La 8-a de julio estas la 189-a tago de la jaro (la 190-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 176 tagoj restas.
Je la 8-a de julio okazis, interalie:
- 975: Eduardo la martiro iĝis reĝo de Anglio
- 1099: Unua krucmilito: dek kvin mil malsataj kristanaj soldatoj marŝis en procesio ĉirkaŭ Jerusalemo dum islamaj defendantoj mokis ilin
- 1167: Venko de bizanca armeo super la hungara en batalo de Sirmium
- 1280: Pollando: Przemków iĝis urbo
- 1357: Pollando: Łeba ricevis urborajton
- 1497: Portugala admiralo Vasco da Gama ekiris el Lisbono trovi marvojon al Hindio
- 1659: Venko de pola-kozaka-tatara armeo super la rusa en batalo de Konotop (Sumia provinco)
- Granda Nordia Milito
- 1716: Kadre de la 8-a milito venecia-turka okazis senrezulta batalo de Korfuo
- 1758: Franc-Brita Indiana Milito: francoj venkis britojn borde de Lago Champlain en la brita kolonio Novjorko
- 1776: En Filadelfio eksonoris libereca sonorilo antaŭ unua publika lego de la Deklaro de Sendependeco de Usono
- 1777: Respubliko Vermonto akceptis konstitucion, kiu kiel unua abolis sklavecon en parto de estonta Usono
- 1815: Franca reĝo Ludoviko la 18-a revenis al Parizo
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de rusa armeo en batalo de Šiauliai
- 1853: Alveno de nigraj ŝipoj al la Golfo de Tokio por rompi la japanan izolismon
- 1859: Karolo la 15-a iĝis reĝo de Svedio-Norvegio
- 1866: Prusia-Aŭstria milito: post la batalo ĉe Hradec Králové prusa armeo eniris sen batalo al Prago
- 1869: Pollando: sur Vavelo okazis reentombigo de la cindroj de la pola reĝo Kazimiro la 3-a, ligita kun granda manifestacio
- 1889: Financa periodaĵo "Wall Street Journal" aperis en Nov-Jorko
- 1896: En Lvovo oni finis laboron pri la plej granda panoramo pri religia temo en la mondo Golgoto de polaj artistoj - nuntempe ekspoziciita en speciala konstruaĵo en Glendale (Kalifornio)
- 1901: En Francio oni enkondukis rapidecan limon por aŭtoj en la urboj - 10 km/h
- 1911: Hungario: granda tertremo okazis en Kecskemét
- Unua Mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Milito: en konkerita de bolŝevikoj Kievo oni kreis marionetan ŝtaton - Galician Revolucian Komitaton - kiel politika ilo de la invado, paralele al ĝia ekvivalento Portempa Pola Revolucia Komitato - kies prezidanto iĝis politika komisaro de 14-a Armeo de la Ruĝa Armeo; la 15-an de julio ĝi proklamis Galician Sovetan Socialisman Respublikon, la 1-an de aŭgusto translokigis sian sidejon al Tarnopol (ekzistanta ĝis la 21-a de septembro)
- 1932: Granda depresio: indico Dow Jones en Nov-Jorko atingis la plej malaltan nivelon
- 1933: Pollando aliĝis al t.n. "ora bloko" - apartenantaj al ĝi Svislando, Belgio, Nederlando, Italio kaj Pollando sub gvido de Francio strebis al plua konservo de valuto bazita sur la oro
- 1935: Sejmo de la Dua Pola Respubliko voĉdonis novan majoritatan balotsistemon por parlamenta voĉdonado
- 1937: Traktato de Saadabad subskribita de Turkio, Irano, Irako kaj Afganujo
- 1937: Japanio deklaris militon kontraŭ Ĉinio
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj arestis parton de la gvidantaro de militara-politika Pola Asocio de Libereco; NKVD arestis "reĝon de blankaj kurieroj" Władysław Ossowski; atako de brita skadro al francaj unuoj en Dakaro - liniŝipo Richelieu estis damaĝita pere de torpedaj atakaviadiloj de aviadilŝipo Hermes
- 1941: Germana polico konfiskis al poloj kaj judoj en Bjalistoko diversajn objektojn, forrabitaj en 20 ŝarĝaŭtoj; germanoj pafmortigis en Ponary 321 judojn; 17-a tago de la germana invado al Sovetunio: generalo Franz Halder raportis al Adolf Hitler ke el 164 kalkulitaj unuoj de soveta infanterio 89 estis detruitaj, 46 kapablis batali, 18 troviĝis sur helpaj frontoj (ekz. en la finna), restadloko de 11 estis nekonata; en Estonio soveta 8-a Armeo retiriĝis al linio Pärnu-Dorpat, en Ukrainio germana 3-a Motorigita Korpuso de Kirasita Grupo ekregis Nowogród Wołyński (nun en Ĵitomira provinco); decido de Adolf Hitler niveligi kun la tersurfaco Moskvon kaj Leningradon por ke germanoj dum la vintro ne devus nutri ties loĝantaron; komunista propagandisto Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj per Moskva radio apelacias pollingve al la pola nacio helpi al la soveta Rusio; pola orientalisto Moseo Schorr, antaŭvidata kiel rabeno de la Pola Armeo en Sovetunio, mortis en puntendaro en Uzbeka SSR; rumana ŝtatestro Ion Antonescu decidis pri deporto de judoj
- 1942: Operaco Reinhardt: de geto en Lvovo germanoj deportis ĉirkaŭ 7 mil judojn - preskaŭ mil pereis dum ties likvido; Orienta Fronto: en la suda frontoparto unua etapo de germana ofensivo finiĝis; grupo de 171 polaj viroj forlasis sovetan puntendaron en Kolima kaj anoncis sin al Pola Armeo en Sovetunio; Nacia Konsilio de Pola Respubliko dum sia kunsido en Londono denove kondamnis faratan de Tria Regno ekstermon de judoj kaj atentis pri minaco de ilia holokaŭsto
- 1943: generalo Kazimierz Sosnkowski estis nomumita Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, malgraŭ kontraŭstaro de ĉefministro Stanisław Mikołajczyk; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Puławy batalis kun la germana el Kurów - en la vilaĝo Barłogi germanoj murdis 2 partizanojn kaj 4-personan familion; Jean Moulin, kaptita de germanoj gvidanto de la franca rezistado, mortis dum torturoj; en batalo de la Arko de Kursk trupoj de la Centra Fronto de la Ruĝa Armeo kontraŭatake reĵetis 9-an Armeon; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Kolonjon
- 1944: Apud Słonim (proksime al Grodno) germana polico pafmortigis ĉirkaŭ 100 personojn (polojn, belorusojn kaj rusojn), en Goliszowiec - 78; Pola Subtera Ŝtato: taĉmento de Pola Enlanda Armeo ekregis Kock; Pola ekzila registaro rajtigis Registaran Delegitaron kaj Ĉefan Komandejon de la Pola Enlanda Armeo anonci ribelon de Varsovio; Orienta Fronto: trupoj de 3-a Belorusa Fronto konkeris Iwie, de la 2-a BF - i.a. Nowogródek (Grodna regiono) kaj de la 1-a BF - Baranowicze (Bresta regiono); germanoj likvidis geton en Kovno forveturigante 7 mil judojn al koncentrejo Dachau kaj Stutthof
- 1945: Franca ministerio pri eksteraj aferoj deklaris pri transdono al dispozicio de la registaroj de Sirio kaj Libano armitajn fortojn, formigitajn en tiuj landoj
- 1945: Restarigo de Krimea astrofizika observatorio
- 1947: Bulgara registaro de Georgij Dimitrov kategorie rifuzis usonan financan subtenon por la Plano Marshall
- 1948: Preĝdomoj de ĉiuj religioj kaj kultobjektoj estis ŝtatigitaj per rezolucio de Litova Soveta Socialisma Respubliko — ideologia atako kontraŭ la litova katolika eklezio komencita
- 1951: Primaso de Pollando Stefan Wyszyński ordinigis pastron Antoni Baraniak, akceptinta episkopan alvokon Donu al mi animon, la ceteron forprenu (arestita fine de septembro 1953 kaj dum 3 jaroj torturata)
- 1954: Castillo Armas iĝis prezidento de Gvatemalo
- 1960: Gary Powers estis akuzita pri spionado pro lia flugo super Sovetunio
- 1974: Rudolf Kirchschläger iĝis prezidento de Aŭstrio
- 1974: Adopto de leĝo dividanta la francan dissend-televidradian oficejon en sep sendependajn instituciojn: Radio France, TF1, Antenne 2, FR3, Télédiffusion de France
- 1976: Eŭropa politika partio: Eŭropa Popola Partio fondiĝis en Luksemburgio
- 1979: Malkovro de Adrasteo, luno de Jupitero
- 1980: Strikoj de Lublin alkondukantaj al ekesto de Solidareco: en Świdnik apud Lublin komenciĝis unua striko en la fabriko de helikopteroj - postsekvata de la ondo da amasaj juliaj strikoj en Lublinio kaj poste aŭgustaj strikoj sur la Pola Marbordo
- 1982: Misa atenco kontraŭ prezidento de Irako Saddam Hussein en Dujail
- 1986: Kurt Waldheim iĝis prezidanto de Aŭstrujo
- 1989: Carlos Menem iĝis prezidanto de Argentino
- 1990: Germanio gajnis Futbalan Mondpokalon 1:0 en la finalo kontraŭ Argentino
- 1998: Usona komputikisto Larry Page enkondukis la vorton google
- 1992: Thomas Klestil iĝis prezidento de Aŭstrio
- 1994: Post la morto de Kim Il-sung, Kim Ĝong-il iĝis la supera gvidanto de Nord-Koreio
- 1997: Ĉeĥio, Pollando kaj Hungario estis invititaj membriĝi al NATO
- 1999: Vaira Vīķe-Freiberga kiel unua virino iĝis prezidentino de Latvio
- 2000: Angla eldono de la kvara romano-serio Harry Potter: Hari Poter kaj la Pokalo de Fajro de J.K. Rowling publikigita
- 2002: Organizaĵo por Afrika Unueco finis sian agadon kaj estis anstataŭigita de Afrika Unio
- Vikipedioj
- 2004: Heinz Fischer iĝis prezidento de Aŭstrio
- 2007: Valdis Zatlers iĝis prezidento de Latvio
- 2007: Seattle: usona trafika aviadilo Boeing 787 ekprezentiĝis
- 2008: Usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice kaj ŝia ĉeĥa samrangulo Karel Schwarzenberg subskribis en Prago interkonsenton por lokigi usonan radaron en la armea spaco Brdy
- 2010: Iveta Radičová iĝis ĉefministrino de Slovakio (kiel la unua virino)
- 2011: Andris Bērziņš iĝis prezidento de Latvio
- 2011: Demokratia Respubliko Kongo: en katastrofo de pasaĝera aviadilo, kiu startis de Kinŝaso, en Kisangani pereis 74 el inter 118 personoj
- 2011: Lasta flugo de Kosmopramo Atlantis - kvara kosmopramo el la kvin lanĉitaj
- 2014: Dum matĉo inter Germanio kaj Brazilo en Futbala Mondpokalo en brazila urbo Bel-Horizonto pola-germana atakisto Miroslav Klose piedbatis sian 16-an pilkon en golejon, iĝante mondrekordulo
- 2014: Araba-israela konflikto: responde al murdo de tri israelaj adoleskuloj komenciĝis Operaco Ŝirma Marĝeno en regata de Hamas Gaza Sektoro
- 2015: Raimonds Vējonis iĝis prezidanto de Latvio
- 2016: En Varsovio komenciĝis pintkunveno de 28 NATO-ŝtatoj kun 18 ŝtatprezidantoj kaj 21 ĉefministroj - en Nacia Stadiono en Varsovio pro ŝanĝiĝanta geopolitika situacio oni pridiskutis defendon de la tuta alianca teritorio kaj fortimigon de eventualaj agresontoj
- 2019: En Salminejo Wieliczka okazis premiero de usona regionografia filmo Royal tour pri la unua eŭropa lando - tra Pollando gvidas pola ĉefministro Mateusz Morawiecki
- 2021: Voĉdonita de Hungara Parlamento leĝo protektanta infanojn kontraŭ samseksema edukado en lernejoj ekvalidis en Hungario
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 135-a tago de la rusa agreso: Lastan nokton Ĥarkivo de kelkaj semajnoj ne estis pripafita — pasinttage en la provinco 4 personoj pereis kaj 9 estis vunditaj, kaj en Donecka provinco 6 civiluloj pereis kaj 21 estis vunditaj; en Kievo ambasado de Belgio komencos laboron sekvasemajne; laŭ ukraina akuzisto rezulte de miliagoj pereis 347 infanoj; litova Bayraktar trafis al Ukrainio, poloj kolektis jam 7,34 mln de zlotoj por la turka senpilota aviadilo
- Mondreago: Parlamento de Finnlando decidis plifortigi sian ŝtatlimon kontraŭ hibridaj atakoj flanke de Rusio; Kanado ampleksigis sankciojn kontraŭ Rusio, kiuj i.a. koncernos patriarkon Cirilo la 1-a, amaskomunikilojn, juvelarton; Moskva urba konsilisto aljuĝita al 7 jaroj damallibero pro kritiko de rusa militado en Ukrainio; Berlino reĵetis peton liveri al Ukrainio ĉ. 200 kirasitajn transportilojn Fuchs
- 2023: En pripafita matene Liman 8 personoj pereis, kaj 13 estis vunditaj; Volodimir Zelenskij vizitis Serpento-insulon por omaĝi pereintajn soldatojn — eklezia delegitaro el Pollando partoprenis meson en neekzistanta pola vilaĝo Parośl (apud Sarni), kie en 1943 komenciĝis genocido de poloj, farita de ukrainaj naciistoj, kiuj kruele murdis ĝis 173 loĝantojn; prezidanto de Ukrainio atribuis titolon de Heroo de Ukrainio al 48 militistoj, 45 ricevis ĝin postmorte; ukraina ministro pri naturprotekto: ĉiu tago de la invado kaŭzas perdojn en la medio kun valoro de 102 mln da eŭroj, nun estas ĉ. 51 miliardoj da eŭuroj; Volodimir Zelenskij revenis al Lvovo kun 5 komandantoj de Mariupolo, kiuj defendis Azovstal, kaj estis tenataj en Turkio dum 300 tagoj
- Mondreago: UN: Dum 500 tagoj de la milito en Ukrainio pereis 9 mil civiluloj (enkonduka pritakso). Inter mortigitoj estis pli ol 500 infanoj. Ĉirkaŭ 6 milionoj de ukrainaj rifuĝintoj estis devigitaj forlasi la patrujon; usona Instituto pri Milit-Studoj: ukraina armeo havas taktikajn sukcesojn ĉirkaŭ Baĥmut; antaŭ pintkunveno de NATO Litovio rekomencis kontrolon de ŝtatlimoj kaj fermas limpasejojn kun Belorusio — Vilno iĝas moderna fortikaĵo
- 1478: Gian Giorgio Trissino, itala humanisto de renesanco, poeto, dramaturgo, diplomato (m. 1550)
- 1528: Emanuelo-Filiberto de Savojo, duko de Savojo, guberniestro de la Habsburga Nederlando (m. 1580)
- 1545: Karlo, princo de Asturio, psike malsana habsburgano, murdita (m. 1568)
- 1593: Artemisia Gentileschi, itala pentristino (m. 1656?)
- 1604: Heinrich Albert, germana komponisto kaj poeto (m. 1651)
- 1621: Jean de La Fontaine, franca poeto, membro de Franca Akademio (m. 1695)
- 1760: Christian Kramp, franca matematikisto enkondukinta la nocion de faktorialo (m. 1826)
- 1803: Julius Mosen, germana verkisto, dramaturgo kaj juristo (m. 1867)
- 1805: Luigi Ricci, itala dirigento kaj komponisto (m. 1859)
- 1808: George Robert Gray, angla zoologo, estro de ornitologia fako de Brita Muzeo (m. 1872)
- 1809: Ljudevit Gaj, kroata juristo kaj lingvisto, kunkreinto de la moderna kroata skribita lingvo (m. 1872)
- 1820: Otto Heyden, germana pentristo (m. 1897)
- 1822: Friedrich Kaulbach, germana pentristo (m. 1903)
- 1824: Włodzimierz Krzyżanowski, usona generalo kaj politikisto, administranto de Alasko (m. 1887)
- 1838: Ferdinand von Zeppelin, germana generalo, inventinto de zepelinoj (m. 1917)
- 1839: John D. Rockefeller, usona entreprenisto (m. 1937)
- 1842: Árpád Berczik, hungara verkisto (m. 1919)
- 1847: František Křižík, ĉeĥa teknikisto, industriisto kaj inventisto (elektra arko), nomata "la ĉeĥa Edison" (m. 1941)
- 1851: Arthur Evans, brita arkeologo, malkovrinto de Minoa civilizo (m. 1941)
- 1857: Alfred Binet, franca pedagogo kaj psikologo (m. 1911)
- 1861: Feliks Jasieński, pola teoriulo de kulturo, kritikisto, filantropo kaj kolektisto de artaĵoj el Japanio (m. 1929)
- 1867: Käthe Kollwitz, germana grafikistino kaj skulptistino (m. 1945)
- 1871: Walter Breisky, kanceliero de Aŭstrio (m. 1944)
- 1873: Carl Vaugoin, kanceliero de Aŭstrio, adepto de kunlaboro kun Heimwehr, viktimo de naziismo (1949)
- 1882: Percy Grainger, aŭstralia pianisto kaj komponisto (m. 1961)
- 1885: Ernst Bloch, germana marksista filozofo (m. 1977)
- 1891: Josef Hora, ĉeĥa poeto, tradukisto kaj literatura kritikisto (m. 1945)
- 1891: Arthur Rose, germana pentristo (m. 1974)
- 1894: Emmy Haesele, aŭstra pentristino (m. 1987)
- 1895: Igor Tamm, sovetia Nobelpremiita fizikisto pro kunklarigo de Ĉerenkov-radiado (m. 1971)
- 1895: Roman Stopa, pola lingvisto, afrikisto, fakulo pri klaketaj lingvoj, lekciisto de svahila lingvo, haŭsa lingvo, evea lingvo, hotentotaj kaj boŝmanaj, folkloristo, muzikologo kaj esperantisto (m. 1995)
- 1898: Ernő Gerő, hungara politikisto (m. 1980)
- 1904: György Ürögdi, hungara historiisto, fakverkisto (m. 1987)
- 1904: August Weide, germana multjardeka aktivulo por Esperanto, kursgvidanto laŭ Cseh-metodo, edzo de dana esperantistino Edith Weide, kuntradukisto al Esperanto de ABZ de amo, dumviva membro de UEA (m. 1993)
- 1906: Anna Látó, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (m. 1993)
- 1907: Petre Abrudan, rumana pentristo (m. 1979)
- 1907: József Biró, hungara pentristo kaj arthistoriisto (m. 1945)
- 1910: Alena Růžičková-Pavlínová, ĉeĥa aktorino kaj esperantistino, honora membrino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (m. 2003)
- 1910: Kálmán Tóth, rumania hungara bibliografo, fakta gvidanto de Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo (m. 1962)
- 1912: Jenő Nagy, rumania hungara verkisto, ekonomikisto (m. 1974)
- 1914: Billy Eckstine, usona ĵazkantisto kaj bandestro (m. 1993)
- 1917: Mihail Devjatajev, sovetia flug-aso, eskapinto el nazia koncentrejo en Peenemünde (m. 2002)
- 1919: Zofia Celińska, pola ekonomikistino, soldato de Pola Enlanda Armeo, justulino inter la popoloj (m. 2016)
- 1919: Walter Scheel, prezidento de Federacia Respubliko Germanio (m. 2016)
- 1921: Edgar Morin, franca filozofo, sociologo, politologo kaj esploristo de popola kulturo
- 1925: Lajos Kováts, rumania hungara ornitologo (m. 2010)
- 1925: József Réti, hungara operkantisto (m. 1973)
- 1925: Jiří Ruml, ĉeĥa ĵurnalisto, partoprenanto de Praga Printempo, subskribinto de Ĉarto 77, gvidanto de la gazeto "Lidové noviny" (m. 2004)
- 1926: Elisabeth Kübler-Ross, svis-usona psikiatrino okupiĝanta pri morto kaj funebro (m. 2004)
- 1929: Ottó Pásztai, rumania hungara lokhistoriisto
- 1928: Ilona Kassai, hungara aktorino, voĉaktoro
- 1929: Emil Vitroel, rumania hungara skulptisto (m. 2001)
- 1932: Mihály Stefán, hungara inĝeniero pri metalurgio, profesoro (m. 2009)
- 1938: Gábor Koncz, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj reĝisoro
- 1941: Judit Meszléry, hungara aktorino
- 1942: Don Harlow, usona esperantisto, prezidanto de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, redaktanto de "Usona Esperantisto", konata de retpaĝoj pri Esperanto-movado (m. 2008)
- 1943: Anatolij Bovikin, sovetia infano-aktoro (m. 1958)
- 1943: Béla Szakcsi Lakatos, hungara pianisto, komponisto (m. 2022)
- 1945: Micheline Calmy-Rey, svisa politikistino, prezidantino de Federacia Konsilio
- 1947: Vilmos Ágoston, rumania hungara hungara verkisto
- 1948: Márton Albert Homonnai, rumania hungara arkitekto
- 1952: Ahmad Nazif, ĉefministro de Egiptio
- 1958: Cipi Livni, vicĉefministrino de Israelo
- 1963: Bob Ctvrtlik, usona volejbalisto
- 1970: Beck, usona kantaŭtoro, muzikproduktisto kaj multinstrumentisto
- 1972: Gulnara Karimova, filino de prezidento Islam Karimov de Uzbekistano
- 1975: Elias Viljanen, finnlanda gitaristo de Sonata Arctica
- 1985: Ferenc Bálint, rumania hungara humuristo
- 1994: Finn Ickler, germana solvulo de la kubo de Rubik
- 885: Hadriano la 3-a, papo, sanktulo
- 975: Edgaro, reĝo de Anglio (n. 943)
- 1153: Eŭgeno la 3-a, papo, cisterciano, beatigita (n. ĉirkaŭ 1087)
- 1538: Diego de Almagro, hispana konkeranto de Peruo, malkovrinto de Ĉilio (n. ĉirkaŭ 1475)
- 1597: Luís Fróis, portugala misiisto kaj jezuito, teologo kaj japanologo (n. 1532)
- 1623: Gregorio la 15-a, papo, apoginta Ferdinandon la 2-a kaj Sigismondon la 3-a Vasa (n. 1554)
- 1661: Theophil Großgebauer, germana evangelia teologo, hebreisto (n. 1627)
- 1676: Francisko Rákóczi la 1-a, reganto de Transsilvanio (n. 1645)
- 1681: Georg Neumark, germana poeto, komponisto, virtuozo de gambovjolo, aŭtoro de religiaj kantoj (n. 1621)
- 1695: Christiaan Huygens, nederlanda matematikisto, fizikisto kaj astronomo inventinta pendolhorloĝon (n. 1629)
- 1784: Torbern Bergman, sveda kemiisto kaj mineralogo, kunkreinto de kemia analizo (n. 1735)
- 1822: Percy Bysshe Shelley, angla poeto, reprezentanto de romantismo (n. 1792)
- 1853: Karlo Frederiko (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana duko (n. 1783)
- 1855: Károly Brocky, hungara pentristo aktivanta en Anglio (n. 1807)
- 1859: Oskaro la 1-a, reĝo de Svedio-Norvegio (n. 1799)
- 1895: Johann Josef Loschmidt, aŭstra fizikisto esploranta molekulojn de gaso (n. 1821)
- 1898: Soapy Smith, usona entreprenisto kaj bandito (n. 1860)
- 1903: Gyula Pauler, hungara juristo, advokato, arkivisto, historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1841)
- 1916: Tivadar Ortvay, hungara historiisto, abato, arkeologo, geografo, instruisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1843)
- 1922: Ferdinand von Keller, germana ĝenra kaj historia pentristo (n. 1842)
- 1926: Karel Václav Rais, ĉeĥa verkisto, reprezentanto de realismo (n. 1859)
- 1926: Léonie de Waha, belga edukadperantino (n. 1836)
- 1932: Aleksandro Grin, rusa, sovetia verkisto, aŭtoro de aventuraj rakontoj (n. 1880)
- 1935: Ignát Herrmann, ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto, konata fare de Moraviaj Esperanto-Pioniroj (n. 1854)
- 1941: Moseo Schorr, pola rabeno, senatano de la Dua Pola Respubliko, orientalisto kaj historiisto, konanto de babilona leĝaro, profesoro de Varsovia Universitato, viktimo de stalinismo (n. 1874)
- 1943: Jean Moulin, franca juristo, reprezentanto de Libera Francio, gvidanto de Franca rezistado, nacia heroo, perfidita, torturita kaj murdita (n. 1899)
- 1943: Guillermo Valencia, kolombia poeto kaj politikisto (n. 1873)
- 1954: Karl Bacher, aŭstra verkisto kaj instruisto (n. 1884)
- 1956: Giovanni Papini, itala ĵurnalisto, poeto, literatura kritikisto, eseisto (n. 1881)
- 1967: Vivien Leigh, brita aktorino (n. 1913)
- 1971: Charlie Shavers, usona ĵaz-trumpetisto de muzikstilo svingo kaj komponisto (n. 1917)
- 1978: Aladár Zoltán, rumania hungara komponisto (n. 1929)
- 1979: Sergej Rublov, sovetia inĝeniero kaj kemiisto, membro de la Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio kaj de Lingva Komitato, Esperanto-verkisto kaj Esperanto-vortaristo pri lingvaj radikoj (n. 1901)
- 1985: Simon Kuznets, usona Nobelpremiita ekonomikisto okupiĝanta pri distribuo de malneta nacia enspezo kaj konjunkturo (n. 1901)
- 1986: Hyman G. Rickover, usona admiralo, kreinto de la atoma militŝiparo (n. 1900)
- 1987: Gerardo Diego, hispana poeto kaj verkisto, reprezentanto de Generacio de la 27a (n. 1896)
- 1982: Ilona Borsai, hungara muzikhistoriistino kaj etnografo (n. 1924)
- 1987: Teréz Bárdi, hungara aktorino ludanta en Oradea (n. 1908)
- 1994: Kim Il-sung, fondinto kaj multjara prezidento de Nord-Koreio (n. 1912)
- 1994: Dick Sargent, usona aktoro famiĝinta pro rolo en situacia komedio (n. 1930)
- 1999: Pete Conrad, usona kosmonaŭto, aeronaviga inĝeniero, la tria homo, kiu piediris sur la luno (n. 1930)
- 2000: FM-2030, irana verkisto, instruisto, olimpika korbopilkisto, transhumanisto, filozofo, futuristo, vegetarano kaj konsultisto, krionikigita (n. 1930)
- 2002: Bruno Vogelmann, germana komercisto, Esperanto-vortaristo, aŭtoro de la libro La Nova Realismo, estrarano de Germana Esperanto-Asocio, profesoro de AIS, laŭreato de la premioj Deguĉi kaj FAME (n. 1909)
- 2008: Halina Chajęcka, pola oficistino partoprenanta Katolikan Esperanto-movadon kunlabore kun episkopo Władysław Miziołek (n. 1918)
- 2011: Dénes Imets, rumania hungara muzikfolkloristo, dramverkisto (n. 1929)
- 2012: Ernest Borgnine, usona aktoro (n. 1917)
- 2014: Lajos Boross, hungara violonisto pri popolmuziko (n. 1925)
- 2016: Lőrinc Szász, hungara lingvisto kaj vortaristo (n. 1935)
- 2022: Luis Echeverría, prezidento de Meksiko 1970-1976 (n. 1922)
- 2022: Abe Shinzo, ĉefministro de Japanio 2006-2007 kaj 2012-2020 (n. 1954)
- 2022: José Eduardo dos Santos, prezidanto de Angolo 1979-2019 (n. 1942)
La 8-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):