From Wikipedia, the free encyclopedia
Gambovjolo estas kordinstrumento. Ĝi sonas malpli laŭte kaj malpli brile ol la violono, sed tamen delikate kaj mistere. Laŭ registro ĝi pli similas al la violonĉelo. Ĝi ofte pensigas pri voĉo eĥanta en la memoro, kiel en la komponaĵo de Marin Marais Les voix humaines, kaj ĝi povas esti ankaŭ tenere karesa, kiel en la duetoj de la Sinjoro de Sainte-Colombe, Concerts pour deux violes égales.
Ofte ĝi estis uzata nur por ludi la basan akompanadon, aŭ akompani solistan muzikilon, ekzemple klavicenon. Ekzemple en la muziko de la angla kampardancado la baso estas ludata de gambovjolo.[1]
Ĝi ankaŭ estis multe ludata, precipe en Anglio, en gambovjolaroj, t.e. kolektoj de pluraj gambovjoloj diversregistraj. Tia muziko, komponata precipe en la unua duono de la 17-a jarcento, estas kompleksa, revema, subtila, kaj nuancoplena.
Pli malfrue oni ankaŭ, precipe en Francio, ludis ĝin kiel solistan instrumenton. Unu inter la plej famaj komponistoj por solista gambovjolo estis la tiel nomata Sinjoro de Sainte-Colombe.
La historie lasta komponisto por la gambovjolo estis la germana Karl Friedrich Abel.
Post ĝia malfavoriĝo (ekde la 18-a jarcento) kaj forgesiĝo flanke de ĉiuj krom la historiistoj kaj muzeogardistoj, oni remalkovris la belecon de ĝia sono kaj de la muzikaĵoj komponitaj por ĝi. Kelkaj muzikistoj refamigis ĝin en la malfrua 20-a jarcento.[kiu?]
La kataluna muzikisto kaj komponisto Jordi Savall estas unu el la plej estimataj gambovjolaj ludistoj internacie.[2]
Komponistoj, kiuj verkis por la gambovjolo:
Angloj:
Francoj:
Germanoj:
Nuntempe:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.