From Wikipedia, the free encyclopedia
Edith Nielsine WEIDE (naskita NIELSEN la 8-an de decembro 1912 en Arhuzo, Danio, mortis la 26-an de aŭgusto 1982 en Hamburgo, Germanio) estis dana esperantisto. Ŝi lernis Esperanton en kurso, kiun gvidis August Weide en Arhuzo. Ili geedziĝis la 8-an de februaro 1937. Edith Weide gvidis Esperanto-kursojn en Danlando. Edith kaj Aŭgust Weide estas la gepatroj de Eliza Kehlet kaj Peter Weide. En decembro 1948 ŝi kun la du infanoj translokiĝis de Ringkøbing en Danio al Hamburgo por sekvi la edzon, kiu post la Hitlera tempo, kiun li pasigis plejparte en Danio, en 1947 reiris al Hamburgo, ĉar li deziris denove labori kiel policisto tie. En la Hamburga Esperanto-Societo (HES) Edith Weide en 1966 fariĝis la unua virina prezidanto.
Edith Weide | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Edith Nielsen |
Naskiĝo | 8-an de decembro 1912 |
Morto | 26-an de aŭgusto 1982 (69-jaraĝa) |
Familio | |
Edz(in)o | August Weide |
Infanoj | Peter Weide, Eliza Kehlet |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.