politika unio de Afriko From Wikipedia, the free encyclopedia
Afrika Unio estas organizaĵo de ŝtatoj en Afriko, kiu havas nuntempe 49+ membroŝtatojn. Ĝi estiĝis la 9-an de julio 2002[1], anstataŭante la ĝistiaman Organizaĵon por Afrika Unueco kiel la plej alta tutkontinenta politika estaĵo de Afriko.
Afrika Unio | |
angle African Union, arabe الاتحاد الأفريقي, france Union africaine, hispane Unión Africana, portugale União Africana, svahile Umoja wa Afrika | |
unio | |
Landoj enkadre de Afrika Unio | |
|
|
Ŝtatoj | 48+ |
---|---|
Politikaj ĉefurboj | Adis-Abebo, Midrand |
Areo | 29 757 900 km² (2 975 790 000 ha) |
Loĝantaro | 967 810 000 (2011) |
Denseco | 32,52 loĝ./km² |
Horzono | (UTC-1 al +4) |
Lingvoj | De jure ĉiuj lingvoj de Afriko; de facto Angla, Araba, Franca, Hispana, Portugala, Svahila |
Vikimedia Komunejo: African Union | |
Retpaĝo: au.int | |
Portalo pri Afriko | |
Afrika Unio | |||||
---|---|---|---|---|---|
regiona organizaĵo kontinenta unio internacia organizaĵo | |||||
Komenco | 9-a de septembro 1999 vd | ||||
Antaŭe | Organizaĵo por Afrika Unueco vd | ||||
Geografia situo | 9° 0′ 3″ N, 38° 44′ 31″ O (mapo)9.000833333333338.741944444444 | ||||
Sidejo | Adisabebo | ||||
| |||||
Moto | A United and Strong Africa • Une Afrique unie et forte | ||||
Lingvoj |
angla lingvo | ||||
Filioj | Afrikaj Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj vd | ||||
| |||||
Posedatoj | African Union Conference Center and Office Complex (en) Quartier général de l'Union africaine (fr) vd | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ĝi celas disvastigi demokratiecon, homajn rajtojn, kaj ekonomian pliboniĝon tra la kontinento. Malsimile al la OAU, la AU havas pli fortajn povojn interveni en la aferojn de membraj ŝtatoj. Ĝi intencas la kreadon de pactena armita fortaro, internacia kortumo, kaj centra banko kun fina celo krei komunan monunuon.
La nuna prezidanto de la Unio estas (2024) Mohamed Ould Ghazouani, el Maŭritanio. Li enoficiĝis la 17-an de februaro 2024.
La celoj de AU estas la jenaj:
La Afrika Unio estas formata de kaj politikaj kaj administraciaj organismoj. La plej alta decido-fara organismo estas la Asembleo de la Afrika Unio, formata de ĉiuj ŝtatestroj aŭ registarestroj de membroj ŝtatoj de la AU. La Asembleo estas prezidata de Idriss Déby, Prezidento de Ĉado. La AU ankaŭ havas reprezentan organismon, nome la Tutafrika Parlamento, kiu konsistas el 265 membroj elektitaj de la landaj leĝofaraj organismoj de la membroj ŝtatoj de AU. Ties prezidento estas Roger Nkodo Dang.
Aliaj politikaj institucioj de AU estas la jenaj:
La Afrikunia Komisiono, nome sekretariaro de politikaj strukturoj, estas prezidita de Nkosazana Dlamini-Zuma de Sudafriko. La 15an de Julio 2012, Ms. Dlamini-Zuma venkis per tre disputita voĉdonado kaj iĝis la unua virino estro de la Afrikunia Komisio, anstataŭante Jean Ping de Gabono.
La ĉefa administracia ĉefurbo de la Afrika Unio estas Adis-Abebo, Etiopio, kie havas sidejon la Afrikunia Komisiono. Nova sidejaro, nome Kongresejo kaj Oficejaro de AU, estis inaŭgurita la 28an de Januaro 2012, dum la 18a pintokunveno de AU.[2] La sideja komplekso estis konstruita de la Ĉinaŝtata Konstruinĝeniera Korporacio kiel donaco de la ĉina registaro, kaj estas hejmo de, inter aliaj utilaĵoj, 2 500-sidloka kunvenejo kaj 20-etaĝa oficeja turo. La turo estas 99.9 metrojn alta por aludi al la dato de 9a de Septembro 1999, kiam la Organizaĵo por Afrika Unueco voĉdonis por iĝi la Afrika Unio.[3]
Aliaj strukturoj de AU estas hejmigitaj de diversaj membraj ŝtatoj:
La AU kovras la tutan kontinenton escepte dum tempo por Maroko kaj de kelkaj teritorioj de Hispanio (Kanarioj), Francio (Majoto, Reunio, Disaj Insuloj en la Hinda Oceano), Portugalio (Madejro, Sovaĝaj insuloj) kaj de Unuiĝinta Reĝlando (Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha). Maroko ne estas membro ĉar ties registaro kontraŭas la membrecon de Okcidenta Saharo kiel Araba Demokratia Sahara Respubliko. Tamen, Maroko havas specialan statuson ene de AU kaj profitas el la servoj disponeblaj al ĉiuj ŝtatoj de AU el la institucioj de AU, kiaj la Banko por Afrika Disvolviĝo. Marokaj delegatoj ankaŭ partoprenas en gravaj funkcioj de AU, kaj pluas negocado por klopodi solvi la konflikton kun la Fronto Polisario en Tinduf, Alĝerio kaj en la Okcidentsaharaj regionoj liberigitaj.
La unua milita interveno de la AU en membro ŝtato estis en Majo 2003 deplojo de pactena forto de soldatoj el Sudafriko, Etiopio, kaj Mozambiko en Burundio por superrigardi la plenumon de variaj interkonsentoj. La trupoj de la AU estis deplojitaj ankaŭ en Sudano por pacteni en la konflikto de Darfur, antaŭ la misio estis transpasata el la Unuiĝintaj Nacioj la 1an de Januaro 2008 zorge de UNAMID. La AU ankaŭ sendis pactenantan mision al Somalio, el kiu la pactenantaj trupoj estas el Ugando kaj Burundio.
La AU adoptis nombrajn gravajn novajn dokumentojn establantajn normojn je kontinenta nivelo, por suplementi tiuj jam validigitaj kiam ĝi estis kreata. Tiuj estas la Konvencio de AU por Eviti kaj Lukti kontraŭ Korupto (2003), la Afrika Ĉarto pri Demokratio, Elektoj kaj Regeco (2007), la Nova Partnereco por la Afrika Disvolviĝo (NEPAD) kaj ties asocia Deklaro pri Demokrata, Politika, Ekonomia kaj Korporacia Regeco.[4]
En la Afrika Unio nuntempe (en 2023) estas 55 membroŝtatoj[5], ĉiuj hereditaj el la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU). La Unio sekve inkluzivis ĉiujn afrikajn landojn krom Maroko, kiu eliĝis el la OAU en 1984 okaze de la aliĝo de Okcidenta Saharo, kiun Maroko pretendas kiel parton de sia teritorio. Maroko estis reakceptita en 2017.
Krome, la anecoj de kelkaj landoj estas nuntempe (nun en 2010) suspenditaj, pro ŝtatrenversoj aŭ pro decido de la koncernitaj landoj:
La eŭropaj landoj, kiuj posedas kaj regas teritoriojn de la kontinento (Hispanio, kiu tenas Kanariajn Insulojn kaj la enklavojn de Ceŭto kaj Melilo; Britio, kiu tenas Ascension, Tristan da Cunha kaj Sankta Heleno; Portugalio, kiu tenas Madejron; Francio, kiu tenas Majoton kaj Reunion) ne estas membroj de tiu ĉi unio.
La Afrika Unio havas nombrajn oficialajn organismojn:
La Afrika Unio oficiale estiĝis okaze de la pintokunveno de ŝtat- kaj registar-estroj okazinta en la urbo Durbano, en Sud-Afriko, la 9-an de julio 2002. En tiu okazo, la sudafrika prezidanto Thabo Mbeki enoficiĝis kiel prezidanto de la nova politika estaĵo. Oni tiam aprobis la unuajn dokumentojn kiuj priskribas la instituciojn de la Unio. Tiun kunvenon partoprenis, kiel observanto, ankaŭ la tiama ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Kofi Annan.
La naskiĝo de la Unio tamen fakte ŝuldiĝas al la eksterordinara kunveno de la Organizaĵo por Afrika Unueco okazinta en 1999 en Sirto, en Libio; tiam la Organizaĵo oficiale aprobis la estigon de la nova Unio.
En 2000 oni aprobis la Konsistigan Akton, kiu efektiviĝis la 26-an de majo 2001, monaton post la subskribo fare de Niĝerio kiel la 36-a aprobinta lando. Ekde tiam, kaj laŭ la priskriboj de la Akto mem, la du organizaĵoj kunekzistis dum unu jaro.
La 30an de januaro 2017 Maroko estis reakceptita en la Afrika Unio dum asembleo en Etiopio.
La membroŝtatoj de la Afrika Unio kune konsistigas la 17-an plej grandan ekonomion de la mondo laŭ malneta enlanda produkto, tuj post Nederlando. La MEP de la Afrika Unio (en 2009) estas proksima al 500 miliardoj da usonaj dolaroj.
La Unio klopodas estigi komunan ekonomian zonon, centran bankon kaj komunan monunuon antaŭ 2023.[7]
La Nova Partnereco por la Afrika Disvolviĝo (NoPAD) estas programo de ekonomia disvolviĝo de la Afrika Unio.
Laŭ la Konsistiga Akto de la Afrika Unio, ĝiaj laborlingvoj estas la angla, la araba, la franca kaj la portugala, kaj ĉiuj afrikaj lingvoj "se eble".[8] Laŭ dokumento kiu celas modifi la Akton kaj proponiĝis en 2003, sed ankoraŭ ne aprobiĝis (2007), oni aldonas al la liston ankaŭ la hispanan, la svahilan kaj "ĉiujn aliajn afrikajn lingvojn", kaj anstataŭigas la vorton "laborlingvo" per "oficiala lingvo".[9]
Praktike, tradukado de afrikuniaj dokumentoj eĉ en la kvar nuntempe oficialajn laborlingvojn ofte okazas malfrue kaj malfaciligas la funkciadon de la organizaĵo.
En 2001, la Afrika Unio estigis la Afrikan Akademion de Lingvoj por antaŭenpuŝi la pluan uzadon de afrikaj lingvoj inter afrikanoj.
La Pasporto de Afrika Unio estas komuna pasporta dokumento kiu estis fondita por anstataŭigi la ekzistantajn naciajn pasportojn kaj doni al ĉiuj 54 membroj de la Afrika Unio vizan sendevigon en tuta Afriko.
La Konstitua Proklamo de AU deklaras ke ĝi "invitu kaj kuraĝigu la plenan partoprenon de la afrika diasporo kiel grava parto de nia kontinento, en la konstruo de la Afrika Unio". La Registaro de la Afrika Unio difinis la afrikan diasporon kiel "konsistanta el popolo de afrika origino kiu loĝas ekster la kontinenton, sendepende de ties civitaneco kaj nacieco kaj kiu volas kontribui al la disvolvigo de la kontinento kaj konstruo de la Afrika Unio".[10]
La AU frontas multajn defiojn, kiaj la sanaferoj kiaj lukti kontraŭ malario kaj la epidemio de AIDS/HIV; la politikaj aferoj kiaj kontraŭi nedemokratiajn reĝimojn kaj peri en multaj enlandaj militoj; ekonomiaj aferoj kiaj la plibonigo de la averaĝa vivkondiĉarto de milionoj de malriĉaj, needukitaj afrikanoj; ekologiaj aferoj kiaj trakti kun konstantaj malsategoj, dezertiĝo, kaj manko de ekologia elteneblo; same kiel la juraj aferoj koncerne al la Okcidenta Saharo. La 30an de januaro 2017 Maroko estis reakceptita en la Afrika Unio dum asembleo en Etiopio.
Unu el la plej gravaj aferoj kiujn frontas Afriko ne estas disputo inter landoj, sed la rapida disvastiĝo de la pandemio de HIV kaj Aidoso. Sub-Sahara Afriko, ĉefe Suda Afriko, estas pro multo la plej tuŝita areo en la mondo, kaj la infekcio estas nune startante la perdon de vivoj laŭ milionoj. Kvankam la mezuro de HIV hegemoniaj indicoj montriĝis metodologie defia, pli ol 20% el la sekse aktiva loĝantaro de multaj landoj de Suda Afriko povus esti infektita, el kiuj Sudafriko, Bocvano, Kenjo, Namibio, kaj Zimbabvo ĉiuj atendis malpliiĝon de vivespero averaĝe de 6.5 jaroj. La efiko de Suda Afriko, kiu konstituas 30% el la ekonomio de AU, minacas grave malhelpi la kreskon de MEP, kaj tiele la internan kaj eksternan komercojn por la tuta kontinento.
La AU kllopodis peri en la komencaj etapoj de la enlanda milito de 2011, formante ad hoc komitaton de kvin prezidentoj (konga Prezidento Denis Sassou Nguesso, malia Prezidento Amadou Toumani Touré, maŭritania Prezidento Mohamed Ould Abdel Aziz, sudafrika Prezidento Jacob Zuma, kaj uganda Prezidento Yoweri Museveni) por negocadi batalpaŭzon.[11] Tamen, la komenco de la milita interveno fare de NATO en Marto 2011 malebligis ke la komitato veturu al Libio por kunsidi kun la estro de Libio kaj iama estro de AU ĝis 2010 nome Muamar Kadafi.[12] Kiel institucio, la AU akre malkonsentis el la decido de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj krei sen-flugan zonon super Libio kiel antaŭiro al milito,[13] kvankam kelkaj membraj ŝtatoj, kiaj Bocvano,[14] Gabono,[15] Zambio,[16] kaj ankaŭ aliaj esprimis subtenon por la rezolucio.
Kiel rezulto de la malvenko de Kadafi ĉe la Batalo de Tripoli (2011), nome la decidiga batalo de la milito, en Aŭgusto 2011, la Araba Ligo voĉdonis por agnoski la kontraŭ-kadafiaj Nacian Transiran Konsilion kiel laŭleĝa registaro de la lando antaŭ elektoj,[17] kvankam la Konsilio jam estis agnoskita de kelkaj AU membraj ŝtatoj, inklude du landojn kiuj estas ankaŭ membroj de la Araba Ligo,[18][19] la Konsilio de AU por Paco kaj Sekureco voĉdonis la 26an de Aŭgusto 2011 ne agnoski ĝin, insiste ke batalpaŭzo estu interkonsentita kaj estu formita registaro de nacia unueco fare de ambaŭ flankoj de la enlanda milito.[20] Nombraj membroj ŝtatoj de AU estritaj de Etiopio, Niĝerio, kaj Ruando postulis ke AU agnosku la NTJ kiel provizora reg-aŭtoritato de Libio,[21][22] kaj kelkaj aliaj ŝtatoj membroj de AU agnoskis la NTK sendepende de la decido de la Konsilio de Paco kaj Sekureco.[23][24] Tamen, la ŝtatoj membroj de AU nome Alĝerio[25] kaj Zimbabvo[26] indikis ke ili ne volas agnoski la NTK, kaj Sudafriko esprimis ankaŭ rezervojn.[27]
La 20an de Septembro 2011, la Afrika Unio oficiale agnoskis la Nacian Transiran Konsilion kiel laŭleĝa reprezentanto de Libio.[28]
La Granda Verda Muro por Saharo kaj Sahelo (france: Grande Muraille Verte pour le Sahara et le Sahel, angle: The Great Green Wall of the Sahara and the Sahel Initiative, GGWSSI en akronimo) estas pionira afrika iniciato por kontraŭbatali la efikojn de tutmonda klimata ŝanĝo kaj dezertiĝo. La iniciaton gvidas la Afrika Unio.
Post la morto de Gnassingbé Eyadéma, Prezidento de Togolando, la 5an de Februaro 2005, la estroj de AU priskribis la nomon de lia filo Faure Gnassingbé nome la sukcedanto kiel puĉo.[29] La konstitucio de Togolando nomumas la prezidanton de la parlamento por sukcedi la prezidenton en okazo de lia morto. Laŭleĝe, la prezidanto de la parlamento devas alvoki al naciaj balotoj por elekti novan prezidenton post sesdek tagoj. La protesto de AU devigis Gnassingbé alvoki al elektoj. Post akraj protestoj pro elektofraŭdo, li estis oficiale elektita Prezidento la 4an de Majo 2005.
La 3an de Aŭgusto 2005, puĉo en Maŭritanio kondukis al la Afrika Unio eligi tiun landon el ĉiuj organizaj aktivaĵoj. La Milita Konsilio kiu ekkontrolis Maŭritanion promesis alvoki al elektoj post du jaroj. Tiuj okazis komence de 2007, por la unua fojo kiam la lando havis elektojn kiuj estis ĝenerale interkonsentitaj kiel akceptebla normigado. Post la elektoj, la membreco de Maŭritanio en la AU estis restarigitaj. Tamen, la 6an de Aŭgusto 2008, nova puĉo elpostenigis la registaron elektitan en 2007. La AU denove eligis Maŭritanion el la kontinenta organismo.[30]
En Marto 2012, militista puĉo okazis en Malio, kiam alianco de Tuaregoj kaj Islamismaj fortoj konkeris la nordon, rezulte en enpovigo de Islamistoj. Post milita interveno kun helpo de francaj trupoj, la regiono estis sub kontrolo de la armeo de Malio. Por restarigi lokajn aŭtoritatojn, la AU helpis por formi provizoran registaron, subtenante ĝin kaj alvokante al prezidentaj elektoj en Malio en Julio 2013.[31]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.