La 10-a de februaro estas la 41-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 324 tagoj restas (325 en superjaroj).
Je la 10-a de februaro okazis, interalie:
- 1258: Mongola imperio: en la batalo de Bagdado mongola armeo de la ĥano Hulagu konkeris Bagdadon, bruligis kaj masakris 10 000 homojn - fino de la Abasida Kaliflando
- 1306: Estonta reĝo de Skotlando Roberto Bruso mortigis en duelo sian konkuranton al trono
- 1321: En Inowrocław papa juĝejo ordonis al la Ordeno de germanaj kavaliroj redoni Gdanskan Pomerion
- 1326: Pola reĝo Władysław Łokietek kune kun litovaj helpaj taĉmentoj invadis Brandenburgion
- 1355: En Oksfordo eksplodis dutaga tumulto inter studentoj de la Universitato de Oksfordo kaj loĝantoj - rezulte de tio 93 personoj pereis
- 1364: En Brno estis subskribita dinastia traktato inter Luksemburga dinastio kaj Habsburgoj, ambaŭ flankoj decidis, ke okaze de formorto de unu familio iliaj landoj apartenus al la alia
- 1439: En Namysłów oni subskribis armisticon inter Albreĥto la 2-a kaj Ladislao la 3-a, kiu finis konflikton pri la ĉeĥa trono ekestinta post morto de Sigismondo
- 1454: Reĝo Kazimiro la 4-a nuptis filinon de germana-hungara reĝo Albreĥto la 2-a, Elizabeton
- 1638: Reĝo de Francio Ludoviko la 13-a konfidis Francion al Dipatrino
- 1648: Pola reĝo Ladislao la 4-a donis urborajton al Praga, situanta dekstraborde de Vistulo
- 1667: Paleontologio: dana anatomo kaj geologo Nikolao Stenono kiel unua publikigis sian supozon, ke fosilioj estas restaĵoj de formortintaj specioj
- 1763: Sepjara milito finiĝis: Britio, Francio kaj Hispanio subskribis parizan pactraktaton; Ludoviko la 15-a rezignis pri Nova Francio kaj reakiris Francajn Antilojn
- 1775: Komisiono de Nacia Edukado kreis en Varsovio Societon pri Lernolibroj, unua pola institucio prilaboranta lernoprogramojn
- 1811: Rusa-turka milito: rusa imperia armeo eniris Beogradon, apogante unuan serban ribelon
- 1813:Milito de la Sesa Koalicio: venko de rusa armeo kontraŭ la Napoleona en batalo de Rogoźno
- 1828: Tasmanio: pli ol 30 indiĝenaj loĝantoj pereis en masakro de Cape Grim farita de kvar paŝtistoj kun pafarmiloj
- 1828: Simón Bolívar iĝis gvidanto de Kolombio
- 1840: Brita reĝino Viktoria nuptis la princon Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao
- 1841: Provinco Kanado establiĝis - antaŭvidita de la Akto de Unuiĝo
- 1863: En Usono oni patentis fajroestingilon
- 1864: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: Kastus Kalinoŭski, gvidanto de la ribelo en Litovio post perfido de unu el soldatoj estis arestita kaj post monato pendumita en Vilno
- 1879: Veliko Tarnovo: unuan fojon kunvenis la bulgara parlamento
- 1904: Imperiestro de la Rusia Imperio Nikolao la 2-a deklaris militon kontraŭ la Japana imperio
- 1910: Tibeto: la ĉefurbon Lasao invadis ĉ. 2 mil ĉinaj soldatoj - la 13-a dalai-lamao Thubten Gyatso fuĝis al Barato
- 1910: Emanuel Lasker defendis la titolon de ŝakmondĉampiono
- Dua mondmilito:
- 1919: Dua Pola Respubliko: en Varsovio malfermiĝis Leĝdona Sejmo, kies unua celo estis kreo de konstitucio
- 1920: Generalo Józef Haller en Puck simbole nuptis Pollandon kun la Balta Maro (dum daŭro de la pola-bolŝevika milito), per kio konfirmiĝis plenumo de unu el decidoj de Versajla traktato, kiu atribuis al Pollando 140-kilometrojn da marbordo
- 1925: Kurda ribelo kontraŭ Turkio komenciĝis
- 1925: Pollando subskribis konkordaton kun Vatikanurbo - Romkatolika Eklezio gajnis liberecon agadi kaj eksterlanda episkopo ne plu povis administri la polan teritorion
- 1926: Pollando: malgranda fiŝista vilaĝo Gdynia ricevis urborajton — konstrukomenco de la urbo kaj haveno (la plej moderna apud Balta Maro)
- 1928: Aera kaj Kontraŭgasa Defend-Ligo fondita en Pollando
- 1929: Pollando: en Żywiec oni notis –40,6 °C, kaj en Olkusz estis notita –40,4 °C
- 1930: Franca Hindoĉinio: Nacia Partio de Vjetnamio komencigis sensukcesan ribelon de vjetnamoj en koloniaj trupoj esperante fini francan regadon
- 1931: Nov-Delhio iĝis ĉefurbo de Barato
- 1934: En Gdynia oni malkovris Monumenton de la Batalo apud Oliwa (venko de pola ŝiparo kontraŭ la sveda)
- 1935: En norda Mezopotamio oni malkovris ruinojn de la plej malnova konata urbo, kiu ekzistis antaŭ ĉ. 5 700 jaroj
- 1938: Karolo la 2-a iĝis diktatoro de Rumanio
- 1939: Al servo en Pola Mararmeo eniris submarŝipo ORP Orzeł
- 1940: Unua usona animea serio Tom kaj Jerry aperis (pri kato kaj muso)
- 1942: Usona muzikisto Glenn Miller ricevis unuan oran diskon en la historio
- Dua mondmilito:
- 1940: Krimoj kontraŭ la homaro: dum la amasaj ekziligoj en Sovetunio de la 9-a/10-a de februaro komenciĝis genocida deporto de poloj el terenoj aneksitaj de Ruĝa Armeo post la 17-a de septembro 1939 — komence ĉ. 220 mil homojn oni elveturigis al Ukraina SSR (Starobilsk), kaj gulagoj de Siberio kaj Kazaĥio, la unua el kvar "punekziligoj" koncernis ĉefe ŝtatajn oficistojn, bienproprietulojn, forstistojn kaj soldatajn transloĝantojn, la homoj amase mortis pro frosto (ĝis -40 °C), malsato kaj elĉerpiĝo
- 1941: Pola kolonelo Leopold Okulicki (restanta tiutempe en soveta malliberejo) estis nomumita komandanto de la Asocio de Armita Batalado sur teritorioj de soveta okupado; en Varsovio aperis aldono al konspira gazeto "Źródło" (Fonto) titolita "Wrogowie i Sprzymierzeńcy" (Malamikoj kaj Aliancanoj); Gestapo arestis ĉiujn membrojn de Help-Komitato por Poloj de Caritas Internationalis, ekzistanta ĉe Pola Katolika Misio en Parizo, kune kun ties rektoro; bomba korpuso de reĝa aerarmeo atakis Hanovron per 189 atakaviadiloj, ankaŭ la sekvan tagon
- 1942: Militkrimoj: germanoj pafmortigis en distrikto Łęczyński 22 polojn kaj 23 judojn; Malaja Fronto: generalo Archibald Wavell inspektis Singapuron kaj ordonis defendi la insulon
- 1943: Germanaj soldatoj kaj ĝendarmoj pafmortigis en distrikto Biłgorajski 32, kaj apud Olkusz 8 personojn; Operaco Reinhardt: germanoj likvidis judan geton en Mosty Wielkie (vojevodio Lvovo) — 1 150-2 000 loĝantoj estis pafmortigitaj de germanaj kaj ukrainaj policanoj en apuda arbaro; Orienta Fronto: en Leningrada provinco komenciĝis atako de Volĥova kaj Leningrada Frontoj - kun etaj akiraĵoj por la Ruĝa Armeo (ĝis la 23-a de februaro)
- 1944: Venĝe pro sukcesa atenco de skolta taĉmento kontraŭ komandanto de SS Franz Kutschera en okupata Varsovio germanoj surstrate pafekzekutis 140 homojn; germanaj policanoj pafmortigis en Górzno 18 personojn pro kunlaboro kun partizanoj; en distrikto Sandomierz taĉmento de Kamparanaj Batalionoj senarmiligis germanan vilaĝon akirante kelkajn fusilojn, la alia en distrikto Biała batalis kontraŭ ĝendarmoj alivestitaj kiel partizanoj, oni akiris mitraleton kaj 2 pistolojn; en Minska regiono bataliono en du vilaĝoj batalis kontraŭ sovetaj partizanoj; en Grodna regiono brigadoj de sovetaj partizanoj atakis en du vilaĝoj taĉmenton de la Pola Enlanda Armeo; en Vilno laŭ iniciato de Wehrmacht okazis renkontiĝo kun lokaj komandantoj de la Pola Enlanda Armeo, al kiuj germanoj proponis armisticon kaj komunan batalon kontraŭ sovetaj partizanoj, kion la pola flanko rifuzis
- 1945: Ruĝa Armeo okupis polajn urbojn Biała kaj Bielsko, Chojnów, Elbląg, Iławka kaj Pszczyna; la 2-a Belorusa Fronto komencis operacon Pomerio; unuoj de la 1-a Pola Armeo eniris al Mirosławiec kaj la soveta 47-a armeo ekregis Wałcz; Silezio: trupoj de 1-a Ukraina Fronto konkeris Przemków, Chocianów kaj atingis la riveron Bóbr (en distrikto Bolesławiec); Pola Biblioteko en Parizo aranĝis ekspozicion de pentraĵoj de du mortintaj polaj artistoj; evakuanta germanajn civilulojn kaj vunditajn soldatojn de Orienta Prusio al Świnoujście germana provizŝipo MS Steuben estis sinkigita sur la Balta Maro de soveta submarŝipo S-13 — 3 600 personoj pereis, 300 saviĝis; en Japanio reorganiziĝis kabineto de Kuniaki Koiso
- 1946: Unua postmilita baloto al la Supera Soveto de Sovetunio okazis
- 1947: Aliancanoj subskribis Traktaton de Parizo kun estintaj kunlaboristoj de Nazia Germanio (Akso Berlino-Romo-Tokio): por Hungario ĝi restarigis landlimojn de la Trianona traktato, Dodekanesoj transiris de Italio al Grekio, kaj apartiĝis Libio
- 1954: Usona prezidanto Dwight D. Eisenhower konsilis kontraŭ usona interveno en Vjetnamio
- 1955: Stalinismo: Ĉeĥoslovakio: en Prago oni ekzekutis tri membrojn de kontraŭkomunisma organizaĵo Nigra Leono 777
- 1955: Metroo de Romo ekfunkciis
- 1957: Afrika Pokalo de Nacioj komenciĝis en Ĥartumo, ĉefurbo de Sudano
- 1962: Usono kaj Sovetunio interŝanĝis la kaptitan usonan spionan piloton Gary Powers kontraŭ la kaptitan sovetan spionon William Fisher (pseŭdonomo Rudolf Abel, kolonelo de KGB)
- 1962: Unua ekspozicio de Roy Lichtenstein estis malfermita, kie i.a. li prezentis parolajn vezikojn
- 1963: Japanio: Kitakjuŝu estiĝis la plej granda urbo en Kiuŝuo
- 1966: Polaj episkopoj sendis leteron al ĉefministro de komunista registaro Józef Cyrankiewicz, en kiu kritikis decidon de la regopovoj de Pola Popola Respubliko rifuzantan doni al kardinalo Stefan Wyszyński pasporton por okaziĝantaj en Romo solenaĵoj de la jarmilo de kristanigo de Pollando
- 1976: Pola Sejmo, malgraŭ pluraj protestoj, konfirmis ŝanĝojn en la konstitucio kun aldonoj pri gvida rolo de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj "plifirmigo de amikeco kaj kunlaboro kun Sovetunio" — nun unu parlamentano detenis sin de voĉdonado
- 1980: Brazilo: Partio de la Laboristoj fondiĝis
- 1982: Milita stato en Pollando:
- 1983: Jerusalemo: unu persono pereis kaj sep estis vunditaj dum manifestacio de la maldekstra pacmovado Pacon Nun
- 1986: Italio: en Palermo komenciĝis la plej granda proceso kontraŭ mafio kun 474 akuzitoj
- 1987: Katowice: en Spodek okazis unua pola koncerto de Metallica
- Revolucioj de 1989:
- 1992: Boksisto Mike Tyson estis kondamnita je 6 jaroj de prizono pro seksatenco kontraŭ belulino de Rod-Insulo
- 1993: Pola Federacio de Tradicia Karateo estis fondita
- 1993: Lien Chan iĝis ĉefministro de Tajvano
- 1995: Latvio aliĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 1996: Ŝak-komputilo de IBM Deep Blue venkis la unuan ludon kun ŝaka grandmajstro Garri Kasparov
- 1998: Intermeco, la nacia himno de Bosnio kaj Hercegovino, oficialiĝis
- 2005: Nord-Koreio informis oficiale ke ĝi posedas atombombon kaj retiriĝas el traktado en Pekino pri sia atomprogramo
- 2005: Unuaj (urbaj) elektoj en la historio de Sauda Arabio
- 2006: La 20-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Torino
- 2006: Fatmir Sejdiu estis elektita nova prezidento de Kosovo
- 2008: Historia monumento pordego Namdemun en Seulo estis bruligita
- 2009: Unuafoja kolizio de du artefaritaj satelitoj de la Tero: la usona aktiva Iridium 33 kaj la rusia malaktiva Kosmos 2251 — la komunikaj satelitoj iĝis kosmorubo
- 2012: Janez Janša la duan fojon iĝis ĉefministro de Slovenio
- 2012: Siria enlanda milito: rezulte de eksplodo de du aŭtomobiloj-kaptiloj en Halepo 28 personoj pereis kaj 235 vundiĝis
- 2013: Barato: dum religia festivalo Kumbhamela 36 homoj estis mortigitaj kaj 39 aliaj vunditaj pro paniko en Prajagraĝo
- 2015: Egiptio subskribis interkonsenton por establi liberkomercan regionon kun Eŭrazia Unio
- 2018: 19 personoj pereis kaj 65 vundiĝis en katastrofo de etaĝa buso en Honkongo
- 2021: Ĉina kosmosondilo Tianŭen-1 enorbitigis Marson
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1478: Vilhelmo la 4-a (Henneberg-Schleusingen), germana grafo
- 1606: Kristino de Francio, franca princino (m. 1663)
- 1686: Hans Edege, norvega luterana misiisto, apostolo de Gronlando (m. 1758)
- 1686: Johano Frederiko Gronovo la Juna, nederlanda botanikisto difininta taksonojn (m. 1762)
- 1696: Johann Melchior Molter, germana violonisto, komponisto kaj kapelestro (m. 1765)
- 1745: Levin August von Bennigsen, rusia generalo, batalinta dum la Napoleonaj Militoj (m. 1826)
- 1766: Benjamin Smith Barton, usona botanikisto, naturalisto kaj kuracisto, hipotezinta pri azia deveno de indianoj (m. 1815)
- 1791: Francesco Hayez, itala pentristo de romantismo famiĝinta pro sia historia pentrado (m. 1881)
- 1795: Ary Scheffer, nederlanda-franca pentristo (m. 1858)
- 1807: Lajos Batthyány, hungara grafo, unua ĉefministro de Hungario, ekzekutita (m. 1849)
- 1810: Miklós Barabás, hungara pentristo (m. 1898)
- 1838: Max Friedrich Kunze, germana forstscienculo (m. 1921)
- 1882: Franciŝak Umjastoŭski, belorusa verkisto, poeto kaj publicisto, viktimo de la masakro de Katin (m. 1940)
- 1884: Karl Bacher, aŭstra verkisto kaj instruisto (m. 1954)
- 1888: Giuseppe Ungaretti, itala poeto (m. 1970)
- 1890: Fanni Kaplan, ukraina anarkiistino, atencinta kontraŭ Lenin (n. 1918)
- 1890: Boris Pasternak, rusia Nobelpremiita verkisto, poeto kaj tradukisto (m. 1960)
- 1894: Gertrud Kolmar, germana-juda verkistino, murdita (m. 1943)
- 1894: Harold Macmillan, ĉefministro de Britio, politikisto de Konservisma Partio (m. 1986)
- 1895: Vilhelmo Francisko de Habsburgo-Loreno, aŭstra arkiduko, kolonelo de Ukrainaj siĉ-pafistoj, elmigrinta politikisto (m. 1948)
- 1898: Bertolt Brecht, germana verkisto (m. 1956)
- 1902: Walter Houser Brattain, usona Nobelpremiita fizikisto kunpatentinta transistoron (m. 1987)
- 1907: Stefan Swieżawski, pola historiisto, lekciisto de Katolika Universitato de Lublin (m. 2004)
- 1909: Kurijama Ioe, japana poŝt-oficistino, esperantistino zorginta pri Klara Rondeto en Tokio (m. nekonata)
- 1910: Maria Cebotari, rumana kantistino (m. 1949)
- 1912: József Darvas, hungara verkisto kaj politikisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1973)
- 1914: Karl Egger, aŭstra sudtirola filologo de la latina lingvo, leksikografo kaj pastro romkatolika (m. 2003)
- 1919: Ferenc Bessenyei, hungara aktoro, voĉoaktoro, Aktoro de la nacio (m. 2004)
- 1920: Alex Comfort, angla kuracisto, gerontologo, poeto, anarkisto, pacisto kaj seksologo (m. 2000)
- 1922: Árpád Göncz, prezidento de Hungario, verkisto, tradukisto, opozicia aganto (m. 2015)
- 1923: Olgierd Budrewicz, pola ĵurnalisto, publicisto, varsoviisto, vojaĝisto kaj verkisto (m. 2011)
- 1925: Pierre Mondy, franca filma-teatra aktoro kaj reĝisoro (m. 2012)
- 1927: Árpád Páll, rumania hungara kritikisto, verkisto kaj redaktoro ligita kun "Transilvania Observanto" kaj "Arto" (m. 1997)
- 1930: Vladimir Georgiev Ŝkodrov, bulgara astronomo, kunmalkovrinto de Apolona asteroido (m. 2010)
- 1931: Ole Due, dana juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (m. 2005)
- 1935: Ádám Kónya, rumania hungara lokhistoriisto kaj arthistoriisto (m. 2008)
- 1936: Ferenc Vajda, rumania hungara poeto kaj ĵurnalisto
- 1938: Erzsébet Kántor, rumania hungara tradukistino (m. 2011)
- 1942: György Komoróczy, rumania hungara lingvisto, publicisto
- 1947: Ferenc Sebő, kantisto, instrumentisto, komponisto, vjelisto, profesoro
- 1952: Lee Hsien Loong, ĉefministro de Singapuro
- 1958: Maciej Płażyński, pola politikisto, marŝalo de Sejmo, pereinta en Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1959: Ignaz Steinwender, aŭstra eklezihistoriisto kaj romkatolika pastro
- 1966: Natalie Bennett, aŭstralia-brita politikistino kaj ĵurnalistino, gvidantino de la Verda Partio de Anglio kaj Kimrio
- 1967: Laura Dern, usona aktorino
- 1970: Åsne Seierstad, norvega ĵurnalistino kaj verkistino
- 1973: Pavel Latuŝka, belorusa diplomato
- 1981: Natasha St-Pier, kanada kantistino
- 547: Skolastika de Nursio, itala kristana monaĥino, patronino de benediktanoj, sanktulino (n. 480)
- 1126: Vilhelmo la 9-a, duko de Akvitanio, unua trobadoro, ofte ekskomunikata (n. 1071)
- 1134: Roberto Curthose, duko de Normandio (n. 1054)
- 1543: Johannes Eck, germana katolika teologo kontraŭstaranta al Marteno Lutero (n. 1468)
- 1576: Guilielmus Xylander, germana humanisto, rektoro de la Universitato de Hajdelbergo (n. 1532)
- 1660: Judith Leyster, nederlanda pentristino (n. 1609)
- 1667: Juan Bautista Martínez del Mazo, hispana pentristo (n. 1612)
- 1722: Bartholomew Roberts, kimra pirato en Ameriko kaj Okcidentafriko (n. 1682)
- 1755: Charles Montesquieu, franca politika filozofo, juristo, verkisto (n. 1689)
- 1782: Friedrich Christoph Oetinger, germana teologo, teozofo, gvida reprezentanto de la virtemberga pietismo (n. 1702)
- 1817: Karl Theodor von Dalberg, majenca guberniestro en Erfurto kaj episkopo (n. 1744)
- 1829: Leono la 12-a, papo (n. 1760)
- 1837: Aleksandr Puŝkin, rusa verkisto, fondinto de la moderna rusa literaturo (n. 1799)
- 1846: Péter Vajda, hungara verkisto, poeto, ĵurnalisto (n. 1808)
- 1857: David Thompson, anglokanada mapisto kaj esploristo (n. 1770)
- 1867: Albert Pákh, hungara ĵurnalisto, fondinto de "Dimanĉa Gazeto" (n. 1823)
- 1878: Claude Bernard, franca fiziologo enkondukinta sciencan metodon en medicinon (n. 1813)
- 1879: Honoré Daumier, franca pentristo, grafikisto, desegnisto kaj skulptisto (n. 1808)
- 1888: Heinrich Leberecht Fleischer, germana orientalisto (n. 1801)
- 1891: Sofja Kovalevskaja, rusia matematikistino okupiĝinta pri diferencialaj ekvacioj, mekaniko kaj optiko, membrino de la Rusia Akademio de Sciencoj (n. 1850)
- 1897: Antonio Bazzini, itala komponisto, violonisto kaj instruisto (n. 1818)
- 1907: Aimé von Palézieux-Falconnet, svisa kaj germana oficiro kaj mecenato (n. 1843)
- 1912: Barono de Rio Branco, brazila advokato, diplomato, geografo kaj historiisto (n. 1845)
- 1918: Ernesto Teodoro Moneta, itala Nobelpremiita politikisto kaj publicisto (n. 1833)
- 1918: Abd-ul-Hamid la 2-a, sultano de Otomana Imperio (n. 1842)
- 1919: Antun Radić, kroata politikisto, filologo kaj etnologo (n. 1868)
- 1923: Wilhelm Conrad Röntgen, germana Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de Ikso-radioj (n. 1845)
- 1932: Edgar Wallace, brita verkisto (n. 1875)
- 1937: Gábor Veress, rumania hungara muzikfolkloristo, muzikinstruisto (n. 1869)
- 1939: Pio la 11-a, papo (n. 1857)
- 1940: Balázs Kenyeres, hungara kuracisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1865)
- 1944: Eugène Michel Antoniadi, greka astronomo kaj ŝakludisto (n. 1870)
- 1945: Kelemen Gál, hungara historiisto kaj filozofia fakverkisto (n. 1869)
- 1949: Feliks Koneczny, pola historiisto kaj filozofo, ĵurnalisto, bibliotekisto, verkisto kaj pioniro de historiozofio (n. 1862)
- 1950: Marcel Mauss, franca socisciencisto kaj antropologo (n. 1872)
- 1954: Parley Parker Christensen, usona advikato, prezidenta kandidato, vicprezidanto de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (n. 1868)
- 1955: Béla Uhlyárik, rumania hungara verkisto, publicisto (n. 1883)
- 1961: Jakub Deml, ĉeĥa verkisto, tradukisto kaj poeto, katolika pastro (n. 1878)
- 1962: Max Švabinský, ĉeĥa pentristo, desegnisto, grafikisto, kaj profesoro (n. 1873)
- 1966: Ernő Szabó, hungara aktoro kaj reĝisoro (n. 1900)
- 1968: Karl Jax, aŭstra filologo kaj pedagogo (n. 1885)
- 1978: György Bácski, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto (n. 1901)
- 1987: Béla Mátis, rumania hungara verkisto, poeto (n. 1927)
- 1994: Imre Simonyi, hungara poeto kaj redaktoro (n. 1920)
- 1999: Ella Salamon, rumania hungara redaktorino, lernolibroverkistino (n. 1902)
- 2001: Nóra Aradi, hungara arthistoriistino, profesorino (n. 1924)
- 2001: Buddy Tate, usona ĵaza tenorsaksofonisto (n. 1915)
- 2005: Arthur Miller, usona verkisto kaj scenaristo (n. 1915)
- 2008: Roy Scheider, usona aktoro (n. 1932)
- 2013: Krzysztof Michalski, pola filozofo kaj tradukisto (n. 1948)
- 2014: Shirley Temple, usona aktorino kaj diplomatino (n. 1928)
- 2020: Claire Bretécher, franca bildliteraturistino, kunfondintino de satira gazeto "La eĥo de la savanoj" (n. 1940)
- 2020: Lyle Mays, usona ĵazpianisto (n. 1953)
- 2021: Thomas Gamkrelidze, kartvela lingvisto kaj hititologo (n. 1929)
- 2023: Carlos Saura, hispana filmreĝisoro (n. 1932)
- 2024: Günter Brus, aŭstra artisto
La 10-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):