La 1-a de januaro estas la 1-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 364 tagoj restas (365 in superjaroj).
Je la 1-a de januaro okazis, interalie:
- -4713: Komenco de la erao de Scaliger, kalkulita de la franca sciencisto Joseph Justus Scaliger en 1583
- -153: En kalendaro de romia konsulo, la 1-a de januaro estis difinita kiel komenco de la jaro (ĝis tiam la jaro komenciĝis la 1-an de marto)
- -45: Romia Respubliko: Julio Cezaro enkondukis julian kalendaron - korekto de romia versio de la egipta kalendaro, poste anstataŭigita per la gregoria kalendaro
- 193: Pertinakso iĝis romia imperiestro
- 404: Lasta batalo de gladiatoroj en Romia imperio
- 898: Karlo la 3-a iĝis reĝo de Francio
- 1068: Pardonite de Eŭdokja Makrembolitissa, la regantino de Orientromia Imperio, por provo uzurpi la tronon, Romanus la 4-a Diogeno edzinigis ŝin por iĝi bizanca imperiestro
- 1345: Subskribo de alianco inter Vitelsbaĥoj, reĝo de Pollando Kazimiro la Granda kaj reĝo de Hungario Ludoviko la 4-a
- 1438: Albreĥto la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1515: Francisko la 1-a iĝis reĝo de Francio
- 1531: Rio-de-Ĵanejro fondita kiel vilaĝo apud Atlantiko
- 1582: Francio, Italio kaj Hispanio enkondukis Gregorian kalendaron
- 1586: Angla armeo konkeris Sanktan Domingon
- 1651: Karlo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1678: En Torino estis fondita unua en la mondo militista akademio (nun kun la sidejo en Modeno)
- 1707: Johano la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Portugalio
- 1739: Atlantiko: malkovro de Buvet-Insulo fare de Jean-Baptiste Charles Bouvet de Lozier
- 1773: Himno Mirinda graco estis verŝajne unuafoje uzita dum religia renkonto de protestantoj en Sud-orienta Anglio
- 1781: Super la rivero Severn en la angla provinco Shropshire ekfunkciis Iron Bridge, unua fera ponto en la mondo
- 1788: Britio: "The Times" aperis kiel "The Daily Universal Register" - la plej malnova londona gazeto
- 1800: Nederlanda Hindio estis kreita de Nederlanda Orient-hinda Kompanio (nun Indonezio)
- 1801: Act of Union 1800: Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando formiĝis per unuiĝo de Reĝlando de Granda Britio kaj Reĝlando Irlando
- 1801: Itala astronomo Giuseppe Piazzi malkovris unuan asteroidon - Cereso, nomitan omaĝe al romia diino, komence difinata kiel planedo, poste kiel asteroido kun kataloga numero 1, kaj de 2006 klasifikita al nanoplanedoj
- 1803: Ekvalidis "Dispono pri negra komerco" de Kristiano la 7-a de 1792, kiu malpermesis sklavkomercon kaj transporton de sklavoj al Danaj Karibaj Insuloj. Tamen sklaveco sur la insuloj ne estis abolita ĝis 1848
- 1804: Jean Jacques Dessalines anoncis sendependecon de Haitio (de Francio)
- 1806: Laŭ dekreto de Napoleono Bonaparte oni forigis la francan revolucian kalendaron, revenante al la Gregoria kalendaro
- 1808: Kiel rezulto de lobiado de la aboliciisma movado, importado de sklavoj al Usono estis oficiale malpermesita, kvankam sklaveco mem ankoraŭ ne estis forigita
- 1818: Ĉilio deklaris sendependecon (de Hispanio)
- 1818: Unua sciencfikcio Frankenŝtejno aŭ la moderna Prometeo estis anonime publikigita en Londono - dediĉita de la aŭtorino Mary Shelley al ŝia patro William Godwin, kun antaŭparolo de ŝia edzo Percy Bysshe Shelley
- 1837: Tertremo en Galileo kun epicentro en Safed mortigis pli ol 6 mil homojn
- 1848: En Granda Salono de la urbodomo en Vilno okazis premiero de opero Halka kun muziko de la pola komponisto Stanisław Moniuszko
- 1858: En Granda Teatro de Varsovio okazis premiero de la nova kvarakta versio de la pola nacia opero Halka
- 1858: Franca sciencisto Allan Kardec kreis unuan spiritisman revuon
- 1860: En Kongresa Pollando aperis unua pola poŝtmarko
- 1863: Emancipiga Proklamo: Usono malpermesis sklavecon - aboliciismo proklamita de prezidento Abraham Lincoln
- 1867: Sveda industriisto kaj kemiisto Alfred Nobel inventis dinamiton
- 1872: En Krakovo okazis prapremiero de la dramo de Adam Mickiewicz - Konfederacianoj de Bar
- 1880: Ferdinand de Lesseps komencis konstrui Panaman kanalon
- 1880: En Lvovo aperis ukraina gazeto "Dilo", eldonata kun paŭzo en 1918-22, kaj poste ĝis la Dua Mondmilito
- 1885: En Ĉernivco aperis ukrainlingva gazeto "Bukovino", redaktata de Jurij Fedkoviĉ
- 1891: Oni la unuan fojon enkondukis pensiojn (Germanio)
- 1892: Enmigrada stacio sur Insulo Ellis en Novjorka Haveno malfermiĝis, priservante preskaŭ 12 milionojn da enmigrintoj al Usono dum sia ekzisto
- 1901: Aŭstralio estiĝis - Aŭstralia Unio estis oficiale proklamita, formita per unuiĝo de pluraj britaj transmaraj teritorioj, Kanbero estis nomumita nova ĉefurbo
- 1901: Niĝerio iĝis brita protektorato
- 1912: Respubliko Ĉinio estas fondita
- Unua mondmilito:
- 1919: Belorusa Soveta Socialisma Respubliko estas fondita
- 1919: Komunista Partio de Germanio estas fondita
- 1923: Dua Pola Respubliko: urborajton ricevis Kamienna kaj Szczekociny
- 1925: En Libera Urbo Dancigo oni malfermis polan poŝtoficejon
- 1925: Nomo de la norvega ĉefurbo estis ŝanĝita de Christiania (Kristianio) al Oslo
- 1926: Radio kaj Televido de Irlando ekfunkciis
- 1928: Persona sekretario de Josif Stalin, Boris Baĵanov, transiris iranan ŝtatlimon fuĝante el Sovetunio
- 1928: Ukrainaj naciistoj komencis eldoni gazeton "Disvolvo de nacio" - malpermesita en 1934 post murdo de pola ministro Bronisław Pieracki fare de la Organizo de Ukrainaj Naciistoj
- 1934: Tria Regno dekretis steriligon
- 1934: Golfo de San-Francisko: insulo Alcatraz, transformita iama fortikaĵo, fariĝis federacia malliberejo
- 1935: Wilhelm Canaris iĝis ĉefo de germana militista spionorganizo Abwehr
- Dua Mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: sub la okupado estis 187 644 km² de la pola antaŭmilita ŝtata teritorio; ĝis tiu ĉi tago al Lodzo alvenis 20 465 germanoj, translokigitaj de la polaj Orientaj Limregionoj, kiuj ektroviĝis sub la soveta okupado — anoncanto de Moskva Radio diris pri pasintjara "frata interveno" de Sovetunio en Pollandon (laŭ Nov-Jorka "Nova Mondo"); laŭ taglibro de Emmanuel Ringelblum Morteco de judoj en Varsovio estas terura. Tage mortas 50-70 personoj (laŭ oficiala statistiko januare 1940 mortis 1004 personoj). Antaŭ la milito mortis tage ĉirkaŭ 10 personoj; tutlanda mobilizo en Britio, por viroj en la aĝo de 18 ĝis 27 jaroj; en Parizo aperis "Nigro sur Blanko" (daŭrigo de la Varsovia antaŭmilita titolo), presata trifoje monate; en Bukareŝto aperis "Biuletyn Informacyjny", kiu pere de kurieroj estas legata en Pollando - laŭ ĝi nombro de polaj elmigrintoj estas 120 000 personoj (en Francio, Rumanio, Hungario, Litovio, Britio, Svedio kaj Latvio)
- 1941: En Poznań loĝas 296 790 personoj, en tio 79,4% de poloj kaj 20,2% de germanoj; Polaj rifuĝintoj en Hungario de la 21-a oktobro 1940 ĝis la 1-a de januaro 1941 ricevis de Usono materian helpon, egalvaloran al 201 243,12 usonaj dolaroj; en Edinburgo "The Scotsman" alte pritaksas revuojn de polaj soldatoj; en "Dziennik Polski" enkonduka artikolo Provo de fajro kaj tempo kaj alia Pri kompromiso tute ne temas
- 1942: En Rzeszów germanoj establis judan geton; germanaj regopovoj en Provinco Vartlando devigis polan loĝantaron al donitaĵoj - 20% de monata salajro, kaj en Galicio forprenis de judoj senpage 130 mil diversaj peltoj; en Provinco Vartlando estis 4 576 503 personoj, en tio 83,06% de poloj; 26 landoj militantaj kun Tria Regno subskribis la Deklaracion de la Unuiĝintaj Nacioj (ĝermon de UN); Orienta Fronto: dum kontraŭofensivo de Moskvo la 39-a Armeo atingis Rĵev, la 29-a konkeris Starica kaj la 22-a atingis Volgon okcidente de Rĵev; Krimeo: Sebastopola Defend-Areo reĵetis la duan atakon de Wehrmacht; Hindoĉinio: oni haltigis por certa tempo japanan ofensivon en Brita Malajzio
- 1943: Pola Rezistomovado: Gestapo dum la silvestra nokto arestis en Sieradz 40 polojn, akuzitajn pri konspira agado; Kamparanaj Batalionoj en regiono de Kielce nombris 16 259 membrojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo eksplodigis akvoturon en Krasnobród; soveta armeo en sud-orienta fronto komencis atakon por liberigi Doneckan Basenon; en Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento militservis 116 400 personoj
- 1944: Germana polico pafmortigis en distrikto Kutno 9 personojn (sekvan tagon - 5), en distrikto Kozienice - 6 kaj en Sosnowiec - 5, kaj grupo de ukrainoj pafmortigis jarŝanĝe en distrikto Hrubieszowski 6 personojn; en okupata Pollando estis italaj militkaptitoj: en Cieszyn 9 477, Toruń 3 099, Poznań 31, Ostrzeszów 154, Szubin 226, Dęblin 7765, Chełm 2 163, Przemyśl 3 555, Beniaminów 2 720, Siedlce 4 477, Częstochowa 1646; gazeto "Kurier Białostoski" (Bjalistoka Kuriero) komencis aperi - verŝajne eldonata de germana sekureca servo; Pola Rezistomovado likvidis litovan gardejon en Gościenniki; taĉmento de Pola Enlanda Armeo senarmiligis Forstan Gardejon en Szczuczyn; dua soveta okupado de Pollando: jarŝanĝe nokte en Varsovio konspire fondiĝis komunista Landa Nacia Konsilio kiel alternativo al la pola ekzila registaro, fondante Popolan Armeon (fakte transformiĝo de Popola Gvardio) - armita unuo de Pola Laborista Partio, subigita senpere al sovetaj regopovoj; unua plenumo de la Nacia himno de Sovetunio; germana marŝalo Erwin Rommel iĝis komandanto de la Grupo Armeo "B" en Nederlando kun kontrolpovo de defendejoj en Normandio; bomba korpuso de RAF atakis nokte Berlinon; Svislando: aera batalo super Varviers inter germana kaj svisa aviadiloj
- 1945: Nombreco de Pola Armeo kaj Civitana Milico en la lando estis 316 388 personoj; 2-a Armeo de Pola Soldataro nombris 4968 oficirojn, 11 451 suboficirojn, 39 892 soldatojn kaj 742 substandardistojn; germanaj soldatoj murdis en distrikto Łomża 56 personojn, en tio 32 infanojn; en trudlaborejo en Płaszów apud Krakovo restis ĉi-tage 636 enprizonigitoj, en tio 183 virinoj; sur liberigitaj areoj de Pollando estis 88 257 registritaj radioriceviloj; dekrete de Stalin estis kreita Ministerio pri Publika Sekureco; taĉmento de Landa Armeo de subleŭtenanto Józef Kotecki batalis kontraŭ tankoj de Wehrmacht protektante britan mision "Freston", kun kiu en Katarzynów la 3-an de januaro renkontiĝis generalo Leopold Okulicki por fiksi kunlaboron kun SOE; Sovetunio: ĉefministro Josif Stalin depeŝis al usona prezidento Franklin D. Roosevelt pri agnosko de Provizora Registaro de Pola Respubliko; eldonata en Svislando "Goniec Obozowy" (Tendara Kuriero) informis, ke Armeo de Savo en Sidnejo donacis al loĝantoj de Varsovio 2 500 diversajn vestojn; Belgio: venĝe pro masakro de kaptitaj usonaj soldatoj fare de Waffen SS, usona armeo mortigis 60 malliberulojn de Wehrmacht en Vaux-sur-Sûre; 1 035 atakaviadiloj de Luftwaffe atakis aviadilejojn en suda Nederlando, Belgio kaj norda Francio - detruis 479 aviadilojn de Aliancanoj, perdis 277 ĉefe pro la propra kontraŭaviada defendo, ne informita pri la operaco; 8-a usona aerarmeo atakis pontojn sur Rejno ĉe Koblenco, Neuwied kaj Remagen, nokte de la 1-a/2-a de januaro
- 1948: Konstitucio de la Itala Respubliko ekvalidis
- 1950: Popola Pollando: en Lublin, Lodzo, Poznań, Varsovio kaj Vroclavo fondiĝis medicinaj altlernejoj
- 1951: Funkciigo de la unua kabla televido en Ĉikago - 300 abonantoj
- 1951: Pollando: el kunligo de du unuoj estiĝis la urbo Bielsko-Biała
- 1954: Unua nacia kolorotelevida elsendo okazis en Usono
- 1956: Sudano sendependiĝis (de Egiptio kaj Britio)
- 1957: Francio redonis Sarlandon al Germanio
- 1957: En Pola Popola Respubliko oni enkondukis devigan registron de televidiloj
- 1959: En Kubo Fidel Castro faligis diktatoron Fulgencio Batista transprenante kontrolon super Havano
- 1960: Kameruno sendependiĝis (de Francio)
- 1960: En Francio oni enkondukis francan frankon
- 1962: Okcidenta Samoo sendependiĝis (de Nov-Zelando)
- 1962: Pola vilaĝo Sobieszów, apartenanta mezepoke al Piastidoj, ricevis urborajton
- 1964: Organizaĵo por Liberigo de Palestino fondiĝis
- 1966: Jean-Bédel Bokassa, post faligo de David Dacko, iĝis prezidento de Centr-Afrika Respubliko
- 1969: Premiero de la soveta animacia serio Lupo kaj Leporo
- 1970: Unikso-tempo komencita laŭ UTC
- 1973: Britio, Danio kaj Irlando aliĝis al Eŭropaj Komunumoj
- 1973: En Pollando kunfondiĝis subigita al Pola Unuiĝinta Laborista Partio la plej granda en Mez-Orienta Eŭropo gazetara konzerno RSW Prasa-Książka-Ruch (Laborista Eldon-Kooperativo Gazetaro-Libro-Movado)
- 1977: En Ĉeĥoslovakio intelektuloj publikigis manifeston Ĉarto 77, en kiu ili postulis respekton de homrajtoj fare de la komunisma reĝimo - unuaj proparolantoj estis Václav Havel, Jan Patočka kaj Jiři Hajek
- 1979: Kantono Ĵuraso (Svislando) fariĝis suverena
- 1979: Usono kaj Ĉina Popola Respubliko ligis diplomatiajn rilatojn
- 1981: Grekio aliĝis al Eŭropaj Komunumoj
- 1983: Interreto kreiĝis - ARPANET oficiale forlasis Ret-komunikan protokolon NCP favore al TCP-IP
- 1984: Brunejo sendependiĝis (de Britio)
- 1986: Hispanio kaj Portugalio aliĝis al Eŭropaj Komunumoj
- 1987: Jelcz-Laskowice fondiĝis kiel urbo en distrikto Oława de Malsuprasilezia Provinco
- 1988: En Pollando oni ĉesis superbruigi Radion Libera Eŭropo - post 36 jaroj dum la malvarma milito
- 1990: Moravia urbo Zlín revenis al sia nomo - de 1949 estis alinomita al Gotvaldovo, omaĝe al komunista prezidento
- 1991: En Litovio fondiĝis Klaipėda Universitato
- 1993: Ĉeĥoslovakio disfalis - du apartaj ŝtatoj Ĉeĥio kaj Slovakio estiĝis
- 1993: Kadre de Eŭropa Komunumo oni enkondukis plenan internan merkaton
- 1994: Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento ekvalidis
- 1994: Zapatista Armeo por Nacia Liberigo komencis ribelon en Ĉiapo
- 1994: En Pollando Wąchock reakiris urborajton, perditan en 1869 kadre de rusaj reprezalioj pro helpo al ribelantoj de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1995: Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio aliĝis al Eŭropa Unio
- 1995: Monda Organizaĵo pri Komerco ekfunkciis
- 1999: Eŭropa Unio: enkonduko de eŭro kiel ĝirala mono en la 11 landoj de la Eŭropa Valuta Unio
- 2000: Malgraŭ pli fruaj timoj pri kvazaŭa apokalipso, la problemo de jaro 2000 estis preskaŭ nesentebla kaj facile solvita
- 2002: Eŭrozono: enkonduko de eŭro kiel monbiletoj kaj moneroj
- 2003: Luiz Inácio Lula da Silva enposteniĝis kiel Prezidento de Brazilo
- 2006: Varsovio: sekulara instituto, de la komenco en 1942 ligita kun pilgrimejo Jasna Góra, laŭ sugestio de papo Johano Paŭlo la 2-a ŝanĝas nomon al Primas-Instituto de Stefan Wyszyński
- Eŭropa Unio:
- 2011: Dilma Rousseff kiel unua virino iĝis prezidentino de Brazilo
- 2011: Aleksandrio: bombeksplodo antaŭ enirejo al preĝejo de Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio mortigis 23 personojn
- 2012: Nova konstitucio de Hungario ekvalidis
- Eŭropa Unio:
- 2017: Doris Leuthard ekprezidentis en Svislando
- 2017: Pollando: ekvalidis leĝo pri fondo de Teritoria Defend-Armeo
- 2018: Wiślica reakiris urborajton iĝante la plej malgranda urbo en Pollando, unu el 930
- 2019: NASA: kosmosondilo New Horizons preterpasis transneptunan objekton Ultima Thule
- 2019: Ueli Maurer iĝis prezidento de Svislando
- 2021: Briteliro: Britio forlasis doganunion kaj internan merkaton de Eŭropa Unio
- 2022: En Aŭstrio estis leĝigita eŭtanazio
- 2022: Azio-Oceanio: en Hanojo dum pintkunveno de ASEAN ekvalidis la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco
- 2022: 12 polaj urboj reakiris urborajtojn - perditajn post Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Pasintjare el 14 870 kontraŭaviadaj alarmoj super Ukrainio la plimulto okazis en Lugansko, Donecko, kaj en Sumia kaj Zaporiĵa provincoj; nokte Ukraina Aer-Armeo paffaligis 45 senpilotajn aviadilojn Shahed 131 kaj Shahed 136 (13 en malnova jaro, 32 - en la nova); post rusa atako mankas kurento en Ĥersono; laŭ ukraina stabo rusoj ĝis nun perdis en Ukrainio 106,7 mil soldatojn, 3 031 tankojn, 6 084 kirasitajn veturilojn, 2 021 artileriajn sistemojn, 423 raketajn elpafilojn, 213 kontraŭaviadajn sistemojn, 283 aviadilojn, 269 helikopterojn, 1 792 senpilotajn aviadilojn, 723 krozmisilojn, 16 ŝipojn, 4 720 veturilojn (en tio cisternojn) kaj 181 unuojn de specialaj ilaroj; de la komenco de agreso 452 infanoj estis mortigitaj, kaj 876 vunditaj; laŭ armea administracio en Luganska provinco pereis ne malpli ol 417 civiluloj;
- Mondreago: pli ol 20 mil ukrainaj soldatoj estis instruitaj eksterlande en 17 landoj (lastjare pli ol 10 mil); ĉefo de germana spionagentejo konfirmis, ke rusaj spionoj pliintensigis sian agadon en Germanio; Volodimir Zelenskij dankis al Ĉeĥio pro la prezidanteco de EU, kiun nun transprenis Svedio;
- 2024: Japanio: Tertremo magnitudo 7.6 en Gubernio Iŝikavo
- 2024: al BRICS aliĝis Egiptio, Etiopio, Irano, Sauda Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
- 1424: Ludoviko la 4-a, princo-elektisto de Palatinato (m. 1449)
- 1431: Aleksandro la 6-a, papo, ekskomunikinta monaĥon Girolamo Savonarola (m. 1503)
- 1449: Lorenzo de Mediĉo, itala politikisto kaj estro de Florenco (m. 1492)
- 1467: Sigismondo la 1-a, reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio (m. 1548)
- 1484: Zvinglo, svisa protestanto kunkreinto de kalvinismo (m. 1531)
- 1504: Caspar Cruciger la malplijuna, germana teologo kaj reformisto (m. 1548)
- 1557: István Bocskai, landestro de Hungario kaj Transilvanio (m. 1606)
- 1628: Christoph Bernhard, germana komponisto, kapelestro kaj muzikteoriisto (m. 1692)
- 1638: Go-Sai, imperiestro de Japanio (m. 1685)
- 1694: Sámuel Pataki, hungara kuracisto (m. 1766)
- 1714: Kristijonas Donelaitis, litova luterana pastro kaj poeto (m. 1780)
- 1735: Paul Revere, usona oraĵisto, grafikisto, entreprenisto, kaŭzinta la unuan batalon de la Usona milito de sendependeco (m. 1818)
- 1750: Frederick Muhlenberg, usona politikisto (m. 1801)
- 1767: Maria Edgeworth, angla-irlanda verkistino (m. 1849)
- 1778: Charles-Alexandre Lesueur, franca maristo, naturalisto, artisto kaj esploristo (m. 1846)
- 1787: Ludwig Ernst Gebhardi, germana muzikisto, orgenisto kaj komponisto (m. 1862)
- 1797: Christoffer Jacob Boström, sveda filozofo kaj profesoro de Upsala Universitato (m. 1866)
- 1799: Andrzej Towiański, pola religia filozofo, mistikulo kaj juristo, reprezentanto de la pola mesianismo (m. 1878)
- 1809: Gustaw Zieliński, pola verkisto kaj poeto, partoprenanto de Novembra ribelo (m. 1881)
- 1822: Frederiko Kerényi, hungara poeto, advokato (m. 1852)
- 1823: Sándor Petőfi, hungara poeto, partoprenanto de la hungara revolucio de 1848, nacia heroo (m. 1849)
- 1846: Léon Denis, franca verkisto kaj spiritisto (m. 1921)
- 1854: James Frazer, skota kultura antropologo, filologo, historiisto pri mitologioj kaj religioj, religiosciencisto (m. 1941)
- 1859: Thibaw Min, lasta reĝo de Birmo (m. 1916)
- 1863: Pierre de Coubertin, franca historiisto kaj pedagogo, fondinto de Internacia Olimpika Komitato (m. 1937)
- 1864: Qi Baishi, ĉina pentristo, kaligrafo kaj gravuristo de sigeloj (m. 1957)
- 1866: Kamiel Callewaert, belga historiisto kaj regula kanoniko
- 1877: Stepan Szuchewycz, ukraina advokato kaj aŭstra oficiro (m. 1945)
- 1879: E. M. Forster, angla verkisto kaj eseisto (m. 1970)
- 1882: János Adorján, hungara pioniro de aviado (m. 1964)
- 1887: Wilhelm Canaris, germana admiralo, ĉefo de la nazia kontraŭspiona organizo Abwehr (m. 1945)
- 1888: István Szombati-Szabó, hungara/romania hungara poeto, tradukisto (m. 1934)
- 1888: Günther Beyer, germana instruisto kaj fotisto
- 1894: Satyendra Nath Bose, barata fizikisto, kunlaborinto de la statistiko de Bose-Einstein (m. 1974)
- 1895: J. Edgar Hoover, usona juristo, fondinto kaj ĝisviva direktoro de FBI (m. 1972)
- 1900: Chiune Sugihara, japana diplomato savinta milojn da polaj kaj litoviaj judoj, justulo inter la popoloj (m. 1986)
- 1901: Antonino Immè, itala filologo (m. 1988)
- 1903: Irma Ferch, hungara komponistino de muziko por sporteventoj (m. 1977)
- 1904: Antoni Baraniak, pola episkopo, sekretario de polaj primasoj, torturata dum stalinisma periodo, partoprenanto de la Dua Vatikana koncilio, Servisto de Dio (m. 1977)
- 1905: Isaj Dratwer, pola judo, kuracisto kaj bakteriologo, propagandisto de Esperanto-movado en Mahiljoŭ, fondinto de Varsovia Esperanto-Societo, verkanta por "Heroldo de Esperanto", "Literatura Mondo" kaj "Pola Esperantisto", organizanto de UK 1937 kaj UK 1959, redaktoro de E-elsendoj de Pola Radio, ĝenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio kaj prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo, aktivulo de Neŭtrala Esperanto-Movado, tradukisto, aŭtoro de la libro Pri Internacia Lingvo dum jarcentoj (m. 1985)
- 1906: Leonid Breĵnev, gvidanto de Sovetunio (m. 1982)
- 1909: Árpád Radó, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1943)
- 1909: Stepan Bandera, ukraina naciisto, estro de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, respondeca pri t.n. Volinia masakro (m. 1959)
- 1909: Sylwester Braun, pola fotoĵurnalisto dokumentinta germanan okupadon, partoprenanto de la ribelo de Varsovio (m. 1996)
- 1910: Gáspár Bódis, rumania hungara kuracisto, kunlaboranto de "Junuloj Transilvaniaj" (m. 1944)
- 1912: Sándor Balogh, hungara reformita pastro, lokhistoriisto (m. 1981)
- 1912: Kim Philby, brita sekretagento kaj soveta spiono (m. 1988)
- 1915: Branko Ĉopiĉ, serba poeto kaj prozisto el Bosnio, aŭtoro de rakontoj pri partizanoj (m. 1984)
- 1915: Józef Światło, pola komunisto, funkciulo de ministerio pri publika sekureco fuĝinta al Okcidenta Berlino, senmaskiginta stalinismon pere de Radio Libera Eŭropo (m. 1994)
- 1916: Robert Muth, aŭstra klasika filologo kaj arkeologo (m. 2008)
- 1919: István Kovács, rumania hungara radioraportisto (m. 2001)
- 1919: Jerome David Salinger, usona verkisto (m. 2010)
- 1920: Mário Chaves, brazila dentokuracisto kaj esperantisto, aŭtoro de esperantigita faklibro pri socia medicino Sano. Strategio por ŝanĝo
- 1924: Grégoire Maertens, flandra oficisto kaj esperantisto, prezidanto de Institucio Hodler kaj de UEA, LKK-ano de UK 1960, trezoristo de AIS, renoviganto de Grafika Centro Antverpeno, aktivulo de Belga Esperanto-Federacio, honora membro de UEA
- 1926: Piroska Kusztos, rumania hungara muzikfolkloristino (m. 1992)
- 1926: András Szederjesi, rumania hungara skulptisto (m. 2006)
- 1927: Maurice Béjart, franca koregrafo (m. 2007)
- 1928: Ádám Könczei, rumania hungara folkloristo kaj redaktoro (m. 1983)
- 1931: József Füzi, rumania hungara botanikisto, universitata instruisto
- 1931: Gianuario Carta, politikisto kaj parlamentano de Itala kristan-demokrata partio (m. 2017)
- 1936: Vilmos Demeter, rumania hungara skulptisto
- 1937: Gábor Dezső Simon, rumania hungara-israela muzikisto, kritikisto
- 1938: Sándor Enyedi, hungara teatrohistoriisto
- 1938: Árpád Kupán, rumania hungara lokhistoriisto
- 1938: György Nagy, rumania hungara socisciencisto (m. 1998)
- 1939: Michele Mercier, franca aktorino
- 1942: Vilmos Szejke, rumania hungara pentristo (m. 1992)
- 1942: Lidia Ligęza, pola filologino, vic-direktorino de la Muzeo de Stanisław Wyspiański, tradukistino al Esperanto de pola literaturo, docentino de Akademio Internacia de la Sciencoj, lekciistino de Esperanta literaturo ĉe postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Mickiewicz
- 1942: Szilveszter Mihálycsa, rumania hungara kulturorganizanto, instruisto
- 1944: Ján Čarnogurský, slovaka advokato kaj politikisto
- 1945: István Ferenczes, hungara poeto
- 1945: Rüdiger Safranski, germana verkisto kaj filozofo, aŭtoro de biografioj pri Arthur Schopenhauer kaj Martin Heidegger
- 1950: Abdula Nuri, irana politikisto, ministro pri internaj aferoj
- 1959: Michel Onfray, franca filozofo
- 1962: Sándor Bartha, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1965: Margareta Handzlik, pola entreprenistino, edzino de Georgo Handzlik, esperantistino kaj membro de Eŭropa Parlamento, kungvidantino de la Eldonejo KLEKS
- 1967: Igor Pavljuk, ukraina ĵurnalisto, poeto, tradukisto
- 1969: Caren Miosga, germana televida moderigistino
- 1973: Elek Jabab, rumania hungara pentristo (m. 2005)
- 1980: Olivia Ruiz, franca kantistino
- 379: Sankta Bazilo, kristana teologo, doktoro de la Eklezio, sanktulo (n. ĉirkaŭ 330)
- 898: Eŭdo la 1-a, reĝo de frankoj (n. ĉirkaŭ 860)
- 1515: Ludoviko la 12-a, reĝo de Francio (n. 1462)
- 1559: Kristiano la 3-a, reĝo de Danio-Norvegio (n. 1503)
- 1560: Joachim du Bellay, franca poeto (n. 1522)
- 1572: Paul Crusius, germana teologo, historiisto kaj matematikisto (n. ĉirkaŭ 1525)
- 1617: Hendrick Goltzius, nederlanda gravuristo kaj pentristo (n. 1558)
- 1713: Jozefo Maria Tomasi, itala kardinalo, sanktulo (n. 1649)
- 1748: Johann Bernoulli, svisa matematikisto kaj fizikisto, universitata profesoro, kunellaborinto de matematika analizo (n. 1667)
- 1766: James Francis Edward Stuart, pretendanto al trono de Skotlando kaj Anglio (n. 1688)
- 1782: Johann Christian Bach, germana komponisto (n. 1735)
- 1798: Irakli la 2-a, reĝo de Kartvelio (n. 1720)
- 1809: Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev, rusa filantropo kaj mecenato (n. 1751)
- 1817: Martin Heinrich Klaproth, germana kemiisto kaj apotekisto, malkovrinto de uranio, zirkonio kaj cerio (n. 1743)
- 1832: Mihály Székely (juristo), hungara juĝistmajstro (n. nekonata)
- 1848: Friedrich Karl Forberg, germana filozofo (n. 1770)
- 1861: Ferenc Kállay, hungara historiisto, etnografo, lingvisto, juristo (n. 1790)
- 1862: Miĥail Ostrogradskij, ukraina matematikisto, konata de diverĝenca teoremo (n. 1801)
- 1881: Auguste Blanqui, franca socialisma gvidanto kaj revoluciulo (n. 1805)
- 1894: Heinrich Rudolf Hertz, germana fizikisto, malkovrinto de elektromagneta ondo (n. 1857)
- 1901: Ignatius Donnelly, usona politikisto kaj verkisto (n. 1831)
- 1902: Anna Löhn-Siegel, germana aktorino, feminisma aktivistino kaj verkistino (n. 1830)
- 1921: Theobald von Bethmann-Hollweg, kanceliero de Germana Imperiestra Regno, ĉefministro de Reĝlando Prusio (n. 1856)
- 1925: Paŭlo Medem, litova bankisto, germana balto, gvidanto de Kaŭna Esperanto-Societo kaj Litova Esperanto-Asocio, kunlaboranto de Esperanto-gazetoj kiel "Esperanto Triumfonta" kaj "Heroldo de Esperanto", tradukisto (de Lev Tolstoj kaj Vasilij Avsejenko) kaj kontribuanto al Litova Almanako, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (n. 1862)
- 1929: János Karácsonyi, hungara episkopo, historiisto, profesoro (n. 1858)
- 1934: Jakob Wassermann, germana verkisto (n. 1873)
- 1936: Ernst Beermann, germana eks-volapukisto kaj lingvo-planisto de Novilatiino kaj Novilatin (n. 1853)
- 1937: Bhaktisiddhanta Sarasvati, barata guruo de viŝnuismo, astronomo kaj veda astrologo, tradukisto kaj eldonisto (n. 1874)
- 1943: Jenő Rejtő, hungara verkisto (n. 1905)
- 1953: Hank Williams, usona kontrea kantisto (n. 1923)
- 1966: Vincent Auriol, unua prezidento de la Kvara Respubliko de Francio (n. 1881)
- 1972: Maurice Chevalier, franca aktoro kaj kanzonisto (n. 1888)
- 1973: František Běhounek, ĉeĥa polus-esploristo, fondinto de la ĉeĥa atomfiziko, verkisto kaj esperantisto (n. 1898)
- 1980: Károly Tamkó Sirató, hungara poeto kaj tradukisto (n. 1905)
- 1981: Kazimierz Michałowski, pola egiptologo, historiisto pri arto, kreinto de la pola skolo pri mediteranea arkeologio, okupiĝinta pri arkeologio de Sudano (n. 1901)
- 1982: Maria Peretz, pola artisma teksistino, ekde 1936 aktivis en Varsovio kune kun Lidia Zamenhof, Zofia Zamenhof kaj Adam Zamenhof kadre de Pola Esperanto-Societo ĝis la Dua Mondmilito, ekde 1945 redonis por 10 jaroj ĉambron de sia loĝejo por dispono de Pola Esperanto-Asocio, kunfondintino de Senjora Rondo (n. 1895)
- 1992: Paulo Rónai, hungara lingvisto, romanistikisto kaj interlingvisto (n. 1907)
- 1994: Werner Schwab, aŭstra verkistoj kaj dramisto (n. 1958)
- 1995: Eugene Paul Wigner, hungara-usona Nobelpremiita fizikisto disvolvinta teorion pri ĉena reakcio, partoprenanto de la Projekto Manhattan (n. 1902)
- 1998: Mario Sola, itala juristo, fakdelegito de UEA pri juro, prezidanto de la landa sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, redaktoro de "Katolika Sento" (n. 1933)
- 2006: Zoltán Andrásy, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1910)
- 2006: Árpád Szőllősy, hungara juristo, kulturorganizinto (n. 1918)
- 2007: Antal Beczásy, hungara pentristo (n. 1938)
- 2009: Johannes Mario Simmel, aŭstra verkisto, tradukisto kaj raportisto (n. 1924)
- 2013: Patti Page, usona kantistino kaj artistino (n. 1927)
- 2015: Géry Leuliet, franca episkopo, centjarulo (n. 1910)
- 2016: Vilmos Zsigmond, hungara-usona kameraisto (n. 1930)
- 2019: Joan Guinjoan, hispana komponisto kaj pianisto (n. 1931)
- 2024: Niklaus Wirth, svisa komputikisto (n. 1934)
- 2024: Trautl Brandstaller, aŭstra ĵurnalistino (n. 1939)
La 1-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):