Remove ads
urbo en Egiptio From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandrio (greke Αλεξάνδρεια, kaj arabe الإسكندرية, Al Iskandariyah) estas urbo kaj ĉefa marhaveno en Egiptio ĉe la Mediteranea Maro. Ĝi nomiĝis laŭ Aleksandro la Granda, kiu fondis la urbon en -332, kaj estis hejmo de Eŭklido. Ĝi rapide fariĝis unu de la plej grandaj urboj de la Helenisma civilizo, kaj estis la sidejo de la Ptolemea dinastio. Dum pli ol mil jaroj post sia fondo, ĝi estis ĉefurbo de la lando, kaj restis ĝis hodiaŭ unu el la plej grandaj kaj gravaj urboj de Egiptio. Nun ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aleksandrio (apartigilo). |
Aleksandrio | |||
arabe الإسكندرية Al Iskandariyah, greke Ἀλεξάνδρεια | |||
urbo | |||
Kajo en Aleksandrio | |||
|
|||
Lando | Egiptio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Provinco Aleksandrio | ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Rivero | Nilo Nildelto | ||
Situo | Aleksandrio | ||
- alteco | 5 m s. m. | ||
- koordinatoj | 31° 11′ 32″ N 29° 54′ 14″ O (mapo) | ||
Areo | 2 679 km² (267 900 ha) | ||
Loĝantaro | 4 110 015 (2006) | ||
Denseco | 1 534,16 loĝ./km² | ||
Fondo | 332 a.K. | ||
- fondinto | Aleksandro la Granda | ||
Urbestro | Adel Labib | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 21500 | ||
Telefona antaŭkodo | +20 3 | ||
Situo enkadre de Egiptio
| |||
Situo enkadre de Afriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Alexandria | |||
Retpaĝo: www.alexandria.gov.eg/default.aspx | |||
Aleksandrio situas laŭ la Mediteraneo. Dosouk troviĝas 72, Ŝebin el-Komo 168, ĉefurbo Kairo 182, Damiato 184, Port Saido 229, Mersa Matruh 251, Asuano 844 kilometrojn (aere) .
Dum praa tempo, Aleksandrio koniĝis pro sia lumturo (unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo) kaj sia biblioteko (la plej granda en la mondo) kun la "templo de la muzoj", nun nomata Muzeo de Aleksandrio, kvankam ne temas pri io komparebla al moderna muzeo, pli kiel antikva universitato. Notindas ankaŭ la templo Serapeum.
Aleksandrio havas signifan havenon laŭ la maro kaj flughavenon. Estas ligoj fervoje kaj voje. Enurbe metroo trafikas ekde 2020.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptio, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj (kaj unuaj) estas Aleksandrio:
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.