From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝebin el-Komo, laŭ egipta arabe شبين الكوم, simple Ŝebino estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Minufija, kie ĝi estas ties ĉefurbo.
Ŝebin el-Komo | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 267 945 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 33′ N, 31° 0′ O (mapo)30.5531 [+] | ||
Alto | 23 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shebin El-Kom [+] | |||
En Ŝebin el-Komo loĝis 267 945 en 2021.
Ŝebin el-Komo troviĝas sur ebenaĵo 23 metrojn super la marnivelo laŭ branĉo de Nilo. Benho troviĝas 22, ĉefurbo Kairo 27, Zagazigo 40, Tanto 61, Mansuro (Egiptio) 85, Ismailio 102, kilometrojn (aere) .
Ŝebin el-Komo estis provinca sidejo de 1826.
Ekonomio de Ŝebin el-Komo konsistas el industrio kaj komerco, krome laŭ pli malgranda mezuro el agrikulturo.
La universitato de Ŝebin el-Komo estis fondita en 1976.
Ŝebin el-Komo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 32 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 20,5 °C kaj varias inter 13-28 °C.
Ŝebin el-Komo havas stacidomon, plurajn alvenintajn vojojn, ponton kaj internacian flughavenon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.