Abel Montagut

kataluna esperantisto kaj verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Abel Montagut

Abel Montagut i Masip ([abèl montagút i masíp]; naskiĝis en 1953 en Llardecans, Katalunio) estas verkisto kaj tradukisto. Li estas Esperanto-poeto kaj iama mezlerneja instruisto pri la katalunaj lingvo kaj literaturo. Li licenciiĝis pri kataluna filologio en Estudi General de Lleida (Barcelona Universitato).[1]

Ĉi tiu artikolo temas pri kataluna esperantisto kaj verkisto. Por matematikisto rigardu la paĝon Niels Henrik Abel. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Abelo (apartigilo).
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Abel Montagut
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1953 (1953-04-23) (71-jaraĝa)
en Llardecans
Lingvoj Esperanto hispana kataluna vd
Ŝtataneco Andoro
Hispanio vd
Profesio
Alia nomo Daa-35 vd
Okupo verkisto
tradukisto vd
Laborkampo Traduko, Esperanto, kreiva kaj profesia verkado kaj prozo vd
Aktiva en Katalunio vd
Verkado
Verkoj La enigmo de l'ar@neo 
Poemo de Utnoa vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Abel Montagut i Masip
Thumb
Persona informo
Aliaj nomoj Daa-35
Naskiĝo aprilo 1953
en Llardecans
Lingvoj Esperanto hispana kataluna
Nacieco kataluno
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo verkisto
tradukisto
Verkoj La enigmo de l'ar@neo
Poemo de Utnoa
Esperanto
Verkis en Esperanto en Esperanto, en la kataluna
vdr
Fermi

Dufoje li premiiĝis ĉe katalunlingvaj beletraj konkursoj pro siaj rakontoj. Dekkvar-jara li eklernis Esperanton kaj enpaŝis literature en 1980 per abundaj neeldonitaj tradukoj el klasikaj katalunaj aŭtoroj (Ramon Llull, Ausias March, Jacint Verdaguer, Salvador Espriu, k.a.). Unu lia poemtraduko de kataluna mezepoka Amkantoj de Ausias March, premiiĝis en la 22-aj Internaciaj Floraj Ludoj en 1983. En 1982 li entreprenis la verkadon de Poemo de Utnoa, kiun li konceptas kiel kompiladon kaj kunfandiĝon de diversgentaj tradicioj troviĝantaj en homaraj ĉefverkoj, kiel Eposo pri Gilgameŝ, Ramajano, Biblio, Iliado, Odiseado, Eneado, k.a.

Verkoj

Esperantlingvaj verkoj

Originalaj

Thumb
Poemo de Utnoa, reviziita eldono de 2018

Tradukaj

  • Ausias March. Amkantoj. 60 poemoj / Cants d'amor. 60 poemes. Generalitat Valenciana. Valencio, 1993. 147 p. (dulingva)

Katalunlingvaj verkoj

Notoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.