fondinto de la ĉeĥa atomfiziko From Wikipedia, the free encyclopedia
František BĚHOUNEK (naskiĝis la 27-an de oktobro 1898 en Prago - mortis la 1-an de januaro 1973 en Karlsbado) estis fondinto de la ĉeĥa atomfiziko, konata ankaŭ kiel polus-esploristo.
František Běhounek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1898 en Prago |
Morto | 1-an de januaro 1973 (74-jaraĝa) en Karlovy Vary |
Tombo | tombejo de Vinohrady, 2-36 |
Lingvoj | Esperanto • germana • angla • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Svedio |
Alma mater | naturscienca fakultato de la Universitato de Karolo Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | fizikisto radiologo sciencfikcia verkisto instruisto nuklea fizikisto universitata instruisto esperantisto verkisto esploristo tradukisto |
La akademiano pri sciencoj Běhounek partoprenis la malbonŝancan ekskurson de la aerŝipo "Italia" sub gvido de Umberto Nobile. Post savo de la restintoj li diris, ke la sorto de la ekspedicio ne estintus tiom tragika, se ĉiuj diversnaciaj ekskursanoj pli ĝuste komprenus unu la alian. Běhounek pro tio fariĝis fervora esperantisto. La ekspedicion li priskribis en romano por junularo Ŝiprompuloj sur flosglacio (1928), poste reverkita kiel Ŝiprompuloj de la polusa maro (1955). Por geknaboj li verkis ankoraŭ plurajn aventurajn romanojn (Libro de Robinsonoj, Fregato navigas ĉirkaŭ la mondo, Norde de Zambezio, Insulo de drakoj k.a.)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.