From Wikipedia, the free encyclopedia
Okcidenta Saharo (EH en ISO 3166) estas dezerta regiono de nordokcidenta Afriko, apud Atlantika Oceano. Ĝia oficiala statuso estas diskutata: dum multaj konsideras ĝin sendependa ŝtato, kiel Araba Demokratia Sahara Respubliko, aliaj agnoskas ĝin parto de Maroko.
Okcidenta Saharo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | |||||
| |||||
Landoj | Araba Demokratia Sahara Respubliko, Maroko | ||||
Supermara alteco | 237 m [+] | ||||
Ĉefurbo | Ajuno | ||||
- koordinatoj | 25° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ U (mapo)25-13 | ||||
Plej malalta punkto | Sebkha Tah [+] | ||||
Akvokolektejo | 266 000 km² (26 600 000 ha) [+] | ||||
Areo | 266 000 km² (26 600 000 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 612 000 [+] (2021) | ||||
Denseco | 2,3 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00, UTC+01:00, Afriko/Ajuno [+] | ||||
Okcidenta Saharo | |||||
Vikimedia Komunejo: Western Sahara [+] | |||||
Oni kalkulas ke la nuna loĝantaro de Okcidenta Saharo estas 267 405 homoj (saharanoj). La ĉefa lingvo estas dialekto de la araba nomata hasanija; ankaŭ la kolonia lingvo, la hispana estas parolata; la lingvo de la administrado estas la oficiala araba, kun uzo de la franca.
Maroko praktike aneksis la nordajn du trionojn de Okcidenta Saharo (antaŭe Hispana Saharo) en 1976 (la invado komenciĝis per ŝtate kontrolata marŝo de multaj senarmiluloj, nomata la Verda marŝo), kaj la ceteron de la teritorio en 1979, post la retiriĝo de Maŭritanio. Gerila milito fare de la Fronto Polisario (Popola Fronto por la Liberigo de Saguía el Hamra kaj Río de Oro) kontestanta la suverenon de Rabat finiĝis en 1991 per pafado-ĉeso. Por forteni la gerilanojn ekster de la okupata regiono, Maroko dum pluraj jaroj konstruis en la dezerto la Marokan muron, kiu ĉe 2.720 kilometroj dividis la du grupojn, sed samtempe ankaŭ apartigis membrojn de multaj saharanaj familioj. Saharaj rifuĝintoj apogantaj Polisarion devas loĝi en dezertaj tendumejoj en Alĝerio, kie ili formis ŝtaton kun la nomo Araba Demokratia Sahara Respubliko, agnoskita de OAU kaj Afrika Unio. ADSR-anoj dependas de internacia helpo por nutrado. Referendumo pri la fina statuso estas ripetade prokrastita.
La dezerteco fokusas ekonomion je fosfatominado en Bukraa kaj fiŝkaptado.
La Okcidentsaharanoj, Saharanoj aŭ Saharaŭoj (arabe صحراويون ṣaḥrāwīyūn; berbere: ⵉⵙⴻⵃⵔⴰⵡⵉⵢⴻⵏ Iseḥrawiyen; marokarabe: صحراوة Ṣeḥrawa; hispane Saharaui) estas la popolo kiu loĝas kaj loĝis en la okcidenta parto de Saharo kio inkludas teritoriojn de Okcidenta Saharo (postulita de la Polisario kaj ĉefe kontrolita de Maroko), aliaj partoj de suda Maroko ne postulitaj de Polisario, plej el Maŭritanio, kaj plej sudokcidento de Alĝerio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.