Ĉerenkov-radiado
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉerenkov-radiado aŭ Ĉerenkov-efiko estas lumradiado, kiun eligas ŝargita korpusklo en travidebla medio, se ties rapido superas la lumrapidon en tiu medio. Oni uzas tiajn aparatojn - Ĉerenkov-kalkulilojn - por detekti la rapidegajn ŝargitajn korpusklojn. La fenomeno estis nomumita post Pavel Ĉerenkov, rusa fizikisto, nobel-premiito.
La intensa Ĉerenkov-radiado estas rigardebla kiel pala blublanka lumo en la pigrigaj ujoj de la akvaj nukleaj reaktoroj. La Ĉerenkov-radiadon estigas tiukaze la elektronoj, kiuj forlasas la reaktoron kaj kies rapido estas pli granda ol lumrapido en la akvo. Tiu rapido estas 75% de la lumrapido en vakuo. La grandrapida korpusklo forĵetas elektronojn de la unuopaj atomoj apud sia vojo. La eligita radiado de la elĵetitaj elektronoj sumiĝas tiel, ke elformiĝas elektromagneta ondofronto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.