Compiègne
komunumo en la departemento Oise de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Compiègne [kɔ̃piɛɲ] estas mezgranda franca komunumo, lokata en la departemento Oise kaj en la regiono Hauts-de-France. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do ĉefurbo de unu arondismento.

![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Compiègne (stacidomo). |

Compiègne | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Devizo: « Regi et Regno fidelissima » ("Fidelega al reĝo kaj regno") | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Oise | ||||
Arondismento | Compiègne (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 60159 [+] | ||||
Poŝtkodo | 60200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Philippe Marini (2001-2008) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 40 808 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 769 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 25′ N, 2° 49′ O (mapo)49.4141666666672.8222222222222 [+] | ||||
Alto | 41 m [+] | ||||
Areo | 53,1 km² (5 310 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Compiègne [+] | |||||
Compiègne havas proksimume 41 000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Compiégnois.
Geografio
Compiègne situas proksime de la kunfluejo de riveroj Oise kaj Aisne, ĉirkaŭ 65 km norde de Parizo. Ĝia latina nomo estis Compendium.
Okcidente ĝin limas rivero Oise, oriente la arbaro de Compiègne, norde rivero Aisne. Sude la limo al komunumo Croix-Saint-Ouen estas konvencia. Kvankam la stacidomo troviĝas dekstre (okcidente) de Oise, ĝi apartenas al la komunumo.
La Eŭropa ŝoseo 19 vojas proksime.

Historio
- En 868 estis subskribita la traktato de Compiègne.
- Je la 11-a de novembro 1918 en la arbaro de Compiègne Francio igis Germanion subskribi armisticon post la Unua Mondmilito, en fervoja vagono.
- Je la 22-a de junio 1940 Germanio igis Francion subskribi armisticon, en la sama vagono. La vagono ankaŭ troviĝas en Crawinkel en la jaro 1945-a.
- Je la 23-a de septembro 2006 en la kastelo de Compiègne kunvenis la regnestroj Jacques Chirac (Francio), Vladimir Putin (Rusio) kaj Angela Merkel (Germanio).
Ĝemelaj urboj
Esperanto-movado
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.