From Wikipedia, the free encyclopedia
Tramtransporto en Vroclavo estas tram-sistemo kiu ofertas publikan transporton en Vroclavo, Pollando. Unue malfermita al servo la 10-an de julio 1877 per ĉevaltira tramo, ĝi estas la tria plej malnova tramo en Pollando (post tiuj de Varsovio kaj Szczecin). La tram-sistemo estas funkciigata fare de MPK Wrocław (Miejskie Przedsiębiorstwo Komunikacyjne Sp. z o.o. we Wrocławiu). La sistemo konsistas el 23 linioj kun entuta ret-longeco de 258,2 km. Estas ses deponejoj kaj 20 cirkloj. La sistemo uzas normalan ŝpuron.
Tramtransporto en Vroclavo | |
---|---|
Komparo de tramoj 105Na en Vroclavo antaŭ kaj post modernigo | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Vroclavo, Pollando |
Transportsistema speco | Tramtransporto |
Komenco de trafiko | 10-a de julio 1877 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 84 km (258,2 km) |
Nombro de linioj | 18 |
Nombro de veturiloj | 410 |
Nombro de stacioj | 382 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | MPK Wrocław |
Konstantaj itineroj:[1]
Nuntempe kvar tipoj de tramoj estas funkciantaj en Vroclavo: Konstal 105Na, Protram 204 WrAs, Protram 205 WrAs, Škoda 16 T, Škoda 19 T, Pesa Twist kaj Moderus Beta. La veturiloj de tipo 105N estas submetitaj al diversaj ĝisdatigoj (kaj post ĝisdatigo ili estas markitaj 105NWr).
En la periodo de 1991-2004, neniuj novaj tramoj estis aĉetitaj; nur riparoj kaj ĝisdatigoj de modeloj Konstal 105N kaj Konstal 105Na estis faritaj. Dum 2005-2008, ses 2-veturilaj Protram 204 WrAs kaj dek malaltplankaj veturiloj Protram 205 WrAs estis aĉetitaj, ĉiuj produktitaj de RMT Protram Wrocław. De decembro 2006 ĝis novembro 2007, dek sep malaltplankaj veturiloj Škoda 16 T estis akiritaj.
Bildo | Tipo | Jaroj | Nombro |
---|---|---|---|
Konstal 105Na | 1979–1992 | 196 | |
Konstal 105NWr | 2004-2011 | 164 | |
Protram 204 WrAs | 2004–2008 | 12[noto 1] | |
Protram 205 WrAs | 2006–2010 | 13[noto 2] | |
Škoda 16 T | 2006 | 17 | |
Škoda 19 T | 2010–2011 | 31 | |
Pesa Twist | 2015 | 8 | |
Moderus Beta | 2015 | 6 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.