urbo en la distrikto de Malsupra Frankonio en Bavario, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La eksterdistrikta urbo Würzburg [vircburg], esperante Vircburgo aŭ foje Vurcburgo, historie latine Herbipolis, laŭ tio ankaŭ eblas Herbipolo, situas en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la urbo havis 127 810 loĝantojn.
Würzburg | ||||||
| ||||||
urbego • ĉefregioncentro • universitata urbo • urbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Malsupra Frankonio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 0931 | |||||
Poŝtkodo | 97070–97084 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 8700 | |||||
Aŭtomobila kodo | WÜ | |||||
Oficiala Municipokodo | 09663000 | |||||
NUTS | DE263 | |||||
LOCODE | DE WUE | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Christian Schuchardt | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Rückermainstraße 2 97070 Würzburg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 127810 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 48′ N, 9° 56′ O (mapo)49.7944444444449.9294444444444 | |||||
Alto super la marnivelo | 177 m | |||||
Areo | 87,63 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.wuerzburg.de/ | |||||
Würzburg estas la centro de la frankonia vino, kiu stokiĝas en boteloj de speciala formo; en la urba tereno situas la vitejo Würzburger Stein kaj la tri grandaj, tradiciaj vinbienoj kun po salonaj vintrinkejoj: la princaj vinbienaro, la bienoj Juliusspital (posedata de la katolika eklezio) kaj Bürgerspital.
Estante universitata urbo, Würzburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke de la 10-a ĝis 13-a de majo 1963 en la urbo okazis la 41-a Germana Esperanto-Kongreso. Inter la 27-a de decembro 1967 kaj la 3-a de januaro 1968 la 11-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Würzburg kaj pritraktis la temon "Religioj kaj filozofio en la 20-a jarcento". Proksime de Würzburg, en kastelo Schwanberg ĉe Kitzingen, okazis ankaŭ la 23-a Internacia Seminario de decembro 1979 ĝis januaro 1980 ("Eŭropo kaj la Tria Mondo") kaj en Würzburg plue gastis la 51-a Internacia Seminario de decembro 2007 ĝis januaro 2008.
En la urbo konektiĝas la germana aŭtovojo A3 (de nordokcidento al sudoriento) kaj germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo). Krome la germana aŭtovojo A81 ĝidas al Heilbronn kaj Stuttgart sudokcidente. Sed ankaŭ per trajnoj la urbo per facile atingeblas. Norden la urbo konektiĝas per la rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, okcidenten per plia rapidtrajna linio al Frankfurto ĉe Majno, kaj sudorienten per kroma linio al Nurenbergo kaj Munkeno. Al aliaj direktoj gvidas lokaj trajnoj. Aŭtomobile ĝi bone atingeblas per la germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo) kaj per la germana aŭtovojo A66 (al Frankfurto ĉe Majno).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.