From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes Oporinus aŭ Johanes Herbst (1507-1568) estis humanisto, kuracisto, helenisto, klasika filologo, libristo, tipografo, unu el la presistoj kiuj pli kontribuis por la avancado de la tipografiaj karakteroj. Li estis eldonanto da sennombraj gravaj laboroj je humanistoj, teologoj kaj reformistoj, kaj publikigis la unuan latinan version de la Korano, kaj la unua verko pri anatomio de Andreo Vesalio.
Johano Oporino (1507-1568) | ||
---|---|---|
Svisa humanisto, libristo kaj tipografo. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-a de januaro 1507 en Bazelo, Svislando | |
Morto | 6-a de julio 1568 en Bazelo, Svislando | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Svislando vd | |
Alma mater | Universitato de Bazelo | |
Familio | ||
Edz(in)o | Margareta Fehr (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto bibliotekisto presisto vd | |
Laborkampo | Presarto vd | |
Aktiva en | Bazelo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis filo de la pentristo Hans Herbst (1470-1552) kaj faris siajn unuaj studojn en Strasburgo, kie li studis la latinan kaj la grekan, kaj sekve li iris al Bazelo kie li akiras postenon kiel Profesoro (Klariganto) en la Abatejo de la Cistercianoj de Sankta Urbano, apud Lucerno. Sekvante la tiaman kutimon, li tradukas sian germanan nomon - kies signifo estis aŭtuno - je la egalvalora Oporinus. Reirante al Bazelo, akompanata de sia amiko kaj humanisto Johannes Xyloctetus (1490-1526), kiu estis favora al la reformadaj ideoj, li kunlaboras kun la bazela presisto Johannes Frobenius (1460-1527) korektante la originalaĵojn, transskribante kaj kompilante la verkojn de la Patroj de la Eklezio, kio donis impulson al la presejo de Frobenius. En 1526, li instruis la latinan en la Universitato de Bazelo. En 1527, li sin turnas al la studo pri medicino kaj fariĝas famulus (asistanto) de Paracelsus (1493-1541) kiu estis determinita homo sed venenigita de siaj ekstravagancoj. Tiu fakto estis raportita, en 1555, per letero adresita al la kuracisto Johann Weyer (1515-1588), kiu estis petinta informojn pri Paracelsus. Oporinus pentras portreton de sia majstro, kiu estis maltre flata kaj vojaĝis troe[1].
En 1533, li petas postenon kiel profesoro en la Universitato de Bazelo kaj laŭ propeto de Simon Grynaeus (1493-1541) li akiras la katedron por instrui la grekan. Inter 1535 kaj 1537, li lasas la universitaton kaj fariĝas asociita presisto kune kun sia parenco Robert Winter (m. 1553), Thomas Platter la Maljuna (1499-1582) kaj Wolfgang Lazius (1514-1565), tamen, en 1542, li fariĝis sendependa, ne plu instruis kaj fondis sian propran tipografion, kies marko konstituiĝas per reprezentado de Ariono sur hipokampo. Li eldonis sennombrajn verkojn, rare en la germana, inter ili troviĝas la unua presita versio en la latina (1542), far Theodor Bibliander (1509-1564), bazita sur latina tradukaĵo de Roberto de Ketono (1110-1160).
En 1543 li presigas "De humani corporis fabrica"[2] far Andreo Vesalio, sia unua scienca laboro, kaj la "Centurioj de Magdeburgo", kie li prezentas luteranan version de la Historio pri la Eklezio. Krom ili, ni povas mencii la verkojn de la bizancaj historiistoj kaj aliajn tekstojn pri polemikaj tekstoj, kiuj estis partoj de la tiamaj konfesiaj bataloj, krom kelkajn verkojn kaj redaktojn de Guillaume Postel (1510-1581), Celio Sekondo Kuriono (1503-1569) kaj "Pri la heretikuloj" far Sebastian Castellion (1515-1563), verkita kontraŭ la kondamno en la fajrejo de Mikaelo Serveto (1511-1553).
En 1567, plenŝarĝita je ŝuldoj, li decidas vendis sian presejon, kiu daŭrigis ties aktivecon sub la nomo "Officina Oporiana". Oporinus mortis en la 6-a de julio de la sekvanta jaro. Lia funebra parolado fariĝis de la teologo kaj reformisto Simon Sulzer (1508-1585), kaj sepultiĝis apud Erasmo kaj Simon Grynaeus (1493-1541).
Oporinus edziĝis kvarfoje: en 1527 li edziĝis unuanupte kun Margarethe Feer, vidvino de sia amiko Xyloctetus, kaj post ŝia morto, li edziĝis duanupte kun Maria Nochpur, kun kiu li vivis preskaŭ tridek jarojn. Pli malfrue li edziĝis al la vidvino de la presisto Johannes Hervagius (1497-1558), kiu siavice ankaŭ mortis kaj sekve li edziĝis al Faustina Iselin, filino de la humanisto kaj polimato Bonifacius Amerbach (1495-1562). Johannes Oporinus estas ankaŭ la pripatrina onklo je dinastio de svisaj kuracistoj, Theodor Zwinger (1533-1588), dank'al la edziniĝo de sia fratino, Chrétienne Herbster, kun Leonard Zwinger (1501-1538), kiu post la morto de ĉi-lasta, ŝi edziĝis al Konrado Likosteno (1518-1561).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.