Teodoro Zvingero la 1-a (1533-1588) estis svisa kuracisto, humanisto kaj erudiciulo. Li estis la unua reprezentanto de eminenta familio de akademiuloj en Bazelo. Lia ĉefa verko "Theatrum Humanae Vitae" eble estas la plej granda kolekto da ordinaraj eltiraĵoj de antikvaj tekstoj. Inter 1565 kaj 1604, ĝi publikigiĝis per kvin plilarĝigitaj eldonoj atingante 5 mil dukolumnajn paĝojn.[1] Li estis profesoro pri medicino de Petro Severino (1542-1602), Thomas Muffet (1552-1604) kaj Johannes Nicolaus Stupanus (1542–1621)[2] en la Universitato de Bazelo.[3]
Theodorvs Zvingervs Primus (1533-1588) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Svisa kuracisto kaj erudiciulo kaj profesoro en la Universitato de Bazelo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-a de Aŭgusto 1533 en Bazelo, Svisio | ||||
Morto | 10-a de Marto 1588 en Bazelo, Svisio | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo Universitato de Bazelo Universitato de Liono Universitato de Padovo | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Jakob Zwinger (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto universitata instruisto lerneja majstro verkisto vd | ||||
Laborkampo | Medicino vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Petrus Ramus vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio
Zvingero estis filo de Leonhard Zwinger, furaĝisto kiu iĝis bazela civitano en 1526. Lia patrino estis Christina Herbster, fratino de Johano Oporino, fama presisto kaj humanisto. Post la morto de sia patro, lia patrino edziĝis al famkonata humanisto Conrad Lycosthenes (1518-1561).
Zvingero studis en la universitatoj de Bazelo, Liono kaj Parizo antaŭ ol doktoriĝi pri medicino en la Universitato de Padovo gvidata de la filozofo kaj kuracisto Bassiani Landi (floris 1555-1562).[4], kiu estis sukcedanto de Giovanni Battista Monte (1498-1551). En Parizo, li studis kun la ikonoklasta filozofo Petrus Ramus.
Li aliĝis al la fakultato de la Universitato de Bazelo kiel membro de la "konsilio pri medicina fakultato"[5] ekde 1559. En Bazelo, li okupis sinsekvajn katedrojn pri la Greka (1565), Etiko (1571) kaj fine pri teoria medicino (1580). Kvankam li komence estis kontraŭa al la principoj de Paracelsus, iom post iom li interesiĝis pri la medicina kemio de la fama alkemiisto. Thomas Muffet kaj Petrus Severinus estis kelkaj sekvantoj de Paracelsus al kiuj li pli poste asociiĝis.
Lia verko "Teatro de la homvivo" estas konsiderata unu el la plej ampleksaj kolektoj da konadoj jam kompilitaj de unu sola individuo en la frua moderna periodo. Sendube li uzis kiel bazon ĉiujn konojn ricevitajn de sia duonpatro Conrad Lycosthenes por la kreado de tiu verko. Lia filo Jakob Zwinger (1569-1610) dum kelka tempo estis eldonanto de lia verko "Theatrum". Lia nevo Theodor Zwinger la Juna (1597-1654) estis eminenta predikisto kaj profesoro pri teologio.
Verkaro
- De incremento, ad Augustinum Valerium. Per Bassianum Landum Placentinum, 1556
- In Artem medicinalem Galeni, tabulae & commentarii, 1561
- Opus de venenis kune kun Sanctus de Arduinis 1562
- Theatrum Humanae Vitae 1565
- De Moribvs Ad Nicomachvm Libri Decem 1566
- Morum philosophia poetica ex Veterum utriusque linguæ poetarum thesauris cognoscendæ veritatis et exercendæ virtutis, Bazelo, 1575
- Morum Philosophia Poetica 1575
- Methodus rustica Catonis atque Varronis praeceptis aphoristicis per locos ... 1576
- Methodvs Rvstica Catonis Atq. Varronis Praeceptis aphoristicis per Locos ... 1576
- Methodus apodemica: in eorum gratiam, qui cum fructu in quocunque tandem ... 1577
- Viginti duo commentarii... 1579
- Hippocratis Coi Asclepiadeae gentis sacrae coryphaei Viginti duo commentarii ... 1579
- De Dolore Theodori Zvingeri ... Scitv Ivssvqve Pro Mensis VIII B. Ordin. Agone Alvmnis Asclepiadeis Pensitandæ Propositæ a Petro Roth Freist. Sil. Anno 1583
- Qvo Habitvs Intelligentiae Practici, Prvdentia scilicet, cum suis extremis Calliditate & Stvltitia, 1586
- De Philosophicis Habitibus Theoricis, Veri cognitionem potissimùm spectantib, 1586
- Oeconomica Vita Hominis, 1586
- Conradi Lycostenis Rubeacensis Similivm Loci commvnes, 1595
Literaturo
- Schooling and Society: The Ordering and Reordering of Knowledge in the ...
- The Uses of Humanism: Johannes Sambucus (1531-1584), Andreas Dudith (1533 ...
- Vitae Germanorum medicorum
- The Munich Kunstkammer: Art, Nature, and the Representation of Knowledge in ...
- African Genesis: Perspectives on Hominin Evolution
- Deutsche Biographie
- Tausend Jahre Literatur in Basel
Vidu ankaŭ
- Iatrokemio
- Giovanni Battista Monte (1498-1551)
- Thomas Platter la Maljuna (1499-1582)
- Johano Oporino (1507-1568)
- Petrus Ramus (1515-1572)
- Johann Weyer (1515-1588)
- Conrad Lycosthenes (1518-1561)
- Johann Crato von Krafftheim (1519-1585)
- Thomas Erastus (1524-1583)
- Adam von Bodenstein (1528-1577)
- Gerhard Dorn (1530-1584)
- Johannes Sambucus (1531-1584)
- Andreas Dudith (1533-1589)
- Emanuel van Meteren (1535-1612)
- Felix Platter la Maljuna (1536-1614)
- Johannes Nicolaus Stupanus (1542-1621), sukcedanto de Zvingero en la Universitato de Bazelo
- Petro Severino (1542-1602)
- Thomas Muffet (1552-1604)
- Rudolf Zwingli (1551-1571)
- Thomas Muffet (1553-1604)
- Heinrich Khunrath (1560-1605)
- Jakob Zwinger (1569-1610)
- Theodor Zwinger la Juna (1597-1654)
- Theodor Zwinger la 3-a (1658-1724)
- Johann Rudolf Zwinger la Maljuna (1660-1708)
- Johann Rudolph Zwinger la Juna (1692-1777)
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.