Janka Luĉina
belarusa poeto kaj tradukisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Janka Luĉina beloruse — Янка Лучына, vera nomo estas Ivan Nesluhoŭski, beloruse — Іван Неслухоўскі (18-an de julio 1851, Minsko — 28-an de julio 1897, Minsko) - belorusa poeto.
Remove ads
Remove ads
Biografio
devenis el nobela familio. Studis en matematika fakultato de Peterburga universitato (1870-1871). Finis studojn en Peterburga teknologia instituto (1877). Dum la jaroj 1877-1879 laboris en fervojaj metiejoj en Tbiliso poste, pro malsano revenis en Minsko. Laboris ĉi tie en teknika buroo de fervojo.
Debutis kiel poeto en unua numero de gazeto "Minska folieto" (1866). Verkis beloruse, ruse, pole. Versojn, verkitajn en diversaj ĝenroj presis en gazetaro. Kolektis belorusan folkloron. Unuaj beloruslingvaj versoj estis verkitaj en la jaro 1887 sub impreso de teatraĵo, farita en Minsko per ukrainiaj aktoroj. Versoj "Al trupo de bonfarulo Starickij belorusa vorto" kaj "Al bonfarulo artisto Manko" estis subskribita per plumnomo Janka Luĉina.
Remove ads
Verkoj
Aŭtoro de poemoj "Ĉasistaj akvareloj de Palesje", "Viajaleta", "Hanusja" "Andreo". Teme, lia poezio estis ligita kun vivo de belorusa vilaĝo, li arte konsciis belorusan realon tiatempan, instalis demokratian ideon. Li sekvis ideon de Władysław Syrokomla, koncentriĝis atenton sur bildoj de vilaĝa vivo, kaj persono de belorusa kamparulo, kiel ĉefa portanto de belorusa nacia karaktero, evoluis kunagadon de realismaj kaj romantismaj trajtoj en siaj verkoj, fondis belorusan filozofan lirikon. Tradukis el belorusa, rusa , pola, germana, antikvhelena lingvoj.
Ĝis nun konserviĝis nur parto de liaj beloruslingvaj kaj pollingvaj verkoj. Dum Unua mondmilito, manuskriptoj de Janka Luĉina trafis eksterlande.
Remove ads
Literaturo
- Майхровіч С. Янка Лучынаю Мн., 1952;
- Лазарук М. Паэтычны вопыт Янкі Лучыны //Полымя. 1968. №2;
- Лойка А. Жальбы народнай і веры пясняр // Полымя. 1976. №8;
- Пачынальнікі. Мн., 1977. С. 463-476;
- Янка Лучына ў кантэксце самаідэнтыфікацыіі беларускай літаратуры: Матэрыялы рэспубліканскай канферэнцыі. МН., 2002.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads