From Wikipedia, the free encyclopedia
FELEKI László estis hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Satmaro la 9-an de januaro 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de julio 1989.
László Feleki | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de januaro 1909 en Satu Mare | |
Morto | 7-an de julio 1989 (80-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Hv1-1-7 vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto verkisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
László Feleki abiturientiĝis en Budapeŝto (1928), li estis interna kunlaboranto de Nemzeti Sport jam kiel lernanto (1927). Dum la dua mondmilito li estis soldato, de 1944 militkaptito. Reveninte en 1945 li estis ĵurnalisto de la Népsport, ties ĉefredaktoro (1949-54). Li priskribis la historion de la helsinkia olimpio (Tizenhat nap, Bp., 1953) (Dekses tagoj). Lia populara sportlibro istis titolita Kilencven perc (Naŭdek minutoj) (1954). De 1954 li estis ĉefkunlaboranto de la Ludas Matyi ĝis sia pensiuliĝo (1968). Li estis konstanta artikulisto de pluraj gazetoj (Új Tükör, Élet és Irodalom). Li verkis kvarvoluman libron pri vivo de Napoleon (1976) kaj de tiu postepoko (1979).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.