From Wikipedia, the free encyclopedia
Julius Carl SCHNAUSS (naskiĝinta la 7-an de julio 1827 en Vajmaro, mortinta la 6-an de decembro 1895 en Jena) estis germana fotisto, ateliera estro, ĥemiisto kaj faklibra verkisto.
Julius Schnauß | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de julio 1827 en Vajmaro |
Morto | 6-an de decembro 1895 (68-jaraĝa) en Jena |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Okupo | |
Okupo | fotisto kemiisto |
Estante filo de grandduka financadministranto li translokiĝis post la patra morto al Rudolstadt kie li frekventis la gimnazion. En 1843 li revenis Vajmaron. Jam frue li interesiĝis pri ĥemio kaj fiziko pro kio li studis inter 1847 kaj 1849 en Jena natursciencojn. Doktoriĝo sukcesis tie en la jaro 1849-a. Inter 1852 kaj 1867 li gvidis atelieron pri portreta fotado kaj en 1854 li instalis en Jena Fotografian-ĥemian instituton. En 1857 li fondis la porfotistan asocion Allgemeiner Deutscher Photographen-Verein. Li aniĝis al pluraj societoj de intelektuloj. Ĉar li mem suferis je aŭdo kaj iĝis dum la lastaj vivojaro surda li okupiĝis ankaŭ pri signolingvoj kaj fingrolingvoj.[1] Lia lasta loĝejo en Jena troviĝis ĉe Teichgraben nr 11.
Kun sia edzino Wilhelmine Johanna Laura Schmidt li havis unu filon, Hermann Schnauß.
Schnauß gravis pro skribado respektive eldonado de pioniraj verkoj prifotografiartaj, manlibrojn sed eĉ leksikonojn, kiuj ĝuis kaj pri pluraj eldonoj kaj pri traduko en la anglan lingvon. En la unua municipa adresaro el la jaro 1862 li figuris fotiste kun Carl Schenk kaj Wilhelm Müller; jam antaŭe raportis la filo de Ernst Haeckel, Ĝalter Haeckel en prijunulecaj rememoroj ĉi prie.[2]
En 1862 li iĝis membro de Leopoldina-akademio.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.