93-a Universala Kongreso de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
La 93-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 19-a ĝis 26-a de julio 2008 en la nederlanda urbo Roterdamo. La lasta aliĝo (surloka) estis la 1845-a.
UK 2008 | ||
---|---|---|
Loko | Roterdamo, Nederlando | |
Ekde | 19-a de julio 2008 | |
Ĝis | 26-a de julio 2008 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Teme la kongreso okupiĝis pri la Jaro de la Lingvo kaj pri la centjariĝo de UEA. La festparoladon faris Humphrey Tonkin.
Honora membro fariĝis en tiu ĉi jaro Simo Milojeviĉ, eksa ĝenerala direktoro de UEA.
Rektoro estis Wim Jansen.
Dum la Kleriga Lundo oni okupiĝis, ĉefe en iom malgrandaj laborgrupoj, pri diversaj temoj kun rilato al esperantumado. Estis prezento pri Dua Vivo, Vikipedio-kunsido, konsiloj pri informado kaj kunveno de veteranoj pri "neoficiala historio".
La Esperantologia Konferenco (ĵaŭde (10h30-14h30) havis sian 30-jariĝon. Komparante Esperanton kun aliaj lingvoj, la programeroj sub gvido de Detlev Blanke estis:
Dum la nacia vespero LKK lasis prezenti ĉefe iom pli modernajn erojn de la nederlanda kulturo. La muzikgrupoj Akordo kaj Malvo tamen kantis ankaŭ kelkajn malnovajn kantojn. Ziko van Dijk prezentis fragmentojn el famaj nederlandaj komikistoj, Saskia Idzerda laŭtlegis poemon de Hendrik Marsman. Klasikan pianmuzikon ludis Antoinette Lammers.
Ludis Ĵomart kaj Nataŝa kaj Jomo en muzika vespero, kaj Saša Pilipović prezentis en alia vespero Universalan Kabaredon, ĉefe kunmetita el antaŭaj pecetoj, anstataŭante alian grupon kiu lastmomente ne povis veni.
Ekskursa tago.
Paralele kun la ĉefa programo okazadis ankaŭ Junulara Programo, celata precipe al kongresanoj en la TEJO-aĝo (ĝis 30 jaroj), da kiuj estis pli ol cent. Respondeculo estis Nico Huurman, ĉefa loko estis junulara centro De Heuvel (nomata ĉambro van Veenendaal), kelkaj programeroj okazis ankaŭ en klubo White Elefant.
Kadre de la Junulara Programo okazis jenaj programeroj:
Beurs (Borso) aŭ World Trade Center (Monda Komerca Centro) Rotterdam estas konstruaĵo por multaj luantoj. La ducent luantoj - inter kiuj multaj internacie laboras – kaj la ĉirkaŭaĵo faras la konstruaĵon centro de komerco. Borso-WTC oferas reprezentan fonon por la sidejo de entreprenoj, por kongresoj kaj eventoj. En kaj ĉirkaŭ la konstruaĵo oni trovas grandan diversecon de butikoj, oni trovas komercocentron kaj kongrescentron. Cetere estas sidejo ĉi tie de WTC Klubo Roterdama kaj WTC Arta Galerio.
En Borso-WTC oni trovas diversspecajn entreprenojn. De aŭgusto 2004 oni ankaŭ povas trovi komercan televidan stacion en Borso-WTC, kun la speciale disvolvita programo Business Lounge (Komerca Salono), kiu celas “entreprenistan Roterdamon”. Cetere ekzistas Rotterdam Marketing, fondaĵo kiu respondecas pri multaj aktivaĵoj en la urbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.