Remove ads
97-a Universala Kongreso de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
La 97-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio. La ĉefaj aranĝoj okazis en la hotelo Meliá, dum inaŭguro kaj aliaj disvolviĝis en la Palaco de Kulturo[1].
Por organizi la kongreson kun Hanojo konkuris Pusano (Sud-Koreio).
Pri la okazigo decidis la Estraro de UEA dum sia kunsido en la Centra Oficejo inter la 10-a kaj 12-a de januaro 2010, sed tiam la datoj ankoraŭ ne estis fiksitaj[2].
La evento estis vigle disvastigita de la tieaj amaskomunikiloj kaj sur la ĉefurbaj stratoj[3].
Esperanto — ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo
Nguyễn Thị Doan, vicprezidento de Vjetnamio estis la alta protektanto de la kongreso. (Libera folio: Bonveniga mesaĝo de la vicprezidanto de Vjetnamio)
Kongresaj programeroj
SalonojTrejnaj programoj kaj ekzamenoj
Lingva agado
Movadaj aranĝoj
|
Regiona agado
Fakaj asocioj
|
Organizaĵoj
Kleriga programo
Spektakloj
|
Tradicie ankaŭ dum la 98-a Universala Kongreso estis adoptita kongresa rezolucio. Ĝi tekstas jene:
125-jara, Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo
Kunvenante en Hanojo, Vjetnamio, de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012, pli ol 800 partoprenantoj el 62 landoj en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto rekonfirmas la gravecon de lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto.
Por homoj el ĉiuj landoj kaj vivofonoj, Esperanto proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo.
Por mondo kie ankoraŭ abundas konfliktoj kaj maljustaĵoj, Esperanto proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj kontinentoj.
Por internacia komunumo kiu klopodas realigi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de Unuiĝintaj Nacioj, Esperanto proponas kompletigan evoluvojon al tutmonda partnereco, en kiu kunlaboras ne nur ŝtatoj kun ŝtatoj, sed homoj kun homoj.
125 jarojn post sia apero, Esperanto estas ĉiam pli vaste uzata kiel ponto al amikeco, paco, kaj disvolviĝo - evoluo akcelata per la disvastiĝo de alia tutmonda komunikilo, Interreto. Tion oni vidas interalie per la ĉi-jara aldono de Esperanto kiel 64a lingvo en la ret-tradukilo de Google.
Ni invitas homojn el ĉiuj landoj utiligi kaj kunkonstrui tiun ponton, cele al pli justa kaj paca mondo, kie disfloras ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.