Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
faka asocio de UEA From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (mallonge ILEI)[1] estas faka asocio de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj de Esperanto fondita en 1949. Ĝi estas ne-registara organizaĵo (NRO). Ĝi ligiĝas al Universala Esperanto Asocio UEA.
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj | ||
---|---|---|
![]() | ||
esperanto-organizaĵo | ||
Komenco | 1949 vd | |
Sidejo | Roterdamo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Celoj kaj taskoj
- Celoj:
- Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo.
- Progresigo de la interkompreniĝo inter la popoloj.
- Taskoj:
- enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn,
- celtrafa instruado de Esperanto en ĉiuj medioj kaj ĉiuj niveloj,
- esplorado kaj solvado de pedagogiaj problemoj en la lingvo-instruado,
- eldonado de modernaj lerniloj, fakaj revuoj, libroj kaj informfolioj,
- organizado de internaciaj aranĝoj (ILEI-konferenco, seminarioj ks),
- prizorgo de internaciajn ekzamenojn pri kapablo en apliko kaj instruado de Esperanto,
- kontaktoj kun registaraj kaj edukaj instancoj kaj kun aliaj organizaĵoj kies celoj estas konformaj al tiuj de la Ligo,
- aranĝado kaj utiligado de retpaĝoj kaj diskutlistoj.

Agadoj
Revuoj de ILEI
Projektoj
- Flugiloj de Malfacila Vento - trejnseminarioj kaj metodikaj materialoj por junaj instruistoj kaj instruemuloj de Esperanto. Kunlabore kun E@I.
- De la 13a ĝis la 16a de majo 2015 okazis en Svislando, en la Universitato de Neŭŝatelo kaj en CDELI en La Chaux-de-Fonds la tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto, organizita de ILEI.
- Ni Savu Niajn Semojn (NSNS) estas projekto de ILEI por stimuli la savadon de paperaj dokumentoj kaj konservadon de ili en diversaj bibliotekoj.
- Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano en la tuta mondo. Kompleta materialo por prezento de Esperanto fare de iu persono, ne nepre esperantisto. Vidu en la retejo de ILEI la dokumentojn en Esperanto kaj en la franca lingvo.
- Komuna Legado okaze de la Tago de la Libro 15-an de decembro. Tiu agado okazis unuan fojon en 2016.
Eldonado de pedagogiaj verkoj
Eldoni pedagogiajn verkojn apartenas ankaŭ al la celoj kaj taskoj de ILEI. En 2020 aperis la kvara eldono de la Manlibro pri Instruado de Esperanto, komplete reviziita kaj kompletigita eldono aktualigita. La grandan redaktan laboron faris d-ino Katalin Kovats, kiu gvidis teamon de aŭtoroj kaj skipon de provlegantoj.
Konferencoj → Kongresoj

ILEI konferencas ĉiujare en alia lando kun varia faka, kultura kaj turisma programo inkluzive de:
- simpozio pri la konferenca temo
- lingva festivalo.
- ILEI-konferencoj. Jen la plej freŝaj.
- 54-a Kongreso 2021: VEKI 2 anstataŭ kunveno en Kotonuo, Benino. Temo: Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj
- 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI VEKI 25-31 julio 2020, anstataŭ kunveno en Kebekurbo, Kanado. Temo: Interlingvistiko kaj Esperanto en Universitatoj
- 52-a Kongreso 2019: Ĉaĉak, Serbio. Temo: Lernado en virtualaj komunumoj
- 51-a Kongreso 2018: Madrido, Hispanio. Temo: Kultura heredaĵo de Esperanto
- 50-a Kongreso 2017: Busano, Suda Koreio. Temo: Edukado al respektoplena turismo
- 49-a Konferenco 2016: Nyiregyhaza, Hungario. Temo: Novaj vojoj de lernado
- 48-a Konferenco 2015: Oostende, Belgio. Temo: Granda paco post grandaj militoj
- 47-a Konferenco 2014: Montevideo, Urugvajo. Temo: Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj
- 46-a Konferenco 2013: Herzberg-Sieber, Germanio. Temo: Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj
Strukturo
Sekcioj
La 1-an de januaro 2019 ILEI havas 41 sekciojn, 13 reprezentantojn kaj 16 kontaktpersonojn. Laŭ tio ILEI havas piedon en 70 landoj.
Ekzemploj estas la Eduka teamo de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, la brazila sekcio BrazILEI aŭ pli rekoneble ILEI Brazilo (Seção brasileira da liga internacional dos professores esperantistas), la Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj (ELFI, Suomen opettajien esperantoyhdistys/Lärarnas esperantoförening i Finland), la Grupo de Francaj Esperanto-Instruistoj (Groupe des Enseignants Espérantophones, GEE, de Espéranto-France), la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (Verband Deutscher Esperanto-Lehrer), la Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj (Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete) kaj la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) en Usono kaj Kanado.
Partneroj
- Universala Esperanto Asocio UEA
- Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO
- edukado.net - servo por instruistoj kaj lernantoj de Esperanto
- lernu.net - plurlingva paĝaro por lerni Esperanton
- lingvo.info
- E@I
- Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF)
- Eŭropa Esperanto-Unio (EEU)
- Springboard to Languages / Lingvolanĉilo, Britio
- Universitato Adam Mickiewicz (UAM), Poznano, Pollando
- Interkultura Centro Herzberg (ICH), Germanio
- Kastelo Greziljono, Baugé, Francio
- Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS)
- Fondumo Zamenhof, Bjalistoko, Pollando
- Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE)
Estraro

La Estraro de ILEI gvidas la Ligon. Ĝi estas elektata de la supera instanco, la Komitato.
Estraro por la deĵorperiodo 2022-2025
La komitato de ILEI elektis la 10-an de aŭgusto dum VEKI 2, la virtuala kongreso, novan estraron por la 3 sekvontaj jaroj:
- Prezidanto : Ahmad Reza Mamduhi, Irano
- Sekretariino: Elena NADIKOVA, Rusio
- Kasistino : Karine ARAKELYAN, Armenio
Estraranoj
- Laura Brazzabeni, Italio
- Marija Jerković, Kroatio
- Alessandra Madella, Italio
- Radojica Petrović, Serbio
- Fernando PITA, Brazilio
Estraro por la deĵorperiodo 2018-2021
La 24-an de julio 2018 okazis elektoj por nova ILEI-estraro dum la komitatkunsido en Madrido okaze de la 51-a ILEI-Kongreso 2018.[2][3].
Elektiĝis
- Prezidanto Mireille Grosjean «Mirejo», Svisio, (reelektita)
- Sekretario Elena Nadikova, Rusio, (reelektita)
- Kasisto William Harris, Usono, (reelektita)
Plie elektiĝis en la estraro
- Karine Arakeljan, Armenio, (nova)
- Ivan Colling, Brazilo, (reelektita)
- Yuro Jung «Unika», Koreio, (nova).
- Radojica Petrović, Serbio, (reelektita)
Listo de prezidantoj
Prezidantoj de ILEI estis ekde 1972[4]:
- Helmut Sonnabend (1972-1985)
- István Szerdahelyi (1985-1987)
- Edward Symoens (1988-1991)
- Stefan MacGill (1991-1993)
- Duncan Charters (1993-1998)
- Mauro La Torre (1998-2003)
- Radojica Petrovic (2003-2009)
- Stefan MacGill (2009-2013)
- Mireille Grosjean (2013-2021)
- Ahmad Reza Mamduhi (ekde 2021)[5]
Historio
ILEI estas fondita la 12-an de aŭgusto 1949 en Bournemouth, Britio. Antaŭ la dua mondmilito ekzistis Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE), fondita en 1924.
La unua estraro en 1949 konsistis el Violet C. Nixon (Britio, prezidantino), Einar Dahl (Svedio, sekretario-kasisto), Jeanne Dedieu (Francio, konsilanto) kaj Pieter Korte (Nederlando, konsilanto)[6].
Poste ILEI havis plian prezidantinon: Jeanne Dedieu (Francio) en 1956.[7]
ILEI sepdekjara
La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis fondita en la jaro 1949. En 2019 okazas jubileo, ĉar la Ligo fariĝas 70-jara.
La unua evento en tiu jaro estos laborkunveno de la ILEI-estraro en Les Brenets, Svislando, ĉe la prezidanto Mireille Grosjean, de la 23-a ĝis la 27-a de januaro 2019. Gravas, ke tia kunveno okazas tuj post la elektiĝo de novaj estraranoj, kio okazis en Madrido en julio 2018 okaze de la 51-a ILEI-Kongreso 2018.
La enhavo de la revuo de ILEI Internacia Pedagogia Revuo IPR prezentis diversajn artikolojn pri la historio de la Ligo.
Okaze de la 52-a ILEI-Kongreso 2019 en Ĉaĉak, Serbio, okazis ludvespero kun diversaj kvizoj pri la historio de la Ligo. Tiuj kvizoj aperis poste en IPR.
Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI
Por la jaro 2020 la plano estis havi kongreson en Kebekurbo, Kanado. Tamen la kronvirusa pandemio de 2019-2020 malebligis tion. Pro tio la estraro de ILEI decidis starigi virtualan eventon. La evento havu la numeron 53 kaj la nomo estu Konferenco. La mallongigo estas VEKI laŭ la ideo de Stefan MacGill. Vidu prian artikolon: 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.