From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne konfuzi kun Eŭropa Scienca Fondumo (ESF)
Fondumo por Esperantologiaj Studoj | ||
---|---|---|
Esperanto-fondaĵo | ||
Geografia situo | 45° 30′ 18″ N, 73° 34′ 9″ U (mapo)45.505051-73.569228 | |
Lando(j) | Kanado vd | |
Sidejo | Montrealo | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | fondaĵo | |
La Fondumo por Esperantologiaj Studoj[1] (angle: Esperantic Studies Foundation, mallonge ESF) estas interlingvistika instanco kiu subtenas universitatajn studojn, instruadon kaj esploradon de ĉiuj aspektoj de planlingvoj kaj la manieroj komunikiĝi translingve[2], aŭspicias kaj apogas konferencojn kaj studojn pri lingva diverseco kaj eblaj rimedoj por pli egaleca kaj daŭrebla kunekzistado de lingvoj.
Esperantic Studies Foundation, ESF (Fondumo por Esperantologiaj Studoj) estis starigita en 1968 fare de Jonathan Pool, E. James Lieberman kaj Humphrey Tonkin.
La plimulto de la projektoj ĝis nun apogitaj rilatas tute aŭ parte al Esperanto, taksata kiel modesta, sed reala sukceso por ne-heredita, internacia kaj interkultura lingvo
Inter la projektoj subtenataj de ESF estas kelkaj esperantologiaj esploroj kaj la retejoj Edukado.net, Lernu!, Lingva Prismo kaj Tekstaro.
Ĝi ankaŭ subtenas
La plejparto de la financaj rimedoj de la organizaĵo baziĝas sur mondonacoj, iuj grandanime kiel tiu de la usona esperantistino Cathy Schulze. Ĝi provizas subtenon al universitataj esploristoj por fari esplorojn kaj publikaĵojn, kiuj kongruas kun la celoj de ESF. La subteno de ESF turnas sin precipe al personoj kiuj volas (povas) profesinivele okupiĝi pri Esperanto en esplora aŭ eduka kadroj[1] : edukaj projektoj kaj sciencaj esploroj.
ESF faciligis serion da kunvenoj kun funkciuloj de UN en la daŭro de la jaro 2023, pri lingvaj demandoj, interalie:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.