nederlanda esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Wim JANSEN (naskiĝis la 7-an de marto 1948 en Amsterdamo kaj mortis la 2-an de februaro 2024 en Leiderdorp) estis nederlanda inĝeniero pri kosmotekniko, lingvisto,interlingvisto kaj esperantologo en la Universitato de Amsterdamo.
Wim Jansen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de marto 1948 en Amsterdamo |
Morto | 2-an de februaro 2024 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • eŭska • nederlanda • itala • germana |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto universitata instruisto tradukisto docento inĝeniero lingvisto aerokosma inĝeniero |
Jansen diplomiĝis en Delft en 1970 kiel aerspaca inĝeniero, poste li eklaboris ĉe la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), kie li okupiĝis interalie pri organizado de esplorado en sen-gravita medio. En sia libertempo li studis lingvojn, inkluzive de Esperanto. En 1989 li finis duan akademian kurson, pri kompara lingvistiko kaj eŭska lingvo ĉe la Universitato de Leiden.
Jansen publikigis la unuan eŭskan-nederlandan vortaron kaj elementan eŭskan lernolibron por la usona merkato.
Post sia kariero en eŭropa kosmovojaĝado, kiu daŭris ĝis 1998, li aktivis kiel publicisto kaj kiel lingvoinstruisto en plenkreskuledukado.
Ekde 2002, li okupis la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo kiel partatempa speciala profesoro. Li instruis la elektan kurson interlingvistiko kaj Esperanto kaj faris esploron pri la natura maniero, per kiu parolantoj de Esperanto plenigas blindpunktojn en la gramatiko de tiu ĉi lingvo.
Wim Jansen naskiĝis en esperantista medio[1]
De 1966 ĝis 1971 Wim Jansen estis prezidanto de Nederlanda Esperanto-Junularo.[2] Li kunredaktis , kun Simo Milojeviĉ kaj Ulrich Lins la revuon "Kontakto".
Li konis sian edzinon, Marisa, devenanta el Italio, pere de Esperanto.
De 2002 ĝis 2013 li estris la katedron pri interlingvistiko kaj esperantologio ĉe la universitato de Amsterdamo.
En 2008 dum la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo, Jansen estis la rektoro de la Internacia Kongresa Universitato de UEA kaj AIS.
En 2014 li estis laŭreato de la diplomo de UEA pro elstara agado.
En 2015 aperis dudirekta Eŭska-Esperanta/Esperanta-Eŭska vortaro, verkita de Aitor Arana kaj provlegita de Wim Jansen[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.