senmarborda lando en Afriko, apud Sudano, Ĉado, Respubliko Centrafiko, Demokratia Respubliko Kongo, Ugando, Kenjo, kaj Etiopio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sud-Sudano (alternative Suda Sudano) estas sendependa respubliko, pli frue aŭtonoma provinco de la afrika lando Sudano. Ĝi konsistas el 10 de la 26 federaciaj ŝtatoj de Sudano.
Sud-Sudano | |||
angle The Republic of South Sudan | |||
respubliko | |||
|
|||
Oficiala nomo: The Republic of South Sudan | |||
Parto de | Afriko | ||
---|---|---|---|
Ĉefurbo | Ĝubao | ||
- koordinatoj | 4° 51′ 00″ N 31° 36′ 00″ O (mapo) | ||
Areo | 619 745 km² (61 974 500 ha) | ||
Loĝantaro | 5 641 700 (2010) | ||
Denseco | 9,1 loĝ./km² | ||
Ĉefministro | Salva Kiir Mayardit | ||
Horzono | UTC+3 | ||
Poŝtkodo | SS | ||
Interreta domajno | .ss | ||
Telefona kodo | 211 | ||
Monunuo | pundo | ||
Lingvo | angla | ||
Religio | kristana, naturreligio | ||
Situo de Sud-Sudano
| |||
Vikimedia Komunejo: South Sudan | |||
Je la 9-a de januaro 2011 la loĝantaro de Sud-Sudano decidis per referendumo kun 98-99 procentoj pri la sendependeco de la provinco kaj tial ĝi estas unu el la plej junaj sendependaj ŝtatoj en la mondo.
Ekde la 9-a de julio 2011 Sud-Sudano estas la 54-a sendependa ŝtato de Afriko kaj la 193-a de Unuiĝintaj Nacioj. La oficiala festo estis en mateno de la 9-a de julio 2011. UN- ĝenerala sekretario Ban Ki-moon partoprenis la feston.
Ĝiaj najbaraj landoj estas:
Post longa interna milito Sud-Sudano ricevis en la jaro 2005 aŭtonomion kaj la juron por referendumo en la jaro 2011 pri sendependeco. (La nordo de Sudano havas araban islaman kulturon. Sud-Sudano havas ĉefe kristanan kaj afrikan kulturon.) En milito ĝis la jaro 2010 oni havis ĉirkaŭ 300000 mortintajn viktimojn kaj ĉirkaŭ 3 milionojn da transfuĝintoj. En jaro 2005 oni venkobatis en Darfur la insurekcion.
Decembre de 2013 eksplodis luktado inter la du rivalaj sekcioj de la iama registaro, kiu iam interkonsentis disdividi la povon.
La dominanta politika organizo estas la SPLA.
La unua prezidanto estas Salva Kiir Mayardit ekde la 9-a de julio 2011.
La Blanka Nilo fluas tra la regiono.
En la nordo de la provinco situas savanoj kaj aridaj arbaroj. En la sudo de la provinco dominas tropikaj pluvarbaroj.
La longa milito havis tre negativan efikon al la ekonomio de Sud-Sudano precipe la agrokulturo ankoraŭ suferas sub la sekvoj de la milito.
En Sud-Sudano situas 80 procentoj de la petrolo en iama Sudano.
Internaciaj observaj organizaĵoj akuzas konzernojn de Ĉinio, Usono kaj Malajzio pri ekspluatado de naturaj resursoj de la lando, kiu profitigas nur ilin mem.
Pli ol 200 naciaj grupoj loĝas en Sud-Sudano. La dominanta nacia grupo estas la dinkaoj.
En jaro 2011 nur ĉirkaŭ 50 % de knaboj havis normalan instruadon en lernejo. La knabinoj ne havis egalan instruadon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.