Flanka linio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Flanka linio

Flanka linio estas sistemo de sensaj organoj troviĝanta en akvoloĝantaj vertebruloj, uzata por detekti movon kaj vibradon en la ĉirkaŭa akvo. La sensokapablo estas atingita pere de modifitaj epiteliaj ĉeloj, konataj kiel harĉeloj, kio respondas al dismovo kaŭzita de la movo kaj transpasas tiujn signalojn al elektraj impulsoj pere de ekscitaj sinapsoj. Flankaj linioj ludas gravan rolon en fiŝara kutimaro, predado, kaj orientiĝo. Ekzemple, fiŝoj povas uzi siajn flankliniajn sistemojn por sekvi la vorticojn produktitajn de la fuĝanta predo. Flankaj linioj estas kutime videblaj kial svagaj linioj de poroj serie laŭlonge en ĉiu flanko, el proksimo de la brankaj al la bazo de la vosto. En kelkaj specioj, la ricevaj organoj de la flanka linio estis modifitaj por funkcii kiel elektroriceviloj, kiuj estas organoj uzataj por detekti elektrajn impulsojn, kaj tiele, tiuj sistemoj restas tre proksime ligitaj. Plej amfibiaj larvoj kaj kelkaj komplete akvoloĝantaj plenkreskaj amfibioj posedas mekanosensajn sistemojn kompareblaj al la flanka linio.[1]

Thumb
La flanklinia sensosistemo de ŝarko.

Referencoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.