Pigmento estas substanco, kiu donas apartan koloron en la medio en kiu ĝi estas miksita. Distingebliĝas du tipoj de pigmentoj:

Naturaj pigmentoj

Pigmento kiel organika substanco enestas sub tre fajna formo en la haŭto (aŭ histo) kaj donas al ĝi apartan koloron.

Pigmento estas la komuna nocio por la koloraĵoj, troviĝantaj en la ĉeloj de la plantaj kaj bestaj ĉeloj (en haŭto, okulo, haro, felo). La plej konataj pigmentoj en la plantaj ĉeloj estas la verdaj (klorofiloj) kaj flavaj (karotenoidoj) pigmentoj, en la bestaj ĉeloj la melaninoj.

Sintezaj pigmentoj

Sinteza pigmento[1] estas "kolora substanco, ĝenerale konsistanta el tre fajnaj grajnoj, uzata por fari farbojn, kaj ne solvebla en la liganto"; ĝi povas esti obtenebla el mineralo sub la formo de sulfido (ekz. la oranĝe flava de la arsena trisulfido nomata "orpigmento") aŭ oksido (ekz. la ruĝa de fera oksido). Ne konfuzu pigmenton kun koloraĵo (ekz. karamelo bruna per si mem), kiu estas organika substanco solvebla en la liganto.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.