Solvebleco estas la eco de solida, likva aŭ gasa kemia substanco solviĝi en iu solida, likva aŭ gasa solvanto formante solvaĵon. La solvebleco de substanco dependas de la fizikaj kaj kemiaj ecoj de la solvenda substanco kaj de la solvanto, kiel temperaturo, premo kaj pH-valoro de la solvanto.
Plej ofte, la solvanto estas likvaĵo, kiu povas esti pura substanco aŭ miksaĵo. Oni parolas ankaŭ pri solida solvaĵo, sed tre malofte pri solvaĵo en gaso.
En termodinamiko, solvebleco estas fizika grando, kiu indikas la maksimuman koncentriĝon de solvato en donita solvanto je referenca temperaturo. Kondideratas la masa solvebleco esprimata en g/L kaj la mola solvebleco esprimata en mol/L.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.