From Wikipedia, the free encyclopedia
Karamelo estas rostita, iom fandita sukero kiu ree solidiĝis kaj restis bruna. Oni uzas ĝin por kovri dolĉaĵojn, kaj kiel kolorigilon en drinkaĵoj kiel kolao.
Karamelo ankaŭ signifas dolĉaĵon faritan per kuna bolado de lakto kaj sukero, kiu ankaŭ havas la brunan koloron, ĉar la sukero varmegiĝis.
En Argentino kaj aliaj latinamerikaj landoj, oni manĝas laktokaramelon, kiu estas farita per kuna bolado de lakto, sukero kaj vanilo, kaj restas dikflua, do ne tute solidiĝas. Oni manĝas ĝin sur pano, en Churro-j kaj en Alfajor-oj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.