la kapablo konscie sencigi aferojn, apliki logikon kaj adapti aŭ pravigi praktikojn, instituciojn kaj kredojn bazitajn sur novaj aŭ ekzistantaj informoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Racio estas en la filozofio la kapablo krei nociojn kaj kunligi ilin formante juĝojn. La nunatempa uzo de la nocio racio estas grave influita de Immanuel Kant, kiu ofte diferencige kontraŭmetis racion kaj rezonon, kaj ankaŭ distingis la racion disde percepto kaj sperto (aŭ empirio).
Immanuel Kant skizas la regnon de la racio jene:
Ampleksan difinon donas Rudolf Eisler, en sia vortaro de filozofiaj nocioj Wörterbuch der philosophischen Begriffe (Dua eldono, 1904):
Arthur Schopenhauer limigas la racion je la ekkono de kaŭzo kaj efiko:
La vorto racio, devenas el la latina ratio (= racieco), siavice la hindo-eŭropa radiko re- kun la senco kalkuli, nombri, signifas la kapablon pensi kun la ordigo de la aferoj tiamaniere, ke ili iĝas pli klaraj. El la sama radiko devenas rezono. Ankaŭ racio rilatas al ordigo, sed ne tiel precize. Malsame penso rilatas ĉiujn mensajn operaciojn.
Penso kaj racio, koncepto kaj ideo, juĝo kaj rezono rilatas la menson kiel aktivecon, foje kiel precizajn specojn de operacio. Koncepti, idei, juĝi, rezoni ĉiuokaze estas la samo kiel pensi; efektive, penso estas genro rilate la menciitajn operaciojn.
En Esperanto "racia" estas adjektiva radiko.
Strikte parolante, la racio de ŝtato estas koncepto de itala deveno uzita el Nikolao Makiavelo (kiu uzis ĝin per la nomo arte dello Stato, arto de ŝtato) kaj uzita poste de Guicciardini kaj Giovanni della Casa, kvankam nur ĉe Giovanni Botero ĝi estos disvolvigita kiel doktrino (Della Ragion di Stato, 1589), por referenci al esceptaj decidoj kiujn plenumas reganto cele al konservo aŭ pliigo de la bonfarto kaj forto de ŝtato, sub la supozo ke la survivado de tiu ŝtato estas valoro supera al aliaj individuaj aŭ kolektivaj rajtoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.