Remove ads
abstrakta, universala ideo aŭ ekzistaĵo, kiu servas por nomi kategorion aŭ aron da ekzistaĵoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Koncepto estas abstrakta, universala ideo aŭ ekzistaĵo, kiu servas por nomi kategorion aŭ aron da ekzistaĵoj.
Koncepto estas ero de propozicio same kiel vorto estas ero de frazo. Koncepto estas abstrakta, ĉar ĝi maskas la diferencojn inter la objektoj en sia ekstensio, traktante ilin kvazaŭ ili estus samaj. Koncepto estas universala, ĉar ĝi same aplikeblas al ĉiuj objektoj en sia ekstensio.
Konceptoj portas signifon. Unu koncepto povas esti esprimata per diversaj vortoj. Ekzemple la esperantaj vortoj malsanulejo kaj malsanulejo esprimas la saman koncepton, kaj ankaŭ la germana Krankenhaus kaj la svahila hospitali esprimas tiun saman koncepton. La fakto, ke konceptoj ne dependas de la lingvo, ebligas tradukon. Vortoj signifas la samon se kaj nur se ili esprimas la saman koncepton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.