La 10-a de junio estas la 161-a tago de la jaro (la 162-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 204 tagoj restas.
Je la 10-a de junio okazis, interalie:
- 1128: Gotfredo la 5-a kavaliriĝis en katedralo de Rueno
- 1190: Dum la tria krucmilito dum bano en la rivero Salef dronis germana-romia imperiestro Frederiko la 1-a
- 1194: Francio: Katedralo de Chartres forbrulis
- 1294: Pola princo de Łęczyca Kazimiro la 2-a pereis apud Bzura en batalo kontraŭ litovaj rabistoj, gvidataj de Vytėnis
- 1348: Angulŝtono de la kastelo Karlštejn estis metita - grandega fortikaĵo de Karolo la 4-a estis konstruita sur roko super la rivero Berounka en Ĉeĥio
- 1376: Filo de Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio), Venceslao la 1-a iĝis romia reĝo
- 1523: Kopenhago estas sieĝita de la armeo de Frederiko la 1-a el Danio, kaj la urbo agnoskas lin kiel sukcedanto de Kristiano la 2-a el Danio
- 1539: Koncilio de Trento: Papo Paŭlo la 3-a sendas leterojn al siaj episkopoj, malfruigante la Koncilion pro la milito kaj la malfacileco, kiujn la episkopoj alfrontis por vojaĝi al Venecio.
- 1540: Thomas Cromwell estis arestita kaj malliberigita en la Turo de Londono
- 1596: Barenca Maro: malkovro de la Urso-insulo far Vilhelmo Barenco kaj Jacob van Heemskerk
- 1624: Compiègne: Subskribo de la Traktato de Kompienjo inter Francio kaj Nederlando
- 1692: Masaĉuseco: en Salem oni pendigis unuan el 18 sorĉistinoj
- 1790: Philadelphia Spelling Book de John Barry iĝis unua usona libro protektata de aŭtorrajto
- 1793: Parizo: Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo fondiĝis surbaze de la Ĝardeno de la Plantoj
- 1794: Franca revolucio de 1789: Nacia Konvencio voĉdonis pri leĝo kiu difinis la nocion "malamiko de la popolo", de facto komencante periodon de la granda teroro
- Napoleonaj Militoj
- 1817: Traktato de Parizo: laŭ 99-a artikolo de la Viena kongreso estis restarigita Duklando de Parmo
- 1829: La boata kurumo komencita - unua boat-rivaleco inter sportaj teamoj de Universitato de Oksfordo kaj Universitato de Kembriĝo sur Tamizo
- 1859: Historio de matematiko: lekcio pri sternaĵo de Bernhard Riemann konsiderata kiel komenco de diferenciala geometrio
- 1865: Munkeno: premiero de la opero Tristano kaj Izoldo de Richard Wagner
- 1886: Bavario: konsilio de kuracistoj agnoskis reĝon Ludoviko la 2-a freneza
- 1898: En la kroata insulo Krk mortis lasta persono parolanta dalmatan lingvon
- 1902: Pollando: post januara ribelo Sosnowiec kiel la unua akiris urborajton
- 1909: Unua utiligo de alarmsignalo SOS de brita pasaĝera ŝipo RMS-Slavonia, kiu akcidentis sur Acoroj - enkondukitan kiel internacie alarma signalo, aldone al la brita CQD
- Unua mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Milito: polaj taĉmentoj retiriĝis de Kievo - ĉefa evakua itinero iris nordokcidenten (laŭ fervojlinio al Korosteń), samtempe per fervoja transporto evakuiĝis parto de pola loĝantaro kaj ukraina administracio
- 1921: Muzeo-grandbieno de Leo Tolstoj Jasnaja Poljana estis fondita
- 1924: Romo: itala socialisto Giacomo Matteotti estis murdita de faŝistoj
- 1934: Ukraina filio de Gulago establiĝis en Sovetunio
- 1935: Simbola komenco de la memhelpa organizo Alkoholuloj Anonimaj en Akron - prilaborita en Nov-Jorko
- 1935: Ĉaka milito inter Bolivio kaj Paragvajo finiĝis
- 1938: 28 indiĝenaj aŭstralianoj estis murditaj
- 1943: Argentino: hungaro László Bíró patentigis globkrajonon
- Dua mondmilito
- Postmilito
- 1952: Stalinismo: rezulte de aviadila akcidento de bombaviadilo en centro de Poznań 9 personoj pereis kaj ne malpli ol dekkelkaj estis vunditaj — dum 55 jaroj la katastrofo estis sekretigita
- 1955: Angulŝtono por Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro CERN apud Ĝenevo metita
- 1957: Progresema Konservativa Partio de Kanado de John Diefenbaker venkis en federaciaj balotoj finante 22-jaran regoperiodon de Liberala Partio
- 1962: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kondamnis apartismon de Sud-Afriko
- 1967: Testoflugo de la sovetia ĉasaviadilo MiG-23
- 1967: Novzelanda dolaro ekvalidis
- 1967: Sestaga milito finiĝis (venko de israela armeo kontraŭ jordania, egipta kaj siria) - sub la okupadon transiris Sinajo, Golana Altaĵo, Judeo kun Jerusalemo kaj Samario
- 1970: Pola Popola Respubliko: pro perfido de unu membro estis dekonspirita sekreta kontraŭkomunista organizaĵo „Ruch” (Movado), fondita en 1965 — la 20-an de junio okazis unuaj arestoj
- 1971: Prezidento de Usono Richard Nixon anoncis nuligon de ekonomia sankcio kontraŭ Ĉinio
- 1979: Unua apostola vojaĝo de la papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando finiĝis
- 1985: Israelo retirigis sian armeon de suda Libano
- 1986: Francio atribuis al Władysława Kostak Honoran legion pro agado dum la dua mondmilito
- 1988: De la 10-a de junio dum 3 tagoj en sep lokoj de Sanktakruca Provinco okazis solenaĵoj de reentombigo de mutobskurulo Jan Piwnik
- 1988: La 8-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Germanio
- 1990: Aleksio la 2-a iĝis la 15-a patriarko de Moskvo kaj de la tuta Rusio, estro de la Rusa Ortodoksa Eklezio
- 1991: Usono: Kidnapo de Jaycee Lee Dugard - ĝis 2009
- 1992: La 9-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Svedio
- 1998: La 16-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Francio
- 2000: Londono: malfermo de la Miljaro-ponto
- 2000: La 11-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Nederlando kaj Belgio
- 2002: Ringa suna eklipso videbla en Azio, Aŭstralio kaj Nordameriko
- 2003: NASA lanĉis kosmosondilon Spirito direkte al Marso
- 2004: Franca aktorino Brigitte Bardot estis kondamnita pro "incito al rasa malamo"
- 2008: Eritreo por kelkaj tagoj invadis Ĝibution
- 2008: Milito en Afganio (2001-2021): usona aeratako mortigis 11 paramilitajn membrojn de Pakistana Fronta Korpuso kaj 8 talibanojn sur Federacie Administrataj Tribareoj
- 2009: Japana lunesplora sondilo Kaguja falis surfacon de la Luno
- 2009: En brazila urbo San-Paŭlo okazis rekorda trafikŝtopiĝo (293 km)
- 2010: Kirgizio: Interetna insurekcio kontraŭ uzbekoj komenciĝis
- 2014: Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio: nokte de la 9-a/10-a de junio ribelantoj konkeris Mosulon - masakro en malliberejo Baduŝ
- 2016: Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Francio
- 2022: Ĉefministro Mateusz Morawiecki inaŭguris en la Reĝa Kastelo de Varsovio la 12-an kongreson Pollando. Granda Projekto, titolitan Nova Eŭropo — la unuan tagon per medalo "Kuraĝo kaj Kredindeco" estis distingita ukraina bardo-soldato Taras Kompaniĉenko kaj la trian pola filozofo Ryszard Legutko per honora premio nome de Lech Kaczyński
- 2023: Pola tenisistino Iga Świątek la trian fojon laŭvice gajnis French Open en Parizo
- 1625: János Apáczai Csere, hungara pedagogo kaj filozofo (m. 1659)
- 1632: Esprit Fléchier, franca episkopo kaj retorikisto (m. 1710)
- 1673: René Duguay-Trouin, franca maristo kaj pirato (m. 1736)
- 1688: James Francis Edward Stuart, angla nobelo edziĝinta al pola princino Maria Klementina Sobieska (m. 1766)
- 1762: Georg Friedrich Benecke, germana germanisto pri malnovaltgermana lingvo (m. 1844)
- 1793: Ludwig von Schorn, germana arthistoriisto, edzo de Henriette von Schorn (m. 1842)
- 1799: Fedele Bruni, rusia pentristo, reprezentanto de akademismo (m. 1875)
- 1804: Hermann Schlegel, germana ornitologo kaj herpetologo (m. 1884)
- 1805: Victor Baltard, franca arkitekto el la Dua Franca Imperio (m. 1874)
- 1819: Gustave Courbet, franca pentristo, reprezentanto de realismo (m. 1877)
- 1832: Nikolaus Otto, germana aŭtodidakta inventisto de benzinmotoro, honora doktoro (m. 1891)
- 1842: Jean-Jules-Antoine Lecomte du Nouy, franca orientisma pentristo kaj skulptisto (m. 1923)
- 1857: Edward Henry Potthast, usona impresionisma pentristo (m. 1927)
- 1860: Johannes Biereye, germana pedagogo kaj historiisto (m. 1949)
- 1861: Pierre Duhem, franca fizikisto, matematikisto kaj filozofo pri scienco (m. 1916)
- 1863: Louis Couperus, nederlanda prozisto kaj novelisto (m. 1923)
- 1869: Paul Schultze-Naumburg, germana arkitekto, pentristo, politikisto, artteoriisto (m. 1949)
- 1872: Endre Kőrös, hungara verkisto, instruisto, tradukisto (m. 1944)
- 1876: Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana grandduko (m. 1923)
- 1879: Dezső Szabó, hungara verkisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1945)
- 1880: Margit Kaffka, hungara poetino kaj verkistino, enestanta en Hungara Antologio (m. 1918)
- 1880: André Derain, franca artisto, kundondinto de faŭvismo (m. 1954)
- 1882: Nils Økland, norvega poeto, instruisto kaj norvega esperantisto, kiu instruis esperanton en Stavanger kaj Haugesund, aktivulo de Norvega Esperantista Ligo, populariganto de la konstruita lingvo en artikoloj (m. 1969)
- 1894: Oskar Karlweis, aŭstra aktoro kaj kantisto (m. 1956)
- 1906: János Viski, hungara komponisto, disĉiplo de Zoltán Kodály (m. 1961)
- 1910: Howlin' Wolf, Afrik-usona kantisto, harmonikisto kaj gitaristo de Ĉikaga bluso (m. 1976)
- 1911: Béla Egyed, hungara kuracisto kaj kirurgo, kies libroj aperis en la angla, franca, kaj germana lingvoj (m. 1990)
- 1911: Ilse-Sibylle Stapff, germana historiistino kaj muzeologino (m. 2007)
- 1915: Saul Bellow, kanada Nobelpremiita verkisto (m. 2005)
- 1922: Judy Garland, usona kantistino, aktorino (m. 1969)
- 1924: Mihály Galbács, rumania hungara literaturhistoriisto
- 1928: Antal Czier, rumania hungara agronomo
- 1928: Maurice Sendak, usona verkisto kaj ilustristo (m. 2012)
- 1929: Harald Juhnke, germana aktoro kaj kantisto (m. 2006)
- 1929: Edward Osborne Wilson, usona biologo (m. 2021)
- 1930: András Kristó, hungara geologo kaj pedagogo (m. 1994)
- 1930: Jacek Trznadel, pola verkisto, poeto, literatura kritikisto kaj publicisto, aŭtoro de libro pri verkistoj kreantaj dum stalinismo, tradukisto kaj socia aganto okupiĝanta pri la krimo de Katin kaj la Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010, kunfondinto de la Pola Fondaĵo de Katin
- 1931: João Gilberto, brazila muzikisto, kunkreinto de bosanovo
- 1934: Alois Mock, aŭstra politikisto kaj kanceliero
- 1938: Violetta Villas, pola artistino, kantistino (koloratursoprano), filma kaj teatra aktorino, komponistino, kantaŭtorino kaj poliglotino (m. 2011)
- 1941: István Bágyoni Szabó, hungara poeto, tradukisto
- 1941: Jürgen Prochnow, germana aktoro, rolinta en La Da Vinĉi-a Kodo
- 1944: Károly Dénes, rumania hungara instruisto, grafikisto (m. 1986)
- 1953: John Edwards, usona senatano el Norda Karolino
- 1954: Margit Gaál, rumania hungara industriartistrino (feltofaristino)
- 1956: Annamária Kinde, rumania hungara ĵurnalistino, poetino, tradukistino (m. 2014)
- 1956: Rolandas Paksas, prezidento de Litovio, fondinto de la politika partio Ordo kaj Justeco
- 1959: Eliot Spitzer, usona politikisto
- 1965: Veronica Ferres, germana aktoro, laŭreatino de la Premio Bambi
- 1968: Sándor Zoltán Németh, rumania hungara esploristo pri matematiko
- 1965: Elizabeth Hurley, brita aktorino, produktorino kaj modelulino
- 1971: Katalin Lajos, rumania hungara lingvistino, etnografino
- 1982: Boróka Piros, hungara pentristino
- 1983: Leelee Sobieski, usona aktorino
- 1988: Melanie Müller, germana kantistino kaj aktorino
- 1992: Kate Upton, usona modelo kaj aktorino
- -323: Aleksandro la Granda, reĝo de Antikva Makedonio
- 754: As-Saffah, unua kalifo de Abasida Kaliflando (n. 721/722)
- 1190: Frederiko la 1-a, duko de Ŝvabio, germana-romia imperiestro (n. ĉirkaŭ 1125)
- 1424: Ernesto, duko de Stirio kaj Karintio (n. 1377)
- 1556: Martin Agricola, germana muzikteoriisto kaj komponisto priskribinta polan violonon (n. 1486)
- 1580: Luís Vaz de Camões, portugala renesanca poeto imitanta Horacion kaj Francesco Petrarca, aŭtoro de la nacia epopeo La Luzidoj (n. ĉirkaŭ 1524)
- 1588: Valentin Weigel, germana teologo, teozofo kaj filozofo, populariganta mistikon de Paracelsus kaj Johano Taŭlero (n. 1533)
- 1712: Christian Franz Paullini, germana kuracisto kaj teologo (n. 1643)
- 1830: Johann Gottfried Keßler, germana mineralogo, arkitekto kaj ĉefministro (n. 1754)
- 1831: Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski, rusia generalo (n. 1785)
- 1836: André Marie Ampère, franca matematikisto kaj fizikisto, konata de ampero (n. 1775)
- 1849: Friedrich Kalkbrenner, germana pianisto, komponisto kaj pedagogo (n. 1785)
- 1858: Robert Brown, skota botanikisto malkovrinta ĉelkernon (n. 1773)
- 1902: Jacint Verdaguer, kataluna poeto, enestanta en El Parnaso de Popoloj (n. 1845)
- 1902: Auguste Schmidt, germana pedagogino kaj feminisma pionirino (n. 1833)
- 1912: Penĉo Slavejkov, bulgara poeto, reprezentanto de modernismo (n. 1866)
- 1918: Arrigo Boito, itala verkisto kaj komponisto (n. 1842)
- 1923: Pierre Loti, franca verkisto, maroficiro (n. 1850)
- 1924: Giacomo Matteotti, itala socialista politikisto (n. 1885)
- 1926: Antoni Gaudí, kataluna arkitekto, sekulara franciskana ordenano, konstruisto de Domo Vicens, Casa Milà aŭ la Templo Sankta Familio (n. 1852)
- 1929: Hélène Smith, franca psikistino, popularigantino de aŭtomata skribado (n. 1861)
- 1934: Frederick Delius, angla komponisto (n. 1862)
- 1936: Dániel Tóthpál, hungara ĵurnalisto (n. 1907)
- 1944: Oleh Olĵiĉ, ukraina poeto kaj arkeologo (n. 1907)
- 1946: Jack Johnson, usona boksisto (n. 1878)
- 1949: Sigrid Undset, norvega Nobelpremiita katolika verkistino (n. 1882)
- 1949: Carl Vaugoin, aŭstra politikisto, kanceliero (n. 1873)
- 1957: Ŝalom Aŝ, pola-usona prozisto, dramisto kaj eseisto verkanta en la jida lingvo (n. 1880)
- 1966: Erazmus Gyula Nyárády, rumania hungara botanikisto (n. 1881)
- 1967: Spencer Tracy, usona aktoro teatra kaj filma (n. 1900)
- 1969: György Dadányi, rumania hungara ĵurnalisto, hungara verkisto (n. 1893)
- 1973: William Motter Inge, usona verkisto, Oskarpremiita (n. 1913)
- 1976: Adolph Zukor, usona produktoro, fondinto de Paramount Pictures (n. 1873)
- 1976: Howlin' Wolf, Afrik-usona kantisto, harmonikisto kaj gitaristo de Ĉikaga bluso (n. 1910)
- 1982: Rainer Werner Fassbinder, germana reĝisoro, aktoro kaj scenaristo (n. 1945)
- 1987: Miklós Ajtay, hungara ĵurnalisto, estetikisto (n. 1899)
- 1990: Tamás Bródy, hungara dirigento, komponisto (n. 1913)
- 1991: Vercors, franca verkisto kaj desegnisto (n. 1902)
- 1994: Hans Lechner, aŭstra agronomo kaj politikisto (n. 1913)
- 2001: Leila Pahlavi, princino de Irano, filino de Mohamed Reza Pahlavi (n. 1970)
- 2003: Fay F. Koppel, aŭstralia esperantistino el Melbourne, aŭtorino de libro pri Esperanta literaturo De Z al A, dumviva membro de UEA, honorigita de Aŭstralia Esperanto-Asocio (n. 1912)
- 2004: Ray Charles, usona ritmenblusa muzikisto (n. 1930)
- 2011: György Szabados, hungara komponisto, pianisto (n. 1939)
- 2011: Jurij Budanov, rusia oficiro, militkrimulo, murdita (n. 1963)
- 2014: Marcello Alencar, brazila politikisto kaj juristo (n. 1925)
- 2014: Sándor Csíki, rumania hungara instruisto, publicisto, publikaktivulo (n. 1958)
- 2016: Christina Grimmie, usona kantistino kaj lirikistino, murdita (n. 1994)
- 2023: Giuseppe Grattapaglia, itala esperantisto (n. 1931)
- 2023: Theodore Kaczynski, usona matematikisto, teroristo (n. 1942)
La 10-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):