Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Louis Marie Anne COUPERUS (naskiĝis la 10-an de junio 1863 en Hago, mortis la 16-an de julio 1923 en De Steeg) estas unu el la plej famaj Nederlandaj aŭtoroj, senkonteste konsiderata kiel "de eŭropa nivelo".
Louis Couperus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1863 en Mauritskade 43 |
Morto | 16-an de julio 1923 (60-jaraĝa) en Rheden |
Mortokialo | Sepso |
Tombo | Oud Eik en Duinen (en) |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | John Ricus Couperus (en) |
Patrino | Jkvr. Catharina Geertruida Reynst (en) |
Edz(in)o | Elisabeth Couperus-Baud (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto |
Verkoj | Imperia |
TTT | |
Retejo | http://www.louiscouperus.nl/ |
Louis Couperus estis naskita en Hago (Den Haag) kiel plej juna el dek unu infanoj. Liaj gepatroj apartenis al la pli alta socia tavolo. La patro estis pensiita juĝisto, fakte membro de l' kortumo, el la tiama Nederlanda Hindio (nuna Indonezio). La patrino estis nobelino. En 1872 kun la gepatroj li foriris al Batavia (nun Ĝakarto) en Nederlanda Hindio, kaj en 1878 li revenis al Nederlando. Li studis la Nederlandan lingvon, sed je sia bedaŭro ne je universitata nivelo.
En 1888 aperis lia unua romano, Eline Vere felietone; du poemarojn ne tro sukcesajn li antaŭe publikigis. Eline Vere fariĝis grandega sukceso kaj tuj naciskale famigis lin.
Post restado en Parizo, en 1891 li edziĝis je sia kuzino Elisabeth Baud. Ŝia avino kaj la patro de Couperus estis gefratoj. Mallonge post la geedziĝo, la paro komencis fari grandajn vojaĝojn, kiuj ofte daŭris tre longe: ili vizitis - kaj plurfoje dumtempe loĝadis - en Italujo, Francujo, Germanujo, Britujo, Nederlanda Hindio, Hispanujo kaj Japanio. En Francujo sufiĉe longtempe li loĝis en Nice. La Unuan Mondmiliton devigite li pasigis en Nederlando.
En 1923 Louis Couperus ekloĝis en De Steeg, en domo kiun donace li ricevis de amikoj kaj admirantoj; en julio 1923, 60-jara, li mortis tie. Mallonge antaŭe li estis ricevinta gravan Nederlandan ordenon: Ridder in de Orde van de Nederlandse Leeuw.
Kvankam dumvive la aprezado pri lia verkaro iom malkreskis, kaj tuj postmorte povis ŝajni ke li estos forgesita - lia stilo estas sufiĉe komplika -, tamen precipe liaj romanoj kaj granda elekto el liaj noveloj daŭre restas eldonataj kaj legataj. Pluraj el liaj majstroverkoj estis prilaboritaj por televido.
Dum sia vivo li ĝuis jam internacian famon: plurfoje aperis tradukoj kaj represoj. Ankaŭ Oscar Wilde ekkonis lin, kaj estis tre entuziasma pri lia romano Noodlot (Fatalo), kies Angla traduko nomiĝis Footsteps of Fate.
En 2008 rondiris tra Nederlando tre sukcesa sursceneja prilaboraĵo de Van oude menschen, de dingen die voorbijgaan (De maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas). Ĝi logis plenajn salonojn. Temas pri romano koncerne lian naskiĝurbon Hago kun ties multaj loĝantoj, devenaj el la kolonio Nederland-Hindio.
En 1993 oni fondis la Louis Couperus Genootschap, fondaĵon por pristudi kaj stimuli liajn verkojn.
Fama citaĵo lia estas: *'Zoo ik iéts ben, ben ik een Hagenaar...' - 'Se io mi estas, mi estas Hagano...'
Aperis pluraj el liaj noveloj en traduko de Gerrit Berveling en Fonto.
Libroforme aperis la romano Fatalo ĉe VoKo: VoKo-serio nr 24, 2008.
Ĉe UEA aperis elekto el liaj rakontoj kaj noveloj sub la titolo Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj en 2008, 180 p.[1][2]
Okaze de la 150-a datreveno de lia naskiĝo aperis en la Serio Oriento-Okcidento, ĉe la eldonejo Mondial Arkivigite je 2014-08-19 per la retarkivo Wayback Machine, traduko de Van oude menschen, de dingen, die voorbij gaan... el 1906 (Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas...)[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.