La 3-a de junio estas la 154-a tago de la jaro (la 155-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 211 tagoj restas.
Je la 3-a de junio okazis, interalie:
- 1098: Krucistoj konkeris Antioĥion (Turkio)
- 1145: Papo Eŭgeno la 3-a anoncis interdikton kontraŭ la ribelemaj moraviaj princoj
- 1326: Landlima interkonsento inter Novgoroda Respubliko kaj Norvegio
- 1458: Papo Kaliksto la 3-a sanktigis Vincenton Ferrer
- 1460: Dum Dektrijara Milito papo Pio la 2-a ekskomunikis batalantajn kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj prusajn sejmetojn kun iliaj aliancanoj, t.e. reĝon de Pollando Kazimiro la 4-a kun ties subuloj
- 1527: Pollando: incendio de Lvovo
- 1539: Hernando de Soto anoncis alligon de Florido al Hispanio
- 1621: Fondo de Nederlanda Okcidenthinda Kompanio, kiu akiris monopolon konforme al la ĉarto donita de Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
- 1652: Komenco de dutaga masakrado de 8000 polaj militkaptitoj post la batalo de Batoh, inter la pola armeo kaj la kozaka-tatara armeoj
- 1654: Francio: Ludoviko la 14-a kroniĝis en Reims
- 1740: Reĝo de Prusio Frederiko la 2-a malpermesis torturojn escepte de ŝtatperfido kaj mortigo de gravuloj
- 1769: Pasado de Venuso surfone de la sundisko
- 1784: Usona Kongreso voĉdonis fondon de Usona Terarmeo
- 1809: Nokte de la 3-a/4-a de junio aŭstra armeo forlasis Varsovion
- 1839: En Kantono komenciĝis detruo de opio, kio kaŭzis britan-ĉinan opian militon
- 1844: Lasta konata paro de grandaj aŭkoj estis mortigita sur la insulo Eldey, ĉe la marbordo de Islando
- 1887: Konstruo de Kiela Kanalo komenciĝis - ĝi ligis Baltan Maron kun Norda Maro tra Ŝlesvig-Holstinio
- 1892: Liverpool FC, unu el la plej sukcesaj futbalkluboj de Anglio, estis fondita
- 1896: Rusia imperio kaj Ĉinio subskribis en Moskvo aliancan traktaton, interalie permesintan al Rusio konstruon kaj funkciadon de la Ĉina orienta fervojo en Manĉurio
- 1902: La plej larĝa notita en la historio tornado trapasis mezan Francion - la funelo estis 3 km larĝa kaj postlasis 7 km detruzonon, mortigante 1 personon
- Unua mondmilito
- 1925: Unuan fojon al sendependa Pollando alvenis dufoja Nobelpremiitino Maria Skłodowska-Curie donacante radiumon
- 1929: Dua Pola Respubliko: komenco de plurtaga tumulto fone de kontraŭjudismo kaj kontraŭ la registaro en Lvovo
- 1932: Ásgeir Ásgeirsson iĝis ĉefministro de Islando
- 1932: Édouard Herriot la trian fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1934: Registaro de Ĉeĥoslovakio oficiale aliĝis al la franc-sovetia projekto de Orienta Pakto por kolektiva sekureco
- 1939: Dromo de ĉevalvetkuro en Varsovia kvartalo Służewiec malfermita
- Dua mondmilito
- 1945: ordone de la Supera Komandantaro de Pola Soldataro oni fondis Ĉefan Inspektejon de Setlado kun sidejo en Poznań kaj sendis pluajn unuojn de sapeistoj por senminigi la landon
- 1947: Brita Hindio: vicreĝo de Barato Louis Mountbatten proponis planon por la dispartigo de Hindio, kun kiu Mahatma Gandhi malkonsentis
- 1948: Stalinismo: la plej bona pola flug-aso Stanisław Skalski estis arestita sub falsaj akuzoj pri spionado fare de Ministerio pri Publika Sekureco
- 1950: Himalajo: unua montogrimpo de francoj al Anapurno, 8000-metra pinto
- 1951: Regopovoj de Pola Popola Respubliko sub premo de Sovetunio redonis parton de teritorio de la urbo Bełz (nun en Lviva provinco), anstataŭe ricevante terenojn ĉirkaŭ Ustrzyki Dolne
- 1951: Papo Pio la 12-a beatigis Pion la 10-an
- 1951: Socialista Internacio fondiĝis en Frankfurto ĉe Majno
- 1953: Monreformo en Ĉeĥoslovakio: 20 000 homoj manifestaciis en Plzeň post la monreformo — unuaj amasaj manifestiĝoj de civila malobeo post la komunisma puĉo februare 1948, armeo kaj Popola Milico intervenis, centoj da arestitoj
- 1955: Konferenco de Messino, dediĉita interalie al Eŭropa Komunumo pri Atomenergio, finiĝis
- 1959: Singapuro akiris aŭtonomecon
- 1960: En Japanio fondiĝis transnacia firmao de videoludoj Sega
- 1961: En Vieno renkontiĝis John F. Kennedy kaj Nikita Ĥruŝĉov
- 1968: En Novjorko feministino Valerie Solanas pafe vundis artiston Andy Warhol
- 1969: Star Trek: en Usono oni prezentis lastan epizodon de la sciencfikcia televida serio Stela Vojaĝo: La Origina Serio
- 1975: Ĉeĥoslovakio: unua landa kongreso de la Asocio de Katolika Pastraro Pacem in terris estis malfermita en Brno
- 1977: Malaperigo: lekciisto de hinda filozofio Leon Cyboran malaperis
- 1982: Milita stato en Pollando: en neklarigitaj cirkonstancoj apud Vistulo malaperis 17-jara lernanto Emil Barchański, partoprenanta en opozicia agado en Varsovio
- 1987: Leningrado: en rok-klubo Viktor Coj ekkantis Sangogrupo
- 1988: Belorusaj arkeologoj Zianon Paźniak kaj Jauhien Szmyhaliou publikigis en la beloruslingva revuo "Literaturo kaj Arto" artikolon Kurapaty — vojo al la morto, en kiu ili unuafoje informis pri amasaj tomboj de homoj mortpafitaj de NKVD en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj
- 1988: En Vilno fondiĝis iniciata grupo de Litova Movado favore al Perestrojko Sąjūdis
- 1989: El artefarita lago en centro de Kętrzyn (Pollando) oni elprenis korpon de 25-jara Robert Możejko, aktivulo de la Federacio de Batalanta Junularo de Varmio kaj Mazurio, supozeble murdita de funkciuloj de la Sekureca Servo
- 1989: Placo Tian An Men: nokte de la 3-a kaj 4-a de junio ĉinaj regopovoj subpremas per tankoj protestojn sur placo Tian An Men en Pekino
- 1989: Ajatolo Ruhollah Ĥomejni, kiu regis en Irano ekde la Irana Revolucio de 1979, mortis en Teherano
- 1992: Brazilo: en Rio de Janeiro komenciĝis Pintkonferenco pri la Tero
- 1995: Usedom: la plej longa piero/moleo en kontinenta Eŭropo malfermiĝis en Heringsdorf
- 1997: Lionel Jospin iĝis ĉefministro de Francio
- 2001: Alejandro Toledo gajnis prezidentan balotadon en Peruo
- 2006: Post referendumo Parlamento de Montenegro proklamis sendependecon de la lando, antaŭe unuiĝinta kun Serbio
- 2008: Senatano Barack Obama estis nomumita de Demokrata Partio kandidato por prezidenta balotado
- 2011: Prezidento de Jemeno Ali Abdula Saleh estis grave vundita pro raketa atako kontraŭ prezidenta palaco en Sanao
- 2013: Komenco de la proceso kontraŭ usona soldatino Chelsea Manning pro malkaŝado pere de WikiLeaks de sekretigitaj registaraj informoj
- 2014: Oficanta prezidento de Sirio Baŝar al-Asad estis elektita por la tria oficperiodo
- 2015: Raimonds Vējonis elektiĝis en Saeima prezidento de Latvio
- 2015: Ukrainio: batalo de Marjinka (Donecka provinco) - malvenko de separistoj
- 2017: Pli ol 1,5 mil personoj vundiĝis pro paniko sur unu el placoj de Turino dum rigardado de finala matĉo inter Juventus FC kaj Real Madrid
- 2017: En Varsovio okazis la 21-a Scienca Pikniko pri la ĉeftemo Tero
- 2017: Funkciigo de interreta socia reto inter ukrainoj
- 2019: Brigitte Bierlein kiel unua virino iĝis kancelierino de Aŭstrio
- 2020: Dum Monda Ekonomia Forumo en Davos, ties iniciatinto Klaus Shwab proklamis kune kun Karlo, princo de Kimrujo tutglobigan Grandan Restarton
- 1576: Johano Diodato, svisa profesoro pri teologio en la Universitato de Ĝenevo, aŭtoro de la unua traduko de Biblio en la italan lingvon (m. 1649)
- 1674: Matthias Buchinger, germana muzikisto kaj prezentisto (m. 1740)
- 1676: Péter Apor, hungara historiisto kaj verkisto, transilvania magnato (m. 1752)
- 1723: Giovanni Antonio Scopoli, aŭstra kuracisto kaj naturesploristo (m. 1788)
- 1726: James Hutton, skota kreinto de la moderna geologio (m. 1797)
- 1770: Manuel Belgrano, argentina militisto kaj politikisto (m. 1820)
- 1773: Michael Gotthard Fischer, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1829)
- 1788: László Péterfi, hungara bibliotekisto (m. 1848)
- 1801: František Škroup, ĉeĥa komponisto, aŭtoro de la unua ĉeĥlingva opero kaj de la ĉeha nacia himno Kie mia hejm‘ (m. 1862)
- 1808: Jefferson Davis, prezidanto de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko (m. 1889)
- 1817: Klementino de Orleanio, franca princino
- 1839: Paul Lindau, germana verkisto, ĵurnalisto kaj teatrestro (m. 1919)
- 1843: Frederiko la 8-a, reĝo de Danio (m. 1912)
- 1844: Detlev von Liliencron, germana verkisto, esperantigata de Guido Holz (m. 1909)
- 1848: John Pollen, irlanda juĝisto kaj esperantisto aganta en Brita Hindio (m. 1923)
- 1852: Heinrich Georges, germana bibliotekisto kaj klasika filologo (m. 1921)
- 1854: Leoš Janáček, ĉeĥa komponisto el Brno, kies heredaĵo apartenas al la Memoro de la Mondo (m. 1928)
- 1858: Józef Waśniewski, pola esperantisto kaj ĵurnalisto, kontribuanta al "La Esperantisto", "Lingvo internacia", enestanta en Fundamenta Krestomatio (m. 1897)
- 1865: Georgo la 5-a, reĝo de Britio (m. 1936)
- 1873: Hermann Häfker, germana esperantisto, aŭtoro de prihistoria libro Jarmiloj Pasas, mortinta en la koncentrejo Mauthausen-Gusen (m. 1939)
- 1877: Raoul Dufy, franca faŭvista kaj kubista pentristo (m. 1953)
- 1885: Fortunát Domokos Boros, rumania hungara franciskano, verkisto (m. 1953)
- 1894: Herbert Boeckl, aŭstra pentristo, altlerneja profesoro (m. 1966)
- 1897: Giorgio Canuto, itala profesoro pri jurmedicino, vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio, kontribuanta al "Internacia Medicina Revuo" kaj "Scienca Revuo", prezidanto de UEA, konata de la Fondaĵo Canuto (m. 1960)
- 1906: Josephine Baker, usona aktorino, dancistino kaj kantistino (m. 1975)
- 1906: Gábor Tuzson, rumania hungara inĝeniero (m. 1996)
- 1910: Paulette Goddard, usona aktorino, rolinta en la filmo Modernaj Tempoj (m. 1990)
- 1910: Anselm Schwab, aŭstra teologo kaj filologo (m. 1983)
- 1922: Alain Resnais, franca reĝisoro, reprezentanto de la Franca Nova Ondo (m. 2014)
- 1925: Tony Curtis, usona aktoro, rolinta en la filmo Iuj ŝatas ĝin varman (m. 2010)
- 1925: Gelu Păteanu, rumana poeto, tradukisto el hungara lingvo kaj verkisto (m. 1995)
- 1926: Allen Ginsberg, usona poeto, gvidanto de Beat-generacio, samseksemulo (m. 1997)
- 1929: Werner Arber, svisa Nobelpremiita genetikisto kaj mikrobiologo, prezidanto de la Papa Akademio de la Sciencoj
- 1930: Václav Vorlíček, ĉeĥa filmreĝisoro laborinta en Barrandov studio, nomata reĝo de komedioj, konata i.a. de La fabela fianĉino revenas (m. 2019)
- 1931: Raúl Castro, prezidento de Kubo, frato de Fidel Castro
- 1932: Fred Lebow, usona maratonisto, fondinto de maratono de urbo Novjorko (m. 1994)
- 1933: Júlia Horváth, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino de "Rumania Hungara Vorto"
- 1933: Isa bin Salman Al Ĥalifa, emiro de Barejno (m. 1999)
- 1934: Lajos Sylvester, rumania hungara teatrestro, ĵurnalisto, verkisto (m. 2012)
- 1935: Enzo Jannacci, itala kantaŭtoro (m. 2013)
- 1941: Annamária Biluska, rumania hungara aktorino
- 1942: Marek Koterski, pola filmreĝisoro kaj artisto
- 1948: Éva Orendi, rumania hungara grafikistino, bestprotektantino
- 1949: Ildikó Novák, rumania hungara tekstilartistino
- 1950: Suzi Quatro, usona kantistino kaj aktorino
- 1958: Csaba Vass, rumania hungara pentristo
- 1961: Lawrence Lessig, usona juristo, fondinto de neprofitcela organizaĵo - Krea Komunaĵo
- 1961: Norbert Gstrein, aŭstra verkisto kaj matematikisto
- 1967: Anderson Cooper, usona ĵurnalisto, milita raportisto, verkisto, entreprenisto
- 1972: Julie Gayet, franca aktorino kaj produktoro
- 1980: Tamim bin Hamad Al Thani, emiro de Kataro
- 1982: Jelena Isinbajeva, rusia atletikistino, mondrekordulino pri stanga altsalto
- 1986: Rafael Nadal, hispana tenisisto
- 1986: Tomáš Verner, ĉeĥa artsketisto
- 1411: Leopoldo la 4-a, duko de Aŭstrio kaj Tirolo (n. 1371)
- 1605: Jan Zamoyski, pola magnato, filologo, humanisto, oratoro, kanceliero kaj reĝa sekretario, konsilisto de Sigismondo la 2-a kaj Stefano Báthori, fondinto de la urbo Zamość kaj de la Akademio de Zamość (n. 1542)
- 1649: Manuel de Faria e Sousa, portugala hispanlingva historiisto, poeto, filozofo, verkisto, filologo, ambasadoro kaj moralisto (n. 1590)
- 1657: William Harvey, angla anatomo kaj fiziologo kontribuinta kompreni la kardiovaskulan sistemon (n. 1578)
- 1795: József Kármán, hungara advokato kaj unua hungara beletra prozisto (n. 1769)
- 1822: René-Just Haüy, franca mineralogo, kunkreinto de geometria kristalografio (n. 1743)
- 1826: Nikolaj Karamzin, rusa historiisto, verkisto kaj publicisto (n. 1766)
- 1855: Krzysztof Celestyn Mrongovius, pola protestanta predikisto, verkisto, lingvosciencisto, filozofo, tradukisto, defendanto de la pola lingvo en Varmio (n. 1764)
- 1861: Melchor Ocampo, meksika sciencisto, ĉefministro (n. 1814)
- 1875: Georges Bizet, franca muzikisto kaj komponisto, kreinta mondfaman operon Karmeno (n. 1838)
- 1877: Ludoviko de Köchel, aŭstra muzikologo, verkisto, komponisto, botanikisto kaj eldonisto (n. 1800)
- 1884: Jan Larisch-Mönnich, ĉeĥa nobelo, karbobarono (n. 1821)
- 1887: Károly Szathmári Pap, hungara-rumana pentristo kaj grafikisto (n. 1812)
- 1890: Oskar Kolberg, pola etnografo, folkloristo kaj komponisto, aŭtoro de la plurvoluma verko La popolo (n. 1814)
- 1891: Gergely Patrubány, hungara kuracisto (n. 1830)
- 1899: Johann Strauss (filo), aŭstra komponisto, reĝo de valsoj, aŭtoro de valso Ĉe la bela blua Danubo (n. 1825)
- 1922: Hilma Hall, finna esperantistino kaj tradukistino (La Botistoj), kontribuinta al verkado de Finna-Esperanta Vortaro (n.1854)
- 1924: Franz Kafka, aŭstra germanlingva verkisto ligita kun Prago (n. 1883)
- 1931: Miklós Bodoni, rumania hungara poeto (n. 1905)
- 1932: Rudolf Kremlička, ĉeĥa pentristo kaj grafikisto (n. 1886)
- 1933: Jenő Bugél, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro de antologioj (n. 1882)
- 1937: Emilio Mola, hispana militisto, kaŭzinto de la Hispana Enlanda Milito (n. 1887)
- 1938: Bruno Mann, germana politikisto kaj juristo (n. 1874)
- 1938: Siegfried Eduard Spielmann, svisa esperantisto, doktoro pri politik-ekonomiaj sciencoj, honora prezidanto de la Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro (n. 1890)
- 1946: Miĥail Kalinin, bolŝevika revoluciulo, membro de la sovetia registaro (n. 1875)
- 1946: György Vastagh, hungara skulptisto (n. 1868)
- 1952: Lajos Czellér, rumania hungara sindikatestro, historiisto (n. 1896)
- 1963: Ede Bresztovszky, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, frato de Béla Bresztovszky (n. 1889)
- 1963: Johano la 23-a, papo, aŭtoro de la encikliko Pacem in terris, sanktulo (n. 1881)
- 1964: Frans Eemil Sillanpää, finna Nobelpremiita verkisto, reprezentanto de modernismo en literaturo, priskribanta vivon de kamparanoj (n. 1888)
- 1970: Hjalmar Schacht, germana ekonomikisto (n. 1877)
- 1977: Roberto Rossellini, itala kinreĝisoro, reprezentanto de itala novrealismo, konata de la filmo Romo, malferma urbo (n. 1906)
- 1978: Kálmán Halász, hungara redaktoro, inĝeniero (n. 1900)
- 1981: László Bányai, rumanihungara historiisto (n. 1907)
- 1982: Emil Barchański, pola lernanto kaj opoziciisto en Pola Popola Respubliko, murdita (n. 1965)
- 1987: István Molnár, hungara koreografo (n. 1908)
- 1989: Ruhollah Ĥomejni, islama ŝijaisma klerikulo, gvidanto de la Irana Revolucio kaj la plej supera gvidanto de Irano (n. 1902)
- 1990: Robert Noyce, usona komputosciencisto, kunfondinto de firmao Intel kaj kuninventinto de integra cirkvito (n. 1927)
- 2000: Sándor Károly, rumania hungara skulptisto (n. 1948)
- 2001: Honorka Éva Hégető, hungara televidredatoristino (n. 1971)
- 2001: Anthony Quinn, usona aktoro, pentristo kaj skulptisto (n. 1915)
- 2005: Leon Askin, aŭstra aktoro kaj reĝisoro (n. 1907)
- 2009: David Carradine, usona aktoro, konata de la televida serio Kung Fu (n. 1936)
- 2015: Lajos Magyari, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1942)
- 2016: Muhammad Ali, usona boksisto, plurjara mondĉampiono (n. 1942)
- 2021: Anerood Jugnauth, maŭricia politikisto (n. 1930)
- 2024: Sabine Ladstätter, aŭstra arkeologino
(en 2020 la 11-an de junio, en 2021 la 3-an de junio, en 2022 la 16-an de junio)
La 3-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):