Teherano
ĉefurbo de Irano From Wikipedia, the free encyclopedia
ĉefurbo de Irano From Wikipedia, the free encyclopedia
Teherano (perse تهران, tehrAn, aŭskulti) estas ĉefurbo kaj de Irano kaj de la Provinco Teherano. Ĝi situas je 1220 m super la marnivelo ĉe piedoj de la Elborz-Montaro, kies plej alta monto-pinto nomiĝas Damavando kaj altas 5610 metrojn.
Teherano | |||
perse تهران | |||
ĉefurbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: تهران | |||
Ŝtato | Irano | ||
---|---|---|---|
Provinco | Teherano | ||
Historiaj regionoj | Osmanida imperio, Safavidoj | ||
Montaro | Montaro Elborz | ||
Konataj lokoj | Nacia muzeo de Irano, Parko Laleh | ||
Riveroj | Ĝaĝrud, Karaĝ | ||
Situo | Teherano | ||
- alteco | 1 200 m s. m. | ||
- koordinatoj | 35° 41′ 46″ N 51° 25′ 23″ O (mapo) | ||
Areo | 730,0 km² (73 000 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 400 km² (40 000 ha) | ||
Loĝantaro | 13 413 348 (2006) | ||
- de aglomeraĵo | 8 429 807 | ||
Denseco | 18 374,45 loĝ./km² | ||
- de aglomeraĵo | 21 075 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 942 | ||
Urbestro | Alireza Zakani
(ekde 2-a de septembro 2021) | ||
Horzono | IST (UTC+3,30) | ||
- somera tempo | ISST (UTC+4,30) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | 021 | ||
Situo enkadre de Azio
| |||
Situo enkadre de Irano
| |||
Urba mapo de Teherano
| |||
Vikimedia Komunejo: Tehran | |||
Retpaĝo: www.tehran.ir | |||
Kun ĉirkaŭ 8.3 milionoj da loĝantoj kaj surpasanta 15 milionojn en la pli larĝa metropola areo, Teherano estas la plej granda urbo kaj urba areo de Irano, kaj la plej granda urbo en Okcidenta Azio. Kvankam gamo da neoficialaj lingvoj estas parolitaj, ĉirkaŭ 99% de la loĝantaro komprenas kaj parolas la persan. La plimulto de homoj en Teherano identigas sin kiel persaj.[1][2]
La majoritato de loĝantoj estas persaparolantoj, sed estas ankaŭ loĝantaroj de Luroj, Kurdoj, Azerioj, kaj Nordirananoj (Ŝomalioj).[3]
Ĝis 1796, Teherano estis negrava vilaĝo. En 1796, Agha Mohammed Ĥano elektis Teherano kiel nove ĉefurbo de Irano. Laŭlonge de la Irana historio, la ĉefurbo estis translokigita multajn fojojn, Teherano estas la 32a nacia ĉefurbo de Irano. En antaŭ-islama epoko, parto de la areo de nuntempa Teherano estis okupita de Rey (kiu ĉe Avesto vivas laŭ la formo[4] de Raga, nuna parto de la urbo Teherano, kiu graviĝis post la detruado de Rey fare de la Mongoloj komence de la 13a jarcento.
En la 20a kaj 21a jarcentoj, Teherano estis celo de amasmigrado de personoj el la tuta Irano.[5] La urbo estas hejmo de multaj historiaj moskeoj same kiel de kelkaj kristanaj preĝejoj, sinagogoj kaj zoroastraj fajrtemploj. Tamen, modernaj strukturoj, ĉefe Turo Azadi kaj Turo Milad, venis iĝi simboloj de la urbo. Teherano estas rangita la 29a en la mondo laŭ loĝantaro de sia metropola areo.[6]
Teherano havas multajn industriojn, ekzemple pri elektraj ekipaĵoj, teksaĵoj, sukero, cemento kaj aŭtomobiloj. Modernan metroon havas Teherano ekde 2001 kaj modernan flughavenon. Ĝi havas ses universitatojn kun aktiva studenta movado, akademiojn kaj muzeojn. Teherano estas grava centro de komerco pri tapiŝoj.
En la 16-a jarcento Teherano estis urbeto, sed Tahmasb-Ŝaho konstruis urbomuron en la jaro 1653 kaj fondis bazaron. Ekde 1786 Teherano estas ĉefurbo de Irano.
La Teherana Konferenco (laŭ kodonomo Eureka[7]) estis strategia kunsido de Josif Stalin, Franklin D. Roosevelt, kaj Winston Churchill el la 28a de novembro al la 1a de decembro 1943, post la Angl-soveta invado de Irano. Ĝi estis la unua el la konferencoj de la Dua Mondmilito de la "Tri Grandaj" estroj de la Aliancanoj (nome Sovetunio, Usono, kaj Unuiĝinta Reĝlando). La ĉefa rezulto de la Teherana Konferenco estas la engaĝiĝo de la Okcidentaj Aliancanoj malfermi novajn operacojn en duan fronton kontraŭ Nazia Germanio. Aparta protokolo subskribita en la konferenco engaĝis la Tri Grandulojn rekoni la Iranan sendependecon.
Teherano troviĝas ĉe la piedoj de Elborz-Montaro, kie renkontiĝas 2 aŭtovojoj kaj aliaj ĉefvojoj.
La metropolon Teheranon oni dividas en 22 municipaj distriktoj, el kiuj ĉiu kun sia propra administracia centro. El la 22 municipaj distriktoj, 20 estas en la Centra Distrikt(ar)o de la Kantono Teherano, dum la distriktoj 1a kaj 20a estas respektive en la kantonoj Ŝemiranat (norde) kaj Raj (sude). Kvankam administracie apartaj, la urboj Raj kaj Ŝemiran estas ofte konsiderataj parto de Granda Teherano. Norda Teherano estas la plej riĉa parto de la urbo,[8] konsistanta el variaj distriktoj kiel Zafaraniyeh, Jordan, Elahiyeh, Pasdaran, Kamranieh, Ajudanieh, Farmanieh, Darrous, Niavaran, Jamaran, Aghdasieh, Mahmoodieh, Velenjak, Gheytarieh, Ozgol kaj Ekhtiarieh.[9][10] Kvankam la urbocentro estas hejmo de registaraj ministerioj kaj sidejoj, komercaj centroj estas pli norde.
La provinco Teherano - perse استان تهران, ankaŭ latinliterigata Tehran - estas unu el tridek provincoj en Irano. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Teherano, respektive Tehran. La provinco kovras areon de 18 637 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2016 havis 13 267 637 loĝantojn.
Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, Teherano havas duon-sekan klimaton. La somero (kun temperaturoj 21-37 estas °C-oj) kutime varma kaj seka kun tre malgranda pluvo. La vintro estas malvarma kaj modere malsekaj, kun oftaj frostoj kaj fojaj sed jara neĝo. La plej varma monato estas julio, la plej malvarma estas januaro. Jare pluvas kaj neĝas (plejparte vintre) po 242 mm-oj.
Oni studis planon translokigi la landan ĉefurbon kelkajn fojojn en antaŭaj jaroj, ĉefe pro la mediaj problemoj de la regiono. Teherano estas unu el la plej poluataj urboj de la mondo kaj estas ankaŭ proksime al du gravaj faŭltoj.
La urbo suferas pro akra aerpoluado, 80% el kio pro aŭtoj.[11] La cetera 20% pro industria poluado. Aliaj ĉirkaŭkalkuloj sugestas, ke nur motorcikloj respondecas pro 30% de aer- kaj 50% de brupoluado en Teherano.[12] Oni konsideras Teheranon unu el la plej fortaj fontoj de elsendaĵoj de forcejgasoj en Mezoriento. Pliiĝantaj koncentroj de karbondioksido super la urbo (plej verŝajne originita el la homdevenaj urbaj tialoj en la urbo) estas facile detekteblaj el satelita observado laŭlonge de la tuta jaro.[13]
En 2010, la registaro anoncis, ke "pro sekureco kaj administraciaj tialoj, la plano translokigi la ĉefurbon el Teherano estis finigita."[14] Estas planoj reloki 163 ŝtatajn firmajn kaj kelkajn universitatojn el Teherano por eviti damaĝoj el eventuala tertremo.[14][15]
Funkciuloj estas engaĝiĝintaj en luktado por redukti aerpoluadon. Ekzemple oni kuraĝigis taksiojn kaj busojn konvertiĝi el petrolmotoroj al motoroj funkciigitaj per kunpremita tergaso. Krome, la registaro kreis "Trafikan Zonon" kiu kovras la urbocentron dum la pintotrafikaj horoj. Eniri kaj ŝofori ene de tiu zono estas rajtigita nur havante specialan permesilon.
Estis ankaŭ planoj por pliigi la popolan konscion pri la danĝero de poluado. Unu metodo uzata estas la instalado de Poluindikiloj tra la tuta urbo por kontroli la nivelon de partikloj (PM10), nome de nitrogena dioksido (NO2), ozono (O3), sulfura dioksido (SO2), kaj karbona monooksido (CO).
La urbo Teherano havis 7 711 230 loĝantojn en 2 286 787 familioj en la epoko de la Nacia Censo de 2006.[16] La sekva censo de 2011 kalkulis 8 154 051 personojn en 2 624 511 familioj.[17] La lasta censo de 2016 montris populacion de 8 693 706 personoj en 2 911 065 familioj.[18]
Kun sia kosmopoliteca etoso, Teherano estas hejmo de diversaj etnaj kaj lingvaj grupoj el la tuta lando. La nuntempa hegemonia lingvo de Teherano estas la Teherana parolvariaĵo de la Persa lingvo, kaj la majoritato de personoj en Teherano identigas sin kiel Persoj.[2][19] Tamen, antaŭe, la indiĝena lingvo de la Teheran–Raja regiono ne estis la persa, kiu estas lingve sudokcidentirana kaj originiĝis en Provinco Farso, sed nune formortinta nordokcidentirana.[20]
Iranaj Azeroj formas la duan plej grandan etnan grupon de la urbo, enhavante ĉirkaŭ 10-15% [21][22] de la totala loĝantaro, kaj etnaj Mazandarananoj estas la tria plej granda grupo, enhavanta ĉirkaŭ 5% de la totala loĝantaro.[23] Aliaj etnaj komunumoj de Tehrano estas Kurdoj, Armenoj, Kartveloj, Baĥtiaroj, Taliŝoj, Baluĉoj, Asirianoj, Araboj, Judoj, kaj Ĉerkesoj.
Laŭ censo de 2010 fare de la Sociologia Departemento de la Universitato de Teherano en multaj distriktoj de Teherano tra variaj soci-ekonomiaj klasoj en proporcio al la populacigrando de ĉiu distrikto kaj de la soci-ekonomia klaso, 63% de la homoj estis naskiĝintaj en Teherano, 98% konis la persan, 75% identigis sin kiel etnaj persoj, kaj 13% havis ioman gradon de regado en eŭropa lingvo.[19]
En Teherano okazis drasta ŝanĝo en ĝia etna-socia kompono komence de la 1980-aj jaroj. Post la politikaj, sociaj, kaj ekonomiaj sekvoj de la Revolucio de 1979 kaj de la sekvaj jaroj, nombraj irananoj, ĉefe teherananoj, lasis Iranon. La majoritato de iranaj elmigrintoj foriris al Usono, Germanio, Svedio, kaj Kanado.
Je la eksplodo de la Iran–Iraka Milito (1980–1988), dua ondo de loĝantoj foriris el la urbo, speciale dum la irakaj aeratakoj al la ĉefurbo. Kiam la ĉefaj eksterlandaj potencoj apogis Irakon tiam, ekonomia izoligo havigis ankoraŭ plian tialon al multaj loĝantoj por foriri el la urbo (kaj el la lando). Forlasinte ĉion kion ili havis kaj luktinte por adaptiĝi al nova lando kaj konstrui al si novan vivon, plej granda parto el ili neniam revenis kiam la milito finiĝis. Dum la milito, Teherano ankaŭ ricevis grandan nombron de migrantoj el la okcidentaj kaj sudokcidentaj regionoj de la lando limaj kun Irako.
La nestabila situacio kaj milito en najbaraj Afganio kaj Irako peli tajdon de rifuĝintoj en la landon, kiuj alvenis laŭ milionoj, kaj Teherano estis magneto por multaj laborserĉantoj, kiuj konsekvence helpis la urbon rekuperiĝis el la militvundoj, laborante kontraŭ multe pli malaltaj salajroj ol la lokaj konstruistoj. Multaj el tiuj rifuĝintoj estas reenlandigitaj helpe de la UNHCR, sed estas ankoraŭ grandaj grupoj de afganaj kaj irakaj rifuĝintoj en Teherano kiu malpretas foriri, estante pesimismaj pri la situacio en siaj propraj landoj. Afganaj rifuĝintoj estas ĉefe Dari-parolantaj Taĝikoj kaj Hazaroj, kiuj parolas variaĵon de persa, kaj irakaj rifuĝintoj estas ĉefe parolantoj de Mezopotamia araba kiuj estas ofte de Irana kaj Persa etna heredo.
La majoritato de Teheranoj estas oficiale ŝijaismaj islamanoj, kio estis ankaŭ la ŝtata religio ekde la Safavida konverto de Irano al Ŝijaismo en la 16-a jarcento. Aliaj religiaj komunumoj en la urbo estas tiuj de sekvantoj de la sunaismaj kaj mistikaj branĉoj de Islamo, kelkaj kristanaj eklezioj, Judismo, Zoroastrismo, kaj Bahaismo.
Estas multaj religiaj centroj dise tra la tuta urbo, el antikvaj ĝis nove konstruitaj centroj, kiel islamaj moskeoj, kristanaj preĝejoj, judaj sinagogoj, kaj zoroastrismaj fajrtemploj. La urbo havas ankaŭ tre malgrandan tria-generacian hindian sikan komunumon kun loka gurdvaro kiun vizitis la Barata Ĉefministro en 2012.[24]
Teherano estas la ekonomia centro de Irano.[25] Ĉirkaŭ 30% de la laborforto de la Irana publika sektoro kaj 45% de ties grandaj industriaj firmaoj estas en la urbo, kaj preskaŭ duono el tiuj laboristoj estas dungitaj de la registaro.[26] Plej granda parto de la ceteraj laboristoj estas fabriklaboristoj, vendistoj en vendejoj, transportlaboristoj kaj aliaj laboristoj.
Malmultaj eksterlandaj kompanioj funkcias en Teherano, pro la komplikaj internaciaj rilatoj de la registaro. Sed antaŭ la Revolucio de 1979, multaj eksterlandaj kompanioj estis aktivaj en Irano.[27] Nuntempaj modernaj industrioj de Teherano estas la fabrikado de aŭtomobiloj, elektronika kaj elektrika ekipaĵaro, armilaro, teksaĵoj, sukero, cemento, kaj kemiaj produktoj. Ĝi estas ankaŭ grava centro por vendado de tapiŝoj kaj mebloj. Naftorafinaj kompanioj Pars Oil, Sepahan Oil kaj Behran Oil havas sidejojn en Teherano.
La Nacia Irana Naftokompanio (perse شرکت ملـی نفت یران, Sherkat-e Melli-ye Naft-e Īrān; angle National Iranian Oil Company, mallongigite NIOC) estas registarposedata korporacio sub la administrado de la Ministerio de Nafto de Irano, respondeca por la produktado kaj distribuado de la nafto kaj tergaso de Irano. La ĉefsidejo de la firmao estas en Teherano. La firmao estis establita en 1948 kaj estis redifinita kiel parto de la konsorcia interkonsento de 1954. La firmao vicas kiel la dua plej granda naftokompanio en la mondo, post Aramco, kiu estas posedata fare de Saud-Arabio [28].
Teherano dependas tro forte el privataj aŭtoj, busoj, motorcikloj, kaj taksioj, kaj estas unu el la plej aŭt-dependaj urboj de la mondo. La Teherana Borso, kiu estas plenrajta membro de la Monda Federacio de Borsoj (WFE, laŭ anglalingvaj inicialoj) kaj fonda membro de la Federacio de Eŭrop-Aziaj Borsoj, estis unu el plej bone funkciantaj borsoj de la mondo en la lastaj jaroj.[29]
Teherano havas ampleksan gamon de butikcentroj, kaj estas hejmo de ĉirkaŭ 60 modernaj vendejaroj.[30] La urbo havas nombrajn komercajn distriktojn, kiel tiuj de Valiasr, Davudie, kaj Zaferanie. La plej grandaj malnovaj bazaroj de Teherano estas la Granda Bazaro kaj la Bazaro de Tajriŝ. La vendejaro Iran estas la plej granda vendejaro en la mondo laŭ areo.[31]
Plej granda parto de internaciaj vendejoj de supra klaso estas en la nordaj kaj okcidentaj partoj de la urbo. Podetalaj negocoj de Teherano estas kreskiĝantaj en tre diversaj nove konstruitaj vendejaroj kaj superbazaroj.[30]
Teherano, kiel unu el la ĉefaj turismaj destinoj en Irano, havas abundon de kulturaj altiraĵoj. Ĝi estas hejmo de la reĝaj kompleksoj Palaco Golestano, Sadabado kaj Niavarano, kiuj estis konstruitaj dum la regado de la lastaj du monarkioj de la lando.
Estas kelkaj historiaj, artaj kaj sciencaj muzeoj en Teherano, kiel la jenaj:
Menciendas ankaŭ la Teherana Muzeo de Nuntempa Arto, kiu estas hejmo de artaĵoj de famaj artistoj kiel Van Gogh, Pablo Picasso, and Andy Warhol. La Iranaj Imperiaj Kronjuveloj, unu el la plej grandaj juvelkolektoj en la mondo, estas ekspoziciataj en la Teherana Nacia Juvelmuzeo.
Nombraj kulturaj kaj komercaj ekspozicioj okazas en Teherano, kiujn funkciigas ĉefe la Irana Kompanio de Internaciaj Ekspozicioj. La ĉiujara Internacia Librofoiro estas konata en la internacia eldona etoso de la tuta mondo kiel unu el la plej gravaj eventoj pri publikigado en Azio.[32]
La Teknologia Universitato Amirkabir (perse دانشان صنعتی امیرکبیر; angle Amirkabir University of Technology, akronime AUT), ankaŭ nomita Teherana Politekniko, estas publika altlernejo en Irano, instrua kaj esplorcentro en la kampoj de inĝenieristiko kaj fizikaj sciencoj. Ĝi estas la plej malnova kaj unu el la plej prestiĝaj teknikaj edukaj institucioj en Irano [33]. AUT havas 16 fakultatojn, inkluzive de Administrado, Scienco kaj Teknologio, Elektrotekniko, Biomedicina Inĝenierado, Polimera Inĝenierado, Matematiko kaj Komputado, Kemia Inĝenierado, Industria Inĝenierado, Civila kaj Media Inĝenierado, Fiziko kaj Energio, Komputiko kaj Informa teknologio, Mekanika Inĝenierado, Minado kaj Metalurgia inĝenierado, Teksa Inĝenierado, Naftoinĝenierado, Ŝipkonstruado kaj Aerspaca Inĝenierado. AUT havas ankaŭ tri edukajn centrojn en Garmsar, Bandar Abbas kaj Mahŝahr [34].
Irana Esperantisto estas kultura sezon-revuo sendependa en Esperanto kaj la persa, kiu presiĝas en Teherano kaj aboneblas mond-skale. Eble ĝi estas la nura Esperanto-periodaĵo en la mondo, kiun oni povas aĉeti ankaŭ el gazetar-vendejoj (kioskoj) land-skale.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.