Luroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Luroj estas etno vivanta en la okcidenta parto de Irano, en la historia regno Lorestano aŭ Luristano ("lando de la Luroj") de la antikva Persa Imperio rande de la Zagros-Montaro. En la nuntempa Islama Respubliko Irano tio korespondas al la provincoj Lorestano, Ilam kaj partoj de Fars kaj Ĥuzestan). Laŭ la etnologia raporto pri Irano[1] nuntempe ekzistas proksimume 2.600.000 Luroj.
Luroj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Lori | |
Laŭ sia deveno la Luroj apartenas al la iranaj popoloj, ilia vestomaniero similas al tiu de la malnovaj persaj triboj de antaŭ jarcentoj. La lingvaĵo de la Luroj estas dialektaro el la spektro de la irana lingvaro tre simila al la persa lingvo. La lingvo dividiĝas al du ĉefaj dialektaj grupoj: Lure Bozorg („pli granda lura lingvo“) en la sudo, parolata de la baĥtiaroj, kaj Lure Kuchik („pli eta lura lingvo“) en la nordo, parolata de la Luroj mem.
Ĝis la 20-a jarcento la plejparto de la Luroj vivis kiel nomadaj paŝtistoj, kun malgranda enurba malplimulto en la provinca ĉefurbo Ĥoramabad. Dum la regado de Reza Ŝaho Pahlavi kaj ties filo Mohammad Reza Pahlavi la Luroj estis subpremataj. La nomadoj estis devigitaj setliĝi kaj multaj el la tribaj gvidantoj estis ekzekutitaj, por politike kontroli la etnan malplimulton.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.