vojo rezervita ekskluzive por altrapida veturila trafiko From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭtovojo (aŭtoŝoseo, (aŭto)strado aŭ ekspresstrato) estas larĝa asfaltita vojego por aŭtoj, kun almenaŭ du paralelaj koridoroj por aŭtoj en ĉiu direkto, kaj plej ofte po aldona vojo rande por starigo de veturilo en kazo de paneo. La malsamdirektaj koridoroj kutime estas apartigitaj per strio de kreskaĵoj aŭ per tabulo el ŝtalo aŭ betono.
Aŭtovojoj kutime ne formas samnivelajn krucojn kun aliaj vojoj aŭ fervojoj, do estas sen trafiklumoj kaj sen vojkruciĝoj, ĉe kiuj necesus foje halti, kaj por kurbiĝoj ekzistas minimuma radiuso (dependa de la lando). Tial ili permesas pli altajn rapidojn ol normalaj ŝoseoj. En lokoj kie du aŭtovojoj konektiĝas aŭ kie eblas en- aŭ elveturi aŭtovojon, tio okazas per specialaj eksternivelaj vojkruciĝoj.
Por aŭtovojoj validas specialaj trafikoreguloj. Ili parte dependas de la lando, sed ekzistas kelkaj sufiĉe ĝeneralaj reguloj:
En multaj landoj kelkaj aŭ ĉiuj aŭtovojoj estas uzeblaj nur je pago de kotizo. Por la pago ekzistas diversaj sistemoj:
Ekzistas aŭtovojoj malpermesitaj al kamionoj, ekzemple New Jersey Turnpike en Nov-Ĵerzejo.
La plejparto de la Eŭropaj Vojoj estas aŭtovojoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.