Papa Akademio de la Sciencoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Papa Akademio de la Sciencoj (latine: Pontificia Academia Scientiarum) havas sian kutiman sidejon en Vatikano, ĉe Casino Borromeo - Pio la 4-a, kaj funkcias kiel scienca sektoro kiun la Katolika Eklezio kaj papoj pridemandas antaŭ decidi aŭ esprimi opinion pri problemoj interplektantaj moralon/kredon kaj sciencojn tuŝantajn religion. Ĝia graveco evidentiĝas el ĝiaj historio, membraro kaj statuto. Tiu institucio estas unu el la ses papaj akademioj, kiuj estas:
- Papa Akademio de la Martira Kulto (Pontificia Academia Cultorum Martyrum)
- Papa Akademio de la Sciencoj (Pontificia Academia Scientiarum)
- Papa Akademio de la Sociaj Sciencoj (Pontificia Academia Scientiarum Socialium)
- Papa Teologia Akademio (Pontificia Academia Theologica)
- Papa Akademio por la Vivo (Pontificia Academia Pro Vita)
- Papa Internacia Maria Akademio (Pontificia Academia Mariana Internationalis)
- Papa Arkeologia Akademio (The Academy of Archeology)
- Papa Akademio de Sankta Tomaso de Akvino (Pontificia Academia Sancti Thomae Aquinatis)
- Papa Akademio de la Senmakula Koncipiĝo (Pontifical Academy of the Immaculate Conception)
- Pontificia Insigne Accademia di Belle Arti e Letteratura dei Virtuosi al Pantheon (Pontifical Academy of Fine Arts and Letters of the Virtuosi al Pantheon)
Remove ads

korto de la akademio
Remove ads
Historioj
La Akademio naskiĝis en Romo, en 1603, sub la papado de Klemento la 8-a iniciate de princo Federico Cesi, kiu celis favori al la kresko de la sciencoj per esplora metodo bazita sur la observo, eksperimento kaj indukta progresiĝo: metodo tia poste nomita ankaŭ galilea ĉar inter ĝia membraro eminentis ĝuste G. Galilejo. La esplorantoj devis observi kun la okuloj atentaj kaj akrevidaj kiel tiuj de linko: do Nacia Akademio de Linkoj (itale Lincei).
Tamen, ĝi dissolviĝis tuj post la morto de la fondinto; nur post du jarcentoj ĝi rekonstituiĝis intreprene de papo Pio la 9-a, en 1847, kun la nomo Nova Akademio de la Linkoj, kiu per tia tirolo aŭ similaj, post la anekso de Romo al la Itala Regno, ekfunkciis kiel organo de la nova ŝtato. Papo Pio la 11-a, 1936, ŝanĝinte ĝian originan nomon kreis novan institucion kun la titolo de Papa Akademio de la Sciencoj (Accademia scientiatum), kaj de tiam ĝia prestiĝo elstariĝos ĉiam pli.
Remove ads
Statuto
La lasta statuto de la Akademio estis promulgita en 1976. En ĝi estas indikataj la celoj, la funkcio, la regado kaj la kooptado de la membraro. Pri la celoj, elstaras la volo montri, ke la Katolika Eklezio ŝatas sciencajn esplorojn ĉar, laŭ ĝia kredkonvinko, scienco kaj kredo havas la samam Kreinton, do eblas montri eĉ teorie kaj konstatnivele ilian akordon; kaj ankaŭ celas kuraĝigi sciencajn esplorojn inter la kristanoj, kiuj jam tion faris de ĉiam. Oni membriĝas al la Papa Akademio de Sciencoj per kooptado proponita de la aktualaj membroj: sed la definitiva alelekto estas kondiĉita de la konsento de la papo. Karakterizoj por la akcepto de koptoto estas vera sciencula engaĝo en la sciencoj, kaj tensio al respekto pri la moralaj principoj; ne necesas la konfeso pri la katolika aŭ kristana religioj. Nun la membraro devenas el ses sciencaj kvadroj:
- fundamenta scienco;
- scienco kaj teknologio pri globalaj problemoj;
- sciencoj favoraj al progresigo de la tria mondo;
- etiko kaj politiko de la scienco;
- bioetiko;
- epistemologio.
Ĉiu kvadra disciplino dividiĝas en subvadroj: fizikaj kaj similaj sciencobjektoj, astronomio, kemio, sciencoj de la medio, matematiko, aplikataj sciencoj, filozofio kaj historio de la sciencoj.
La akademio estas regata de Prezidento elektita de la papo, asistata de Sciencula Konsilio kaj de Kanceliero. Dekomence ĝin konstituis 80 akademianoj, kies 70 dumvive asociitaj, sed Johano Paŭlo la 2-a altigis (1986) la nombron de la dumvivaj membroj ĝis al 80 al kiuj aldonis iujn honorajn scienculojn kooptitajn pro iliaj sciencaj meritoj kaj altaj oficoj. Statute estas akademianoj la Kanceliero, la direktoro de la Vatikana Astronomia Observejo, la prefekto de la Apostola vatikana Biblioteko kaj la prefekto de Vatikana Sekreta Arkivo.
Remove ads
Agado
Akorde kun siaj statutaj celoj, la Papa Akademio de la Sciencoj organizas ĝeneralajn seancojn de la akademianoj; organizas kunvenojn celantajn al progreso de la sciencoj kaj al la solvo pri teknikaj-sciencaj problemoj; kaj stimulas enketojn, esplorojn kaj pliprofundiĝojn pri sociaj, moralaj kaj spiritaj problemoj. Oftas la problemoj pridemanditaj de la papoj.
Membraro
Ordinaraj membroj
- Zeresenay Alemseged (2021)
- Meng Anming (2025)
- Werner Arber (1981)
- Frances H. Arnold (2019)
- Vanderlei Salvador Bagnato (2012)
- David Baltimore (1978)
- Antonio M. Battro (2002)
- David Baulcombe (2020)
- Robert Eric Betzig (2016)
- Helen Margaret Blau (2017)
- Thierry Boon (2002)
- Joachim von Braun (2012)
- Luis Caffarelli (1994)
- Emmanuelle Charpentier (2021)
- Chen Chien-jen (2021)
- Steven Chu (2018)
- Aaron Ciechanover (2007)
- Claude Cohen-Tannoudji (1999)
- Francis Collins (2009)
- Suzanne Cory (2004)
- Edward M. De Robertis (2009)
- Stanislas Dehaene (2008)
- Francis L. Delmonico (2016)
- Ewine van Dishoeck (2021)
- Jennifer A. Doudna (2021)
- Gerhard Ertl (2010)
- Elaine Fuchs (2018)
- Antonio García-Bellido (2003)
- Reinhard Genzel (2020)
- Andrea Ghez (2023)
- Fabiola Gianotti (2020)
- Takashi Gojobori (2007)
- Örjan Gustafsson (2023)
- Theodor W. Hänsch (2006)
- Mohamed Hag Ali Hassan (2018)
- Edith Heard (2021)
- Stefan Hell (2019)
- Michał Heller (1990)
- Jules Hoffmann (2022)
- Krishnaswamy Kasturirangan (2006)
- Klaus von Klitzing (2007)
- Jürgen Knoblich (2020)
- Eric Lander (2020)
- Luis Fernando Larrondo Castro (2025)
- Nicole Marthe Le Douarin (1999)
- Yuan T. Lee (2007)
- Jean-Marie Lehn (1996)
- Pierre Léna (2001)
- Jane Lubchenco (2019)
- Juan Maldacena (2013)
- Jürgen Mittelstraß (2002)
- Masashi Mizokami (2023)
- Erna Möller (2013)
- Salvador Moncada (2016)
- Rudolf Muradowitsch Muradjan (1994)
- Ryōji Noyori (2002)
- Tebello Nyokong (2022)
- José Onuchic (2020)
- William D. Phillips (2004)
- Stefano Piccolo (2020)
- John Charles Polanyi (1986)
- Olivier Pourquié (2025)
- Ingo Potrykus (2005)
- Stanley Prusiner (2021)
- Didier Queloz (2023)
- Yves Quéré (2003)
- Rafael A. Radi Isola (2023)
- Veerabhadran Ramanathan (2004)
- Chintamani Nagesa Ramachandra Rao (1990)
- Peter H. Raven (1990)
- Batmanathan Dayanand Reddy (2023)
- Martin J. Rees (1990)
- Carlo Rubbia (1985)
- Roald Sagdeev (1990)
- Hans Joachim Schellnhuber (2015)
- Wolf Singer (1992)
- Susan Solomon (2021)
- Donna Strickland (2021)
- Cecilia Tortajada (2025)
- Rafael Vicuña (2000)
- Cédric Villani (2016)
- Edward Witten (2006)
- Maryanne Wolf (2020)
- Shin'ya Yamanaka (2013)
- Chen Ning Yang (1997)
- Ada Yonath (2014)
- Antonino Zichichi (2000)
- Maria T. Zuber (2025)
Honoraj membroj en septembro 2009
- Georges M.M. Cottier
- Jean-Michel Maldamé
- Carlo Maria Martini
Dumtaskaj membroj en septembro 2009
- José G. Funes – Direktoro de la Vatikana Astronomia Observejo
- Sergio B. Pagano – Prefekto de la Vatikanaj Sekretaj Arkivoj
- Cesare Pasini – Prefekto de Vatikana Apostola Biblioteko
- Marcelo Sánchez Sorondo – Kanceliero de la Akademio
Remove ads
Nobelpremiitoj
Multaj akademiaj scienculoj eniris akademion post Nobel-premiiĝo, aliaj al tiu prestiĝo supreniris post sia aliĝo al la Papa Akademio de la Sciencoj. Jen la listo de tiaj gravuloj:
- Ernest Rutherford (fiziko)
- Guglielmo Marconi (fiziko)
- Alexis Carrel (fiziologio)
- Max von Laue (fiziko)
- Max Planck (fiziko)
- Niels Bohr (fiziko)
- Werner Karl Heisenberg (fiziko)
- Paul Dirac (fiziko)
- Erwin Schrödinger (fiziko)
- Otto Hahn (ĥemio)
- Alexander Fleming (fiziologio)
- Chen Ning Yang kaj Tsung-Dao Lee (fiziko)
- Joshua Lederberg (fiziologio)
- Rudolf Mössbauer (fiziko)
- Max Perutz (ĥemio)
- John Carew Eccles (fiziologio, 1963)
- Charles Hard Townes (fiziko 1964)
- Manfred Eigen kaj George Porter (ĥemio,1967)
- Har Gobind Khorana kaj Marshall W. Nirenberg (fiziologio, 1968)
- Christian de Duve (fiziologio, 1974)
- George Emil Palade (fiziologio, 1974)
- David Baltimore (fiziologio, 1975)
- Aage Bohr (fiziko, 1975)
- Werner Arber (fiziologio, 1978)
- Abdus Salam (fiziko, 1979)
- Paul Berg (ĥemio, 1980)
- Kai Siegbahn (fiziko, 1981)
- Sune Bergstrom (fiziologio, 1982)
- Carlo Rubbia (fiziko, 1984)
- Rita Levi-Montalcini (fiziologio, 1986)
- John C. Polanyi (ĥemio, 1986)
- Jean-Marie Lehn (ĥemio, 1987)
- Joseph E. Murray (fiziologio, 1990)
- Gary S. Becker (ekonomio, 1992)
- Paul J. Crutzen kaj Mario J. Molina (kemio, 1995)
- Klaus von Klitzing (fisica, 1995)
- Claude Cohen-Tannoudji (fiziko, 1997)
- Ahmed H. Zewail (kemio, 1999)
- Günter Blobel (fiziologio, 1999)
- Ryoji Noyori (kemio, 2001)
- Aaron Ciechanover (kemio, 2004)
Remove ads
Bibliografio
Marcelo Sánchez Sorondo. The Pontifical Academy of Sciences: a historical profile.
Eksteraj ligiloj
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads