From Wikipedia, the free encyclopedia
Béla IVÁNYI-GRÜNWALD [ivAnji-grunvald], hungare Iványi-Grünwald Béla estis eminenta hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál.
Béla Iványi-Grünwald | |
---|---|
Iványi-Grünwald Béla en 1906 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1867 en Som |
Morto | 24-an de septembro 1940 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 41/1-1-73 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1886) Académie Julian (–1890) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Li naskiĝis en Som (Hungario) en la 6-an de majo 1867, li mortis en Budapeŝto, en la 24-an de septembro 1940. Li frekventis en Budapeŝto faklernejon pri pentrado. Poste li lernis pentradon en Munkeno kaj Parizo. La unua sukcesa pentraĵo pretiĝis en 1893. Li estis unu el la fondintoj de Artkolonio de Nagybánya. Tie li pentris precipe pejzaĝojn ekde 1896. En 1904 li vivis en Romo, hejmenveninta li ekspoziciis. En 1907 li fondis pentristan grupon en Kecskemét. Post la 1-a mondmilito li pentradis ofte ĉe Balatono. Li abrupte mortis pro kormalsano. Li estis la patro de historiisto Béla Iványi-Grünwald.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.