From Wikipedia, the free encyclopedia
Albert Bertalan, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bertalan Albert estis hungara, poste franca pentristo, restaŭristo.
Albert Bertalan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bertalan Albert |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1899 en Jászberény |
Morto | 28-an de decembro 1957 (58-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Hungario Francio |
Alma mater | Académie Julian (–1924) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Albert Bertalan naskiĝis la 21-an de septembro 1899 en Jászberény, li mortis la 28-an de decembro 1957 en Parizo.
Albert Bertalan lernis pentradon de Jenő Körmendi-Frim kaj en privata lernejo de Károly Kernstok en Budapeŝto, poste en Artistkolonio (Szolnok) de Adolf Fényes, fine en Artistkolonio (Nagybánya) de Béla Iványi-Grünwald kaj István Réti. En 1924 li plulernis en akademio en Parizo, kie en la sekva jaro li ekspoziciis. Li vivis, dufoje edziĝis en Parizo ekde 1929, sed kelkfoje li ekspoziciis ankaŭ en Budapeŝto. Li pentradis plej ofte pejzaĝojn, ĝenrojn, portretojn. Pro financaj problemoj li longe faris restaŭradajn laborojn. Li ricevis hungaran premion en 1925.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.