La 3-a de septembro estas la 246-a tago de la jaro (la 247-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 119 tagoj restas.
Je la 3-a de septembro okazis, interalie:
- -401: Interna milito en Persa Imperio: Batalo de Kunaksa
- 301: Ŝtatfondo de San-Marino (laŭ legendo fondita de Sankta Marino)
- 590: Pontifiko de Gregorio la 1-a komenciĝis - konata kiel reformisto de la Eklezio kaj Gregoria ĉanto, pranepo de la papo Felikso la 3-a
- 1189: Rikardo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1260: Palestino: mamelukoj venkis mongolojn en la batalo de Ajn Ĝalut, kio haltigis ilian ekspansion en Proksima Oriento
- 1335: Pactraktato inter la ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgo kaj la hungara reĝo Karolo la 1-a en Vyšehrad, Hungario
- 1612: Pola-rusa milito 1609-1618: pola-litova armeo en batalo de Moskvo ne sukcesis provizi ĉirkaŭitajn polojn en Kremlo - taktika venko de rusoj (po ĉirkaŭ 500 mortfalintoj de ambaŭ flankoj)
- 1650: Angla enlanda milito: armeo de Parlamento sub gvido de Oliver Cromwell venkis skotajn promonarkianojn en batalo de Dunbar
- 1651: Reĝo Karlo la 2-a estis venkita de Cromwell en batalo de Worcester
- 1741: Malvenko de svedoj en batalo de Lappeenranta, kadre de sveda-rusa milito (1741-1743)
- 1758: Reĝo de Portugalio Jozefo la 1-a vundiĝis en atenco
- 1777: Flago de Usono unuafoje hisiĝis en Marilando
- 1796: Venko de aŭstra armeo super la franca en batalo de Würzburg
- Rusia Imperio
- 1843: En Grekio armea puĉo rezultigis revenon de konstitucia monarkio
- 1863: Januara ribelo: venko de 1200 poloj kontraŭ 4000 rusoj en batalo de Panasówka (proksime al Biłgoraj)
- 1866: Svislando: en Ĝenevo komenciĝis unua kongreso de la Unua Internacio
- 1901: Nacia flago de Aŭstralio kun la Suda Kruco aperis en Melburno
- 1902: Germana astronomo Max Wolf malkovris 3 asteroidojn: 490 Veritas, 491 Carina kaj 492 Gismonda
- 1914: Usonanino Mary Phelps Jacobs inventis mamzonon
- 1914: Benedikto la 15-a iĝis papo
- Unua Mondmilito
- 1922: 91,11% voĉdonis en la referendumo en Supra Silezio kontraŭ kreo de subŝtato kadre de Germanio
- 1922: Malfermo de la Autodromo Nazionale di Monza en Italio - kurejo por konkursoj de Formulo 1
- 1928: Skota bakteriologo Alexander Fleming malkovris antibiotikon penicilino
- 1932: Pavel Morozov, juna sovetia aktivulo, estis murdita de siaj parencoj
- 1935: Dua Pola Respubliko: en Varsovio aperis unua numero de scienc-teknika semajnrevuo "Młody Zawodowiec" (Juna Profesiisto)
- Dua Mondmilito
- 1939: germana-pola milito: tri bataloj malvenkaj por poloj finiĝis en la distriktoj Żywiecki, Świecki kaj Mikołowski; en Golfo de Gdansko Luftwaffe sinkigis minstarigan ŝipon kaj kontraŭtorpedan; germana armeo konkeris Częstochowa, Radomsko, Ciechanów, Nowy Tomyśl, Przasnysz kaj Katowice; Armeo "Kraków" evakuiĝis de Silezio; germanaj soldatoj murdis du pafalterigitajn pilotojn en la vilaĝo Bugaj (proksime al Radomsko; en Jaśkowice Śląskie (distrikto Pszczyna) germanoj pafmortigis kelkdekon de estintaj sileziaj ribelantoj; dum bombado de Lodzo ĉirkaŭ 300 personoj pereis; komenco de aktiviĝo de la germana Kvina kolono kunlaboranta kun paraŝutistoj por ekregi la urbon Bydgoszcz - en bataloj kaj verdikte de juĝejoj pereis 2000 germanaj flankatakistoj, la operaco nomata en nazia propagando "sanga dimanĉo"; Varsovia Defendo-Komandejo kreiĝis sub gvido de brigada generalo Walerian Czuma - dum mallonga tempo kolektiĝis ĉirkaŭ 70 mil oficiroj kaj soldatoj; prezidento Ignacy Mościcki subskribis dekreton pri kreo de Ĉeĥa-Slovaka Legio; Slovakio kune kun Tria Regno invadis Pollandon); Francio, Britio, Aŭstralio kaj Novzelando deklaris militon al Germanio (kune kun Barato kaj Kanado) - komenciĝis tiel nomata "stranga milito"; post militdeklaro flanke de Britio kaj Francio Adolf Hitler eldonis direktivon n-ro 2 pri rapida kaj venka fino de la operaco kontraŭ Pollando, kaj konforme al la direktivo n-ro 1 transigo de pli grandaj fortoj orienten; Berlino: germanaj regopovoj permesis al pola ambasadoro kun ties skipo forlasi Germanion; brita registaro anoncis maran blokadon de Germanio; germana submarŝipo U-30 sinkigis britan pasaĝeran ŝipon "Athenia" - saviĝis 1,3 mil personoj, 112 pereis; Belgio, Nederlando kaj Norvegio anoncis neŭtralecon
- 1940: Pieter Sjoerds Gerbrandy iĝis ĉefministro de Nederlando en ekzilo - iniciatinto de la Radio Nederlando Tutmonda
- 1941: Germana okupado de Pollando: en Aŭŝvico germanoj unuafoje eksperimente uzis venengason kontraŭ 600 sovetaj militkaptitoj kaj 250 nekapablaj labori poloj; de varsovia enketa malliberejo Pawiak foriris transporto de 70 personoj al koncentrejo Auŝvico; Nord-Afrika kampanjo: en Tobruk pola infanterio paŭzigis aŭstralianojn ĉe sud-okcidenta parto de la fronto; Rumanio aneksis Bukovinon
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj ekpostulis de la regopovoj de Lodza geto 20 mil infanojn kaj maljunulojn por "transloko", t.e. por deportado al ekstermejoj; taĉmentoj de germana polico en Działoszyce murdis pli ol 1500 judojn; en geto de Łachwa (nun en Bresta regiono) eksplodis verŝajne unua ribelo post germana kaj soveta invadoj en Pollandon; interkonsento pri usona financa kaj milita helpo al Libera Francio de Charles de Gaulle; dutagaj kontraŭbritaj manifestacioj en Irlando finitaj - krizostato en Belfasto
- 1943: Germana polico pafmortigis en Pikuły (proksime al Nisko) 51 personojn kaj bruligis la tutan vilaĝon; Gestapo pendumis publike en Żabnica (proksime al Żywiec) 11 personojn; pola ekzila registaro plie transdonis al juda partio Bund 150 mil zlotojn; uson-kanadaj taĉmentoj transirinte Mesinan Markolon venis al Kalabrio - 13-a Armea Korpuso de brita 8-a Armeo post malforta rezisto de italoj okupis Reggio di Calabria kaj Villa San Giovanni; en Cassibile apud Sirakuzo oni subskribis kondiĉojn de armistico; en Romo kreiĝis kontraŭfaŝisma komitato de Ivanoe Bonomi; nokte de la 3-a/4-a de septembro Bomba Korpuso de RAF atakis Berlinon
- 1944: Ribelo de Varsovio: taĉmento el Grupiĝo "Kampinos" komandata de leŭtenanto Adolf Pilch faris nokte de la 2-a/3-a de septembro atakon al rusa kunlaborista Bataliono de Sturma Brigado SS-RONA (aganta kadre de Waffen-SS), rezidanta en vilaĝo Truskaw (Distrikto Warszawski Zachodni); de la 8.00 germanoj bombis Mezurbon; germanaj fortoj post subpremo de Malnova Urbo atakis apudan kvartalon Powiśle; germana polico pafmortigis en Varsovio pli ol 110 civilulojn; al Koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto de 29 judinoj (civitaninoj de Pollando) de Częstochowa; nokte de la 2-a ĝis la 3-a taĉmento de Pola Enlanda Armeo akiris en Ĝenerala Gubernio arkivon de Katin - kun personaj dokumentoj kaj privataj aĵoj de la murditaj de sovetoj polaj oficiroj; Orienta Fronto: en Mazovio trupoj de la 1-a Belorusa Fronto ekatakis por atingi Narevon; trupoj de la 2-a kaj 3-a Ukrainaj Frontoj finis likvidon de germana 6-a Armeo sude de Kiŝinevo kaj en okcidenta bordo de Pruto; Okcidenta Fronto: Francaj Internaj Fortoj kaj unuo de usona 7-a Armeo liberigis Lionon, pola 1-a Kirasita Divizio de Stanisław Maczek transirinte riveron Somme liberigis Abbeville; Britaj trupoj liberigis Bruselon
- 1945: Arkto: sur insulo Svalbardo kapitulacis la lasta germana taĉmento, membroj de meteologia ekspedicio
- 1950: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis kontraŭ aliĝo de Ĉinio al UN
- 1950: Giuseppe Farina iĝis unua ĉampiono de Formulo 1
- 1965: En Duesseldorf oni verdiktis pri 10 estintaj funkciuloj de la germana ekstermejo Treblinka, funkcianta en okupata Pollando
- 1967: Tago H: Svedio enkondukis la dekstran trafikflankon
- 1971: Kataro sendependiĝis (de Britio)
- 1971: Kvar mondpotencoj (Sovetunio, Usono, Britio kaj Francio) subskribis traktaton pri Okcidenta Berlino
- 1980: Pollando: post aŭgustaj interkonsentoj - inter Solidareco kaj la registaro de Pola Popola Respubliko - subskribitaj en Szczecin kaj Gdańsk oni subskribis en Jastrzębie-Zdrój pluajn postulojn al la 21 postuloj sekve de kio sileziaj minejoj eklaboris
- 1982: Mafia atenco dum la itala dua mafia milito kontraŭ generalo kaj prefekto Carlo Alberto dalla Chiesa
- 1984: Pieter Willem Botha fariĝis prezidento de Sud-Afriko
- 1992: Itala transporta aviadilo kun helpo al Sarajevo estis pafalterigita okcidente de la urbo - 8 personoj pereis
- 1993: Krimeo: prezidentoj Leonid Kuĉma kaj Boris Jelcin subskribis en Masandro interkonsenton pri transdono al Rusio flanke de Ukrainio de la plimulto de la Nigramara floto kaj atombomboj kontraŭ malpliigo de ukraina ŝuldo
- 1993: Eŭroposkeptikisma Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando fondiĝis en Londono
- 1995: Interreta aŭkcia servejo eBay fondita de Pierre Omidyar, usona entreprenisto kaj filantropo
- 1999: Donecko: Ukraina Islama Universitato fondiĝis
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis siajn antaŭulojn: Pio la 9-a kaj Johano la 23-a
- 2004: Karel Hoffmann, la sola kondamnita politikisto en aŭgusto 1968, estis liberigita el malliberejo
- Terorisma atako en Beslano
- 2004: Nord-Osetio: post eksplodoj en lernejo, kie troviĝis ostaĝoj, ĝi ekbrulis kaj komenciĝis spontanea sturmo; 334 homoj pereis, inkluzive de 186 infanoj, pli ol 800 estis vunditaj, 31 teroristoj estis mortigitaj, unusola Nur-Paŝi Kulajev postvivis
- 2005: En la memoriala tombejo Urbo de anĝeloj, kie estis enterigita plejparto de la viktimoj, okazis solena malfermo de la memorialo Arbo de funebro
- 2006: Pactrupoj de la Unuiĝintaj Nacioj venis al la suda Libano post la Israela-Libana konflikto de 2006
- 2007: Oni fine estingis daŭrantajn de la 28-a de junio incendiojn de arbaroj en Grekio, rezulte de kiuj 84 personoj pereis
- 2009: Los-Anĝeleso: entombigo de la usona muzikisto Michael Jackson en Glendale
- 2010: 73 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 200 vundiĝis en sinmortiga bomba atenco kontraŭ ŝijaisma procesio en pakistana urbo Kveta
- 2014: Astronomoj de Universitato de Havajo malkovris, ke la Lakta vojo estas parto de galaksiamasego 100 oble pli granda ol oni ĝis nun opiniis - nomata Laniakea
- 2015: Pro riproĉoj pri korupto elposteniĝis prezidento de Gvatemalo Otto Pérez Molina, kaj lian lokon okupis ĝisnuna vicprezidento Alejandro Maldonado
- 2016: La 5-a Nacia Legado de la historia romano Quo vadis?, ĉefverko de Henryk Sienkiewicz - en 2200 lokoj de Pollando kaj eksterlando
- 2016: En la 18-a Eŭrovido-Konkurso por Junaj Muzikistoj de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido, okazigita antaŭ la katedralo de Kolonjo, venkis pola saksofonisto Łukasz Dyczko
- 2017: Nord-Koreio faris sian sesan kaj la plej potencan nuklean teston
- Rus-ukraina milito
- 2022: En Mielec oni malfermis kaj konsekris la plej grandan en Pollando Monumenton de Anatemitaj Soldatoj Senflekseblaj — inter 12 oficiroj estis Łukasz Ciepliński, Hieronim Dekutowski, August Emil Fieldorf, Witold Pilecki kaj la loka Wojciech Lis, batalanta kontraŭ Wehrmacht, Ruĝa Armeo kaj komunistoj
- 2022: La 11-a Nacia Legado de poemaro Baladoj kaj romancoj de Adam Mickiewicz en la Jaro de Pola Romantikismo, tradicie legata ankaŭ eksterlande
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 192-a tago de rusa agreso: Pasinttage ukraina armeo detruis 25 rusiajn tankojn kaj 37 kirasitajn veturilojn — laŭ ukraina stabo rusaj perdoj atingis 49 mil soldatojn, pli ol 2 mil tankoj estis detruitaj; ukrainaj armitaj fortoj rekonkeris du okupatajn urbetojn, ukraina aviado detruis ponton de Nova Kaĥovka, kaj 2 Bajraktaroj dum tri tagoj detruis rusian armilaron valoran 26 mln kaj uono de dolaroj; de la invadkomenco ukraina akuzistaro registris 31 738 militkrimojn kaj 14 738 krimojn kontraŭ nacia sekureco — ĝis nun 624 reprezentantojn de militista kaj politika gvidantaro estas suspektataj pri la krimoj; rusa agreso kaŭzis morton de 380 infanoj, laŭvicaj 737 estis vunditaj; Ukrainio komencis juĝi 881 kazojn pri perfido kaj kunlaborismo
- Mondreago: De la invadkomenco de Ukrainio al Pollando enveturis 6 mln da personoj, kaj de Pollando revenis pli ol 4 208 000; rusa krimulo - kondamnita al 25 jaroj da mallibero pro rabo kaj 5 murdoj, varbita de Grupo Wagner post 12 jaroj de spertita puno - estis postmorte distingita per medalo "Pro batalemo"; antaŭ funebra ceremonio de Miĥail Gorbaĉov estis haltigitaj 5 virinoj kun survestaj surskriboj "Ne al la milito" — veninta al la ceremonio Viktor Orbán ne povos renkontiĝi kun Putin; Asocio de Rusiaj Organizantoj de Turismo informis, ke dum la 3 someraj monatoj ĉ. 3,5 mln de rusoj forveturis libertempi al Turkio (2 100 000), Abĥazio (800 mil), Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (170-180 mil), Egiptio (100 mil) kaj Maldivoj (55 mil turistoj)
- 2012: La 33-a Sanmarineca Universitata Studadsesio de AIS komenciĝis en Varsovio
- 1499: Diane de Poitiers, franca dukino, amatino de reĝo Henriko la 2-a (m. 1566)
- 1564: Julius von Pflug, historiisto kaj episkopo de Naumburg (n. 1499)
- 1568: Adriano Banchieri, itala benediktana monaĥo kaj komponisto (m. 1634)
- 1695: Pietro Locatelli, itala komponisto kaj violonisto (m. 1764)
- 1728: Matthew Boulton, angla manfaristo, kunlaboranto de James Watt (m. 1809)
- 1734: Joseph Wright of Derby, angla pejzaĝisto kaj pentristo (m. 1797)
- 1746: Friedrich Wilhelm Gotter, germana verkisto, aktoro, tradukisto (m. 1797)
- 1761: Krisztina Ujfalvy, hungara poetino (m. 1818)
- 1773: István Cselkó, hungara juĝisto, gimnazia kaj akademia instruisto, redaktoro (m. 1837)
- 1780: Georg Heinrich Lünemann, germana filologo kaj pedagogo (m. 1830)
- 1789: Friedrich von Heyden, germana verkisto kaj juristo (m. 1851)
- 1792: Heinrich Langethal, germana pedagogo ligita kun Svislando (m. 1879)
- 1810: Paul Kane, irlanda-kanada pentristo de kanadaj indianoj (m. 1871)
- 1813: József Eötvös, hungara verkisto, politikisto, ministro, enestanta en Hungara Antologio (m. 1871)
- 1818: Karl von Vogelsang, aŭstra publicisto kaj socialreformanto (m. 1890)
- 1834: Ernst Rauscher, aŭstra verkisto kaj tradukisto (m. 1919)
- 1847: Michael Gitlbauer, aŭstra klasika filologo (m. 1903)
- 1858: Frank Leavenworth, usona astronomo, malkovrinto de NGC-oj (m. 1928)
- 1859: Jean Jaurès, franca politikisto, proponinta utiligi esperanton en Internacia Socialista Estraro, murdita (m. 1914)
- 1874: Kuroita Kacumi, profesoro pri japana historio, kunfondinto de Japana Esperantista Asocio kaj kunverkinto de Esperanto-japana vortaro (m. 1946)
- 1875: Ferdinand Porsche, aŭstra aŭtomobil-konstruisto, projektinto de tankoj kaj de Volkswagen Tipo 1 (m. 1951)
- 1897: Miklós Elekes, hungara kuracisto, histologo (m. 1947)
- 1899: László Füssy, hungara laboristo, librovendisto, poeto (m. 1969)
- 1899: Vilmos Stepper, rumania hungara-franca ĵurnalisto, verkisto (m. nekonata)
- 1900: Urho Kekkonen, ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (m. 1986)
- 1901: Alfred E. Johann, germana ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1996)
- 1905: Carl David Anderson, usona Nobelpremiita fizikisto, esploristo de kosma radiado kaj malkovrinto de pozitrono (m. 1991)
- 1923: Jenő Szávai, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1984)
- 1926: Irene Papas, greka aktorino kaj kantistino (m. 2022)
- 1927: Aljes Adamoviĉ, belorusa verkisto, literaturhistoriisto, socia aganto (m. 1994)
- 1928: Danuta Siedzikówna, pola sanitariistino, soldato de Pola Enlanda Armeo en la taĉmento de Zygmunt Szendzielarz, "anatemita soldatino", ekzekutita (m. 1946)
- 1928: Gaston Thorn, ĉefministro de Luksemburgio, konata de Komisiono Thorn (m. 2007)
- 1929: Gyula Lőrinczi, rumania hungara matematikisto, geodeziisto, politikisto
- 1932: Jerzy Łojek, pola historiisto, aŭtoro de furoraj samizdatoj (m. 1986)
- 1935: Jenő Sántha, rumania hungara instruisto, lernolibroverkisto
- 1936: Zine El Abidine Ben Ali, prezidento de Tunizio (m. 2019)
- 1937: Attila Márton, rumania hungara instruisto, fizikisto
- 1938: Ryoji Noyori, japana Nobelpremiita kemiisto, fakulo pri kataliziloj
- 1939: János Matekovics, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 2012)
- 1940: László Aradits, hungara ĵurnalisto kaj radia redaktoro (m. 2002)
- 1940: Eduardo Galeano, urugvaja verkisto kaj ĵurnalisto (m. 2015)
- 1941: László Babarczy, hungara reĝisoro, teatrestro, profesoro (m. 2022)
- 1942: Béla Kiss, rumania hungara pentristo kaj desegninstruisto
- 1944: Róbert Schwartz, rumania hungara esplorkemiisto (m. 2023)
- 1945: Zoltán Ambrus, rumania hungara psikologo
- 1947: Kjell Magne Bondevik, ĉefministro de Norvegio
- 1947: Mario Draghi, itala ekonomikisto, prezidanto de Eŭropa Centra Banko, ĉefministro de Italio
- 1948: Levy Mwanawasa, prezidento de Zambio
- 1948: Ljudmila Georgijevna Karaĉkina, ukraina astronomino, ligita kun Centro pri malgrandaj planedoj
- 1951: Maithripala Sirisena, prezidento de Srilanko, membro de Srilanka Libereca Partio
- 1953: Jean-Pierre Jeunet, franca filmreĝisoro
- 1958: Josip Pleadin, kroata esperantisto, laboranto de priesperanta Internacia Kultura Servo en Zagreb kiel presisto kaj tradukisto, fondinto de Esperanto-klubo en Đurđevac, kunorganizanto de UK 2001, aŭtoro de "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" kaj de biografiaro pri esperantlingvaj verkistoj Ordeno de Verda Plumo
- 1962: Carlo Sarandrea, itala esperantisto, konsiliano de Itala Esperantista Federacio, parolisto kaj redaktoro de Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana, redaktoro de "Espero Katolika", kunorganizanto de IKUE-Kongresoj, sekretario kaj retestro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
- 1965: Charlie Sheen, usona aktoro
- 1328: Castruccio Castracani, itala duko kaj kondotiero (n. 1281)
- 1402: Gian Galeazzo Visconti, reganto de Milano (n. 1351)
- 1467: Eleonora de Portugalio kaj Aragono, portugala infantino (n. 1434)
- 1546: Petru la 4-a Rareș, reganto de Princlando Moldavio (n. 1483)
- 1564: Julius von Pflug, historiisto kaj episkopo de Naumburgo (n. 1499)
- 1658: Oliver Cromwell, angla politikisto, Lordo-Protektanto kaj gvidanto de la angla enlanda milito (n. 1599)
- 1667: Alonso Cano, hispana artisto, pentristo, skulptisto kaj arkitekto (n. 1601)
- 1816: János Krizosztom Hannulik, hungara pastro, instruisto kaj poeto en la latina lingvo (n. 1745)
- 1877: Adolphe Thiers, prezidento de Francio, historiisto (n. 1797)
- 1883: Ivan Turgenev, rusia verkisto (n. 1818)
- 1889: Julius Weizsäcker, germana teologo kaj historiisto (n. 1828)
- 1918: Fanni Kaplan, ukraina judino, kiu atencis kontraŭ Lenin, ekzekutita (n. 1890)
- 1932: Pavel Morozov, juna sovetia aktivulo, murdita (n. 1918)
- 1944: Roman Rozmiłowski, pola oficiro, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, unu el pafekzekutistoj de kunlaboristoj laŭ verdikto de Pola Subtera Ŝtato (n. 1915)
- 1948: Edvard Beneš, prezidento de Ĉeĥoslovakio (n. 1884)
- 1950: Irén Ágay, hungara aktorino (n. 1912)
- 1956: Károly Bakóczi, hungara verkisto, literaturhistoriisto kaj tradukisto (n. 1883)
- 1957: Jenő Heltai, hungara poeto, verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1871)
- 1964: Joseph Marx, aŭstra komponisto, instruisto kaj kritikisto (n. 1882)
- 1966: Elisabeth Ahnert, germana pentristino (n. 1885)
- 1974: Harry Partch, usona komponisto kaj konstruisto de muzikaj instrumentoj (n. 1901)
- 1975: Ladislav Riedl, ĉeĥa kuracisto kaj verkisto, aŭtoro de esperantlingvaj poemaroj, kontribuanto al "La Progreso" (n. 1902)
- 1982: Carlo Alberto dalla Chiesa, itala generalo kaj prefekto, kontraŭbatalanta terorismajn Ruĝajn Brigadojn dum la Dua mafia milito, murdita (n. 1920)
- 1985: Jo Jones, usona ĵaz-frapinstrumentisto (n. 1911)
- 1987: Morton Feldman, usona komponisto, pioniro de grafika notacio (n. 1926)
- 1991: Frank Capra, itala-usona filmreĝisoro (n. 1897)
- 1999: Wilhelm Kaufmann, aŭstra pentristo kaj kosmopolito (n. 1901)
- 2000: Béla Szász, rumania hungara eldoneja redaktoro, tradukisto (n. 1926)
- 2004: Viktimoj de Terorisma atako en Beslano (komandestroj de la sturmogrupoj)
- 2006: Dániel Bodosi, rumania hungara pentristo (n. 1913)
- 2007: Steve Fossett, usona riĉegulo kaj vojaĝisto, malaperinto (n. 1944)
- 2010: György Bánffy, hungara aktoro (n. 1927)
- 2012: Sun Myung Moon, korea fondinto kaj gvidanto de Eklezio de la Unuiĝo (n. 1920)
- 2012: Michael Clarke Duncan, usona korpogardisto kaj aktoro (n. 1957)
- 2019: Peter Lindbergh, germana fotisto de modo (n. 1944)
La 3-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):