japana rita sinmortigo From Wikipedia, the free encyclopedia
Harakiro[1] (japane
Por la franca gazeto, vidu la artikolon Hara-Kiri (gazeto). |
La harakiro estas komplika, rita metodo de sinmortigo, farata de la harakiranto mem kun helpanto (japane
La helpanto estis ordinare amiko. Kelkfoje, se la harakiro okazis pro batala malvenko, la malamiko proponis esti helpanto. Oni ofte hezitis esti harakiran helpanton, ĉar eĉ se oni sukcesus, tio ne honorigus la helpanton, kaj se la helpanto mistranĉus, tio estus granda honto por la helpanto.
La formala procedo de harakiro estis por samurajoj, kiuj estis viroj. Tamen, la virinoj de nobelaj samurajaj familioj kelkfoje mortigis sin, ofte se la edzoj harakiris. Por tio, la sinmortigontino, sidinte, kunligas siajn genuojn, por ke la kadavro digne pozos, kaj fortranĉis siajn kolaj arterioj per tranĉilo aŭ ponardo.
La harakiro povis esti memvola aŭ deviga. La memvola harakiro montris proteston aŭ fidelecon; la deviga harakiro estis speco de honora mortpuno.
Ĉar la harakiro estis tre dolora kaj longa morto, tiel ĝi validis kiel pruvo por la kuraĝo, memkontrolo kaj samuraja decidiĝo kaj ligiteco.
La memvola harakiro disvastiĝis en la 12-a jarcento, kiam la batalantoj tiel provis eviti honton de la kaptiteco. Kelkfoje servutulo harakiris, ĉar li volis sekvi la bienulon en la morton, tiel pruvante la fidelecon.
Harakiro ankaŭ funkciis kiel forta protesto. En feŭda Japanio, oni harakiris pro protesto kontraŭ iu agado de sia senjoro, la registaro, aŭ alia superulo; tia harakiro nomiĝas kanŝi (japane
Harakiro estis ofte deviga, kaj estis formo de mortpuno. En feŭda Japanio, deviga harakiro estis la plej honora formo de mortpuno, havebla nur por samurajoj; la aliaj metodoj de mortpuno, kiel senkapigo kun elmontrado de la kapo (japane
La du japanlingvaj terminoj hara-kiri
Internacie, la formo hara-kiri estas pli bone konata. En Esperanto, en la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kaj aliaj vortaroj troviĝas la verbo harakir/i.[1]
La unua harakiro okazis en la malfrua 12-a jarcento. La unuaj harakirintoj, laŭ historiaj kronikoj, estis Minamoto no Tametomo (japane
Dum la ĥaosa epoko Sengoku (15-a kaj 16-a jarcentoj), plena je militoj kaj puĉoj, harakiro okazis multe pro milita aŭ puĉa malvenko.
La rito de harakiro plene normiĝis en la 17-a jarcento, dum la relative paca kaj prospera epoko de Edo; kelkfoje, oni harakiris antaŭ spektantoj, anstataŭ la ĥaoso de milito.
Post la Mejĝi-reformo, en 1873, harakiro kiel mortpuno iĝis kontraŭleĝa. Tamen, volonta harakiro daŭris. Post la malvenko de la Japana Imperio je la Dua Mondmilito, multaj oficiroj kaj soldatoj harakiris.
En la moderna epoko, en 1970 la ekstremdekstra verkisto Jukio Miŝima, post nesukcesa puĉo kontraŭ la nacia registaro, publike harakiris proteste kontraŭ la tiama registara politiko. Lia helpanto, dudekkvinjarulo nomita Morita Masakacu (japane
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.