lingvo parolata en Japanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La japana lingvo (japane 日本語 [Nihongo] aŭskulti) estas la nacia lingvo de Japanio, de nekonata origino. Ĝia karaktero montras simplan fonologion, tre malsimplan esprimaron pri respekto kaj mildeco, kaj vortordon SOV kun postpozicioj.
Japana lingvo | ||
日本語 [Nihongo] | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
japana lingvaro | ||
Parolata en | Japanio, Peruo, Brazilo, Usono (en Havajo), Palaŭo, Gvamo | |
Parolantoj | 127,000,000 | |
Skribo | Miksaĵo de la Ĉina skribo kun du ĉin-derivitaj silabaroj | |
Lingvistika klasifiko | ||
Japana | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Japanio, Angaur ( Palaŭo) | |
Reguligita de | Kokugo Shingikai, Konsilio pri Kulturaj Aferoj, Ministerio pri Literaturo kaj Scienco de Japanio, Buroo pri Kulturo | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | ja | |
ISO 639-2 | jpn | |
ISO 639-3 | jpn | |
SIL | JPN | |
Glottolog | nucl1643 | |
Angla nomo | Japanese | |
Franca nomo | japonais | |
Vikipedio | ||
Ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 128 milionoj de personoj, ĉefe en Japanio. La japana estas la ĉefa lingvo de la japanecaj lingvoj, kiuj ne estas rilataj genetike kun aliaj lingvoj, tio estas, temas pri senparencaj lingvoj.
Oni konas malmulte pri la deveno de la lingvo. Estas ĉinlingvaj tekstoj de la 3-a jarcento kiuj dokumentas kelkajn japanajn vortojn, sed la unuaj etendaj tekstoj ne aperis ĝis la 8-a jarcento. Dum la Epoko Heian (794-1185), la ĉina lingvo faris fortan influon en la vortotrezoro kaj fonologio de la malnova japana kaj de la frua meza japana. La malfrua meza japana (1185-1600) esence alproksimiĝis al la nuntempa japana. En tiu periodo eniras ankaŭ la unuaj eŭropdevenaj pruntoj. Post la fino de la izola epoko en 1853, la kvanto de pruntoj el aŭropaj lingvoj pliiĝis konsiderinde, speciale de la angla.[1]
Kvankam la lingvo mem ne havas genetikan rilaton kun la ĉina lingvo, la japana skribsistemo uzas ĉinajn karaktrojn nomitajn kanji (漢字) kaj granda parto de la vortotrezoro devenas de la ĉina lingvo. Kun kanji, la japana uzas du silabarojn: nome la hiragano (ひらがな) kaj la katakano (カタカナ). La latina alfabeto (en japana romaji) estas uzata por skribi akronimojn kaj la lingvo uzas kaj arabajn ciferojn kaj ĉinajn ciferojn.
La solaj konataj parencoj de la japana estas la Rjukjua lingvaro, parolata en la Rjukjua Insularo sudokcidente de la ĉefaj insuloj de Japanio kaj ofte rigardataj kiel dialektoj de la japana. La rjukjuaj lingvoj estas nur iomete interkompreneblaj inter si, sed kune ekdisiĝis el la prajapana antaŭ unu ĝis du mil jaroj, kaj ne plu estas interkompreneblaj kun la norma japana. Tamen, la rjukjuaj neniel lumigas la praoriginon de la prajapana, kiu restas plu mistera.
Fonetike la japana similas al la Pacifikaj lingvoj kiaj la samoa aŭ la malaja, kio videblas ekzemple ĉe la malmultecon de vokaloj, sed gramatike ĝi similas plie al la altajaj lingvoj, kiaj la korea aŭ la mongola, kio videblas ekzemple ĉe la vortordo aŭ la postpozicioj. Por kongruigi ambaŭ hipotezojn, aperis tria skolo kiu proponas, ke dekomence loĝis en Japanio popolo kun sudmara lingvo kaj poste ĝi estis invadita de popolo kun altaja lingvo. Ĉiukaze grava elemento kiu estas la vortotrezoro rilatas al neniu relative proksima lingvo.[2]
La japana estas disvastigita plejparte, kiel logiko, en Japanio, kie ĝi estas parolata de la plej granda parto de la loĝantaro, dum kiel en ĉiu lando estas ankaŭ alilingvaj komunumoj kaj familioj. Sed krome estas ankaŭ francaj komunumoj de japanaj enmigrantoj en Havajo kiu same uzas la japanan (pli ol 250 000, nome la 30% de la totala loĝantaro), en Kalifornio (Usono) ĉirkaŭ 300 000; en Brazilo ĉirkaŭ 400 000 kaj fravaj nombroj ankaŭ en Argentino kaj en la marbordo de Peruo, same kiel en aliaj mondopartoj. En la iamaj japanaj kolonioj en la mondoregiono Pacifiko, nome Koreio, Manĉurio (Ĉinio), Guamo, Tajvano, Filipinoj, Marŝaloj kaj Palaŭo, la japana estas konata ankaŭ de maljunuloj kiuj kiam ili estis junaj ricevis truditan lernejan instruadon en la japana. Tial, la plimulto de tiuj konantoj de la japana preferas ne uzi ĝin, ĉar tio estus memoro de la milita kaj kolonia epoko.
Oni parolas dekojn da dialektoj en Japanio. Tia abundo rilatas al pluraj faktoroj, kiel la tempoperiodo en kiu la japana insularo estis loĝata, la montara tereno de la insularo kaj la longa historio de izolado kaj ekstera kaj interna ene de Japanio. La diversaj dialektoj tipe diferencas laŭ variaĵoj pro tona akcento, fleksia morfologio, vortotrezoro kaj uzado de partikloj. Kelkaj dialektoj diferencas eĉ pro la serioj de vokaloj kaj konsonantoj, kvankam tio maloftas.
La ĉefa distingo en la japanaj akĉentoj estas inter la tipoj de Tokio (東京 式, Tōkyō-shiki) kaj la tipoj de Kioto-Osaka (京阪 式, Keihan-shiki). Ene de ĉiu tipo estas kelkaj subdividoj. La dialektoj de tipo Kioto-Osaka estas en centra regiono, proksimume formataj de la regionoj Kansajo, Ŝikokuo kaj okcidenta Hokuriku.
La dialektoj de periferiaj regionoj, kiel ĉe Tohoku kaj Kagoŝimo, povas esti nekompreneblaj por la parolantoj de aliaj partoj de la lando. Estas ankaŭ kelkaj lingvaj insuloj en montaraj vilaĝoj aŭ isolaj insuloj, kiel ĉe la insulo Hachijō-jima, kies dialektoj devenas de la orienta dialekto de la malnova japana. La dialektoj de la regiono Kansajo estas parolataj aŭ konataj de multaj japanoj, kaj la dialekto de Osaka aparte estas asocia kun komedio. La dialektoj de Tōhoku kaj de la nordo de Kantō estas asociaj kun tipaj regionaj agrikulturistoj.
Rilate al la Rjukjuaj lingvoj, kiujn oni parolas en Okinavo kaj la Insuloj Amamioj (administracie parto de Kagoŝimo), la japana registaro subtenas la politikon ke ĉiuj Rjukjuaj lingvoj estas simple «dialektoj de la japana», spite la fakton ke ili estas sufiĉe diferencaj, pro kio ne konvenas konsideri ilin simple kiel branĉo apartigita de la japana lingvofamilio; ne nur ĉiu el tiuj lingvoj estas nekompreneblaj por la parolantoj de japana, sed eĉ la plimulto el ili estas nekompreneblaj ankaŭ de tiuj kiuj parolas aliajn Rjukjuajn lingvojn. Sed, kontraste kun la lingvistika vidpunkto, multaj normalaj japanoj tendencas konsideri la Rjukjuajn lingvojn nur kiel dialektoj de la japana. Ŝajne ankaŭ la imperia kortego parolis nekutiman variaĵon de la tiama japana.[3] Plej probable temas pri la parolata formo de la klasika japana lingvo, kies skribmaniero hegemoniis dum la Epoko Heian, sed ekdekadencis fine de la Meiĵi-epoko.[4] La Rjukjuaj lingvoj estas parolataj nur de iom post iom pli malgranda nombro de maljunuloj, pro kio la Unesko klasigis ilin kiel "en danĝero de formorto", ĉar ja ili povus malaperi ĉirkaŭ la jaro 2050. La junuloj uzas ĉefe la japanan kaj ili apenaŭ povas kompreni la Rjukjuajn lingvojn. La japana de Okinavo (distingenda disde la rjukjua Okinava lingvo) estas variaĵo de la normiga japana influita de la Rjukjuaj lingvoj. Ĝi estas la ĉefe dialekto kiun parolas la junuloj en la Rjukju-insularo.[5]
La moderna japana ĝeneraliĝis en la tuta lando (inklude ĉe la Rjukju-insularo) pro la disvastigo de la edukado, la amaskomunikiloj kaj la pliigo de la moveblo ene de Japanio, krom pro la ekonomia integriĝo.
La bazon de la japana fonologia sistemo bone modelas la kana-skribo (vidu supre), kiu notas silabojn konsistantajn el konsonanto kaj vokalo. Aldone ekzistas la silabferma ん (n).
Ankaŭ sola vokalo sen konsonanto povas konsistigi silabon.
Pri la prononco estas regionaj diferencoj interne de Japanio.
Simile kiel Esperanto la japana havas kvinpartan vokalan sistemon; la kvin vokalojn oni laŭ IFA transskribas kiel /a/ /e/ /i/ /o/ /ɯ/. La unuaj kvar estas similaj al la esperantaj, sed /a/, /e/ kaj /o/ havas ferman kaj malferman variaĵon depende de la longeco. La sonon /ɯ/ oni produktas prononcante "u" sen rondigi la lipojn.[6]
La konsonantoj, kiuj formas la unuan parton de la silaboj, estas principe 14, sed ne ĉiu okazas kombine kun ĉiu vokalo. Aldone ekzistas moligitaj variaĵoj kun "j"-sono inter konsonanto kaj vokalo, tamen nur kun la vokaloj /a/, /o/ kaj /u/, kaj ne kun la konsonantoj ŭ kaj, evidente, j. La kombinoj "ji" kaj "je" ne ekzistas, kaj "ŭ" ekzistas nur kombine kun "a" (わ = ŭa); signo por "ŭo" ekzistas (を), sed ĝi estas prononcata "o" kaj markas, kiel postpozicio, la akuzativon.
La vokaloj influas la prononcadon de la (antaŭa) konsonanto, ekzemple jene:
Tiaj apartaĵoj estas grava diferenco inter la transliteradsistemoj Hepburn (kiu notas ilin) kaj Kunrei (kiu ignoras ilin). Vidu malsupre ĉe skribo.
La japana estas lingvo de la speco SOV (subjekto-objekto-verbo). Kutime por tia lingvo, ĝi havas neniujn prepoziciojn, kiel la hindeŭropaj lingvoj, sed postpoziciojn kiuj troviĝas post la modifato. La substantivo ne fleksiiĝas, sed ĝin sekvas postpozicio por montri la frazrolon. Simile al la ĉina kaj la korea lingvoj, la plurnombro estas nedeviga. La verbo fleksiiĝas laŭ finiteco, neeco, kaj mildeco. Adjektivoj en la japana estas stataj verboj.
La japana estas aglutina lingvo kiu kombinas diversajn lingvajn elementojn en simplaj vortoj. Ĉiu de tiuj elementoj havas fiksan signifon kiu povas ekzisti aparte. La japana estas preskaŭ ekskluzive sufiksuzanta, havante malmultajn prefiksojn, kiel por ekzemplo, la honoraj o-(お), go- (ご), pro kio la nuraj procezoj por la formado de vortoj estas la kunmetado kaj la derivado pere de sufiksoj.
Kelkaj gravaj trajtoj estas jenaj:
La japana entenas multege da vortoj pruntitaj el la ĉina lingvo tra la jarcentoj.
Eĉ la bazaj numeraloj estas ĉinaj:
Ili ekzistas paralele kun la indiĝenaj numeraloj:
Ekde la 16-a jarcento la japana pruntas vortojn ankaŭ el la eŭropaj lingvoj. Dekomence el la portugala kaj la nederlanda, kaj nuntempe precipe el la angla. La uzon de la angla kiel fonto de novaj vortoj helpas tio, ke de kelkaj jardekoj preskaŭ ĉiu japana lernanto studas la anglan dum kelkaj jaroj. Tial, angleca neologismo estas sufiĉe komprenata por fariĝi ofte uzata.
Eble pro la longdaŭra uzo de la ĉina skribsistemo, japanaj vortegoj kutime mallongiĝas al aĵoj de kvar moraoj: pāsonaru konpyūta (el angla "personal computer") → pasokon
La japana skribiĝas per kvar (iomete ankaŭ kvin aŭ ses en specialaj cirkonstancoj) diversaj skribsistemoj:
Ofte oni apudigas al maloftaj ĉinaj signoj silabajn kanasignojn por indiki la prononcon; tio nomiĝas furigana, speco de tipo ruby. Kun vertikala tekstdirekto, furigana kutime situas sur la dekstra flanko de la teksto, tamen kun horizontala direkto supere.
En la du kana-sistemoj la voĉajn konsonantojn g, z, d oni distingas disde la senvoĉaj k, s, t per duoblaj streketoj ĉe la supra dekstro de la kana-signo. b samamaniere distingiĝas de h (kiu en la antikva japana lingvo estis sono pli simila al f). p distingiĝas de b per anstataŭigo de la streketoj per cirkleto.
En la japana skribsistemo oni ne disigas vortojn per spaco, krom en libroj por infanoj kaj alilandaj lernantoj.
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, artikolo 1:
すべての
Transskribado Hepburn:
aikido, animeo, bokeo, bonzo, cunamo, ĉanojo (tradicia te-ceremonio), daimio, eno, goo, hajko, harakiro (harakiri, honora sinmortigo de samurajo), haŝioj (manĝbastonetoj), hibakuŝo, hikikimorio, ĵudo, kamikazo, karaokeo, karateo, katano, kimono, mangao, ninĵo, Nipono (sinonimo de "Japanio"), noo, origamio, sakeo, samurajo, sorobano, sudoko, sumoo, suŝio, sojo, ŝamiseno, ŝinkanseno, ŝintoo, ŝogio, ŝoguno, tatamo, tankao, tofuo, tokusacuo, udonoj (nudeloj), utao, zorioj, zumioj.
En la japana lingvo dankon signifas peniso. Kelkaj japanaj esperantistoj – specife virinoj – malŝatas diri la vorton, do ili anstataŭe diras dankas.
Vortaro
Nuntempaj japanaj vortoj kaj esprimoj en Esperanto / Esuperanto gendai yoogo-shuu, Yamakawa Syuiti, Lerniloj, vortaroj, Yamakawa Syuiti, 2023. Listo de pli ol 12 000 japanaj vortoj kaj esprimoj, kun Esperantaj ekvivalentoj plejparte ĉerpitaj el retejoj[8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.