Rjukju-insularo

insularo inter la ĉeftero de Japanio kaj Tajvano From Wikipedia, the free encyclopedia

Rjukju-insularo

La Rjukju-insularo, Rjukju-insulojRiukjuoj, konataj ankaŭ kiel Nansei Islands (南西諸島 Nansei-shotō?, laŭvorte Sudokcidentaj Insuloj), estas ĉeno de insuloj en okcidenta Pacifiko, en la orienta limo de la Orientĉina Maro kaj sudokcidente de la insulo de Kiuŝuo en Japanio. De ĉirkaŭ 1829 ĝis meze de 20-a jarcento, ili estis alternative nomataj LuĉuLjuĉju, laŭ la mandarena prononcmaniero. Ili etendas sudokcidenten de la japana insulo de Kjuŝuo ĝis 120 km de la insulo de Tajvano.

Rapidaj faktoj grupo de insuloj [+], Akvejo ...
Rjukju-insularo
grupo de insuloj [+]

AkvejoPacifika oceano

Supermara alteco1 936 m T.P. [+]
Koordinatoj26° 19′ 58″ N, 127° 44′ 56″ O (mapo)26.332808333333127.74902222222
Plej alta punktoMount Miyanoura [+]

Akvokolektejo4 700 km² (470 000 ha) [+]
Areo4 700 km² (470 000 ha) [+]
Nombro de insuloj100+
Ĉefaj insulojAmami-Oŝima, Okinava insulo
Loĝantaro1 558 120 [+] (1-a de oktobro 2010)

Rjukju-insularo (Japanio)
Rjukju-insularo (Japanio)
DEC
Rjukju-insularo
Vikimedia Komunejo:  Nansei Islands [+]
vdr
Fermi
Situo de Rjukju-insularo inter suda Japanio kaj Tajvano
Mapo de la plej grandaj Riukjuoj

De la 15-a jarcento ĝis la 19-a jarcento tie estis la Rjukju-reĝlando. Nuntempe ili apartenas al Japanio.

Pro ties izoleco ĉiu insulo posedas apartan dialekton aŭ lingvon ene de la rjukjua lingvaro.

Same estas tre riĉa biologia diverseco kun multaj endemioj.

Loĝantaro

Laŭ la stato de 2010 en la insularo vivis 1 558 120 loĝantoj sur areo de 4 700 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 332 loĝantoj/km².

Ekologio

Biogeografie la insularo troviĝas en la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi ampleksas tutmondaj 200-regionon, nomatan "subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de la Rjukju-Insularo", kiu apartenas al la biomo de la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Fitogeografie, Rjukju-Insularo estas aparta flaŭra provinco el la Orientazia Regiono de la Holarktisa Regno.

Insuloj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.