Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kwame NKRUMAH (naskiĝis la 21-an de septembro 1909, mortis la 27-an de aprilo 1972))[1] estis la unua prezidento de Ganao kaj ankaŭ ŝtatestro de la antaŭa politika ento nome Ora Marbordo de 1951 ĝis 1966. Membro de la Britmonarka Privata Konsilantaro, li estis ankaŭ la unua ĉefministro de Ganao, konsiderinte la landan sendependecon for el la britia koloniismo en 1957. Kiel influa partiano de la 20a-jarcenta tutafrikismo, li estis fonda membro de la Organizaĵo por Afrika Unueco kaj ricevis la Leninan Pacpremion en 1963. Fakte li mem vidis sin kiel afrika Lenino.[2]
Li estis unu el la plej influaj partianoj de la tutafrikismo kaj unu el plej prestiĝaj gvidantoj de Afriko en la 20-a jarcento. Li komencis sian politikan karieron en Eŭropo kaj Usono, kie li fondis diversajn tutafrikismajn movadojn, en studentaj cirkloj, defendante la rajton de afrikanoj havi propran regadon. Post sia reveno al la teritorio tiam nomata Ora Marbordo, kontrolata de la brita potenco, li fondis la Partion de la Kunveno de la Popolo kaj komencis kampanjon de protestoj, kiuj kaŭzis lian plurfojan enkarcerigon.
Nkrumah defendis vojon de modera socialismo, memregado kaj senkoloniigo. Li estis elektita la unua prezidento de sia lando, kiun li renomigis kiel Ganao. En 1966 li suferis puĉon, dum li faris oficialan vojaĝon al Ĉinio kaj Vjetnamio, la 24-an de februaro 1966. Li neniam plu revenis al sia lando, kaj mortis ekzilite en Rumanio, kie li estis enhospitaligita.
Nkrumah venis el la popolo Akan, kaj naskiĝis kiel Francis Nwia Kofi Ngonloma oficiale la 21-an de septembro 1909[3][4] en la vilaĝo Nkroful en sud-okcidento de nuntempa Ganao.[5][6] Li estis filo de or-forĝisto kaj etkomercistino.
Li frekventis katolikan misian lernejon kaj fariĝis, havante proksimume 17 jarojn, helpinstruisto. Ekde 1925 al 1935 li frekventis la kolegion Achimota en Accra[1][7] kaj poste tie ankaŭ instruis. Dum la venontaj kvin jaroj li laboris kiel instruisto en kelkaj lernejoj en Ora Marbordo kiaj ĉe katolika lernejo en Axim, dum li ŝparis monon por pluigi sian edukadon en Usono. En 1935, Nkrumah veturis el Takoradi, Ora Marbordo, al Liverpool, Anglio, kaj al Londono, kie li postulis kaj ricevis sian studentan vizon el la Usona Ambasadejo. Kiam li estis ankoraŭ en Londono fine de 1935 li aŭdis novaĵojn pri la Invado de Abisenio fare de la faŝisma Italio, okazaĵo kiu kolerigis la junan Nkrumah. Tio kondukis lin en sia politika kariero.
En oktobro de 1935 li translokiĝis al Usono (el Liverpulo), helpe de parenco kiu estis riĉiĝinta en la komerco pri diamantoj kaj oro. Li aliĝis al la Linkolna Universitato (Pensilvanio). Li atingis baĉelor-diplomon pri arto kaj nacia ekonomiko en 1939 kaj en teologio en 1942. Nkrumah faris ankaŭ sian sciencan gradon en edukado (pedagogio) el la Universitato de Pensilvanio en 1942, kaj poste sian M.A. en filozofio en 1943. Dum li prelegis pri politika scienco ĉe la Linkolna Universitato, li estis elektita prezidento de African Students Organization of the United States and Canada. Kiel subgrada studento ĉe la Linkolna Universitato, li partoprenis almenaŭ en unu studenta teatra produktado, kaj li publikigis eseon pri eŭropaj registaroj en Afriko en la studenta gazeto nome The Lincolnian.[8]
Dum sia estado en Usono, Nkrumah ankaŭ ĉeestis en la pornigrulaj presbiterianaj preĝejoj en Filadelfio kaj en Novjorkio.[9] Li legis librojn pri politiko kaj teologio, kaj tutorigis studentojn en filozofio. Nkrumah trafis la idearojn de Marcus Garvey kaj en 1943 trafis kaj ankaŭ komencis longan korespondadon kun la marksisto el Trinidado nome C. L. R. James, ekzilito el Rusio nome Raya Dunayevskaya, kaj la ĉin-usona Grace Lee Boggs, ĉiuj el kiuj estis membroj de la uson-baza grupo de la trockiismaj intelektuloj de la tendenco Johnson-Forest. Nkrumah poste agnoskis, ke James instruis al li pri "kiel funkcias subgrunda movado". La asocio de Nkrumah kun tiuj radikaloj vokis la atenton de la FBI, kaj li estis metita sub vigladon en la komenca parto de 1945.
En Londono li pli kaj pli engaĝiĝis politike kaj publikige. En 1945 li kunorganizis la 5-an tutafrikan kongreson en Manchester. En 1947 denove en Ora Marbordo li iĝis ĝenerala sekretario de UGCC (United Gold Coast Convention). Dum la 1948-aj ribeloj li iĝis landfama heroo kaj malliberiĝis unuafoje. En 1949 li fondis la pli radikalan CPP (Convention People’s Party).
En marto 1952 li iĝis ĉefministro de la kronkolonio Ora Marbordo, al kiu li donis en 1957 la nomon Ganao. Samjare li edziĝis al la egiptino Fathia Helen Ritzk.
Kiam Kwame Nkrumah fariĝis prezidento, li konfrontiĝis kun multe da problemoj. La ekonomio estis orientita precipe je la interesoj de la brita kolonia potenco. Li provis fari sian landon ne nur dependa de la kultivado kaj eksporto de kakao. Tiutempe Ganao estis la lando kun la plej altaj kvotoj de eksportado de kakao, sed ne havis propran industrion por plulaborigi kakaon. La registaro plibonigis la strataron kaj pligrandigis la havenojn. La agrikulturado fariĝis pli diverseca.
Nkrumah proklamis la unuecon de Afriko kaj alvokis la afrikanojn senkoloniiĝi, ankaŭ kontraŭ novkoloniismo.
Dum Nkrumah en Februaro 1966 estis vizitanta Nordvjetnamion kaj Ĉinion, lia registaro estis elpostenigita per perforta puĉo fare de militistoj kaj policanoj.[10] Laŭ la puŝistoj, la registaro de Nkrumah estis gvidante Ganaon en ekonomian kaoson kaj Nkrumah estis trompinta la ŝtaton.
La konspirintoj, estritaj de Joseph Arthur Ankrah, nomis sin Nacia Liberiga Konsilio kaj rgis kiel militista registaro dum tri jaroj. Nkrumah ne eksciis pri la puĉo ĝis li alvenis en Ĉinion. Post la puĉo, Nkrumah restis en Pekino dum kvar tagoj kaj ĉefministro Zhou Enlai traktis lin afable.[11][12]
Nkrumah aludis al usona impliko en la puĉo en sia memorlibro de 1969 Dark Days in Ghana (Malhelaj tagoj en Ganao); li eble bazigis tiun konkludon sur dokumentoj montrataj al li fare de KGB.[13][14] En 1978 tamen la spionestro John Stockwell, iama estro de la Angola Task Force de la usona Central Intelligence Agency (CIA), skribis, ke agentoj de la stacio de CIA en Accra "havis intiman kontakton kun la komplotistoj kiam la puĉo estis ekfunkcianta". Poste, "ene de la sidejoj de CIA en Accra ĝi estis bonvenigita, sed neoficiala kredito por la finfina puĉo. ... Nenio el tio estis taŭga respegulita en la skribitaj registroj de la agentejo."[15][16] Poste tiun saman jaron, Seymour Hersh de The New York Times, citante "unuamanajn spionajn fontojn," defendis la rakonton de Stockwell, postulante, ke "multaj elementoj de CIA en Afriko konsideris la rolon de la agentejo en la elpostenigo de Dro. Nkrumah kiel ŝlosila."[17][18] Tiuj postuloj neniam estis verigitaj.[19][20]
Post la puĉo, Ganao refaris sian aligon internacie, fortranĉante siajn amikajn ligojn kun Gvineo kaj la Orienta Bloko, akceptante novan amikecon kun la Okcidenta Bloko, kaj invitante la partoprenon de la Internacia Monfonduso kaj de la Monda Banko por ke tiuj institucioj ludu estran rolon en la administrado de la ekonomio.[21] Per tiu renverso, pliigita per la forpelo de enmigrantoj kaj nova preteco negocadi kun Sudafriko kie hegemoniis apartismo, Ganao perdis sian bonan reputacion ĉe la konsidero de afrikaj naciistoj.[22][23]
Nkrumah neniam povis revenis al Ganao, sed li plue defendis sian rigardon al la unueco de Afriko. Li vivis en ekzilo en Konakrio, Gvineo, kiel gasto de la Prezidento Ahmed Sékou Touré, kiu faris lin honora kun-prezidento de la lando.[24] Nkrumah legis, verkis, korespondis, ĝardenumis, kaj ricevis gastojn. Spite retiriĝon el publika politiko, li sentis, ke li estas ankoraŭ minacata de la okcident-usona spionaro. Kiam lia kuiristo mortis mistere, li timis, ke iu povus venenigi lin, kaj ŝajne komencis akumuli manĝaĵojn en sia ĉambro. Li suspektis, ke eksterlandaj agentoj estis spionante lian poŝton, kaj vivis en konstanta timo al kidnapo kaj murdo. Malsaniĝinta, li flugis al Bukareŝto, Rumanio, por kuractraktado en Aŭgusto 1971. Li mortis pro prostata kancero en Aprilo 1972 estante 62-jaraĝa en Rumanio.
Nkrumah estis entombigita en sia naskiĝvilaĝo, Nkroful, Ganao. Kvankam la tombo restis en Nkroful, liaj restaĵoj estis translokigitaj al granda nacia memortombejo kaj parko en Accra, Ganao.
Laŭlonge de sia vivodaŭro, Nkrumah ricevis honorajn doktorigojn el multaj universitatoj kiel Lincoln Universitato (Pensilvanio), Moskva Ŝtata Universitato (Sovetunio), Universitato de Kairo (Egiptio), Jagelona Universitato (Pollando) kaj Humboldt-Universitato en Berlino (Orienta Germanio).[25]
En 2000, li estis elektita Afrikano de la Jarmilo fare de aŭskultantoj de la Monda Servo de la BBC, estante priskribita de BBC kiel "Heroo de Sendependeco", kaj "Internacia simbolo de libereco kiel estro de la unua nigrafrika lando kiu forigis la katenojn de la kolonia regado."[26][27]
Laŭ spionaj dokumentoj publikigitaj de la Oficejo de la Historiisto de la Usona Departemento de Ŝtato, "Nkrumah estis farante pli por subfosi la interesojn [de la usona registaro] ol ajna alia nigra afrikano."[28]
En Septembro 2009, Prezidento John Atta Mills deklaris la 21an de Septembro (100a datreveno de la naskiĝo de Kwame Nkrumah) kiel Tago de Fondintoj, oficiala feritago en Ganao por celebri la heredon de Kwame Nkrumah.[29] En Aprilo 2019, Prezidento Akufo-Addo aprobis (Amendan) Leĝon 2019 pri Publikaj Feritagoj kiu ŝanĝis la 21an de Septembro el Tago de Fondintoj al Memortago por Kwame Nkrumah.[30]
Li ĝenerale havis nealiancitan marksisman perspektivon pri ekonomiko, kaj kredis, ke kapitalismo havas malicajn efikojn kiuj estos restantaj en Afriko dum mallonge.[31] Kvankam li klare distancigis sin el Afrika socialismo de multaj el siaj samtempuloj, Nkrumah argumentis, ke socialismo estas la sistemo kiu plej bone aranĝus la ŝanĝojn kiujn kapitalismo estis alportinta, kvankam respektante la afrikajn valorojn.[32] Li specife pritraktis tiujn temojn kaj sian politikon en 1967 en eseo titolita "Afrika Socialismo Revizitita":
Ni scias, ke la tradicia afrika socio estis fondita sur principoj de egalismo. En sia aktuala funkciado, tamen, ĝi havis variajn difektojn. Ties humanisma elano, tamen, estas io kiu plue pelas nin al nia tutafrika socialisma rekonstruado. Ni postulas, ke ĉiu homo estu celo en si mem, ne simpla rimedo; kaj ni akceptas la neceson garantii al ĉiu homo egalajn oportunojn por ties disvolvigo. La implicoj de tio por socipolitika praktiko devas funkcii science, kaj la necesaj socialaj kaj ekonomiaj politikoj devas esti plenumita rezolutece. Ajna grava humanismo devas komenciĝi el egalismo kaj devas konduki al objeltive elektitaj politikoj por protekti kaj elteni egalismon. El tio, socialismo. el tio, ankaŭ, scienca socialismo.[33]
Paulin J. Hountondji emfazis la elrompojn en la pensaro de Nkrumah. Dum la frua Nkrumah sentis la kontinuecon de socialismo rilate al la komunumismo de la tradicia Afriko, nome idealigita bildo de la antaŭkolonia Afriko (sen ekspluatado de jomo fare de homo) kaj estante li mem disĉiplo de Gandhi, li vidas en la malfrua Nkrumah neceson de violenta rompo el novkoloniismaj rilatoj, de lukto kontraŭ imperiismo kaj kontraŭ ties afrikaj aliancanoj. En Afrika Socialismo Revizitita Nkrumah tamen malakceptas la ideon de "Afrika socialismo" en la senco de Nyerere, nome "ideologio de kontinueco". En la fruaj verkoj de Nkrumah, li emfazis, ke en antaŭkolonia Afriko ne estis klasbatalo, kaj tial la malfrua Nkrumah malakceptas la fetiĉigon de antaŭkolonia Afriko. "Nkrumah neniam imagis Afrikon reen kiel speciala mondo, sed li akceptis, ke niaj socioj estas katenitaj al kelkaj leĝoj kiel neniu alia lando en la mondo, kaj ke Afrika revolucio, se propre komprenita, estas interplektite ligita al la monda revolucio." En Afriko devas unuiĝi (1963) Nkrumah alvokis al tuja formado de tutafrika registaro. Poste li postulis unuigan movadon kiu eliru el la bazo, argumentante, ke inter kontraŭ-imperiismaj registaroj kaj okcident-apogitaj "pup-reĝimoj" ne povas esti komuna grundo.
Nkrumah estis bone konata politike ankaŭ pro sia forta engaĝiĝo al kaj promocio de tutafrikismo. Li estis inspirita de la verkoj de nigraj intelektuloj kiel Marcus Garvey, W. E. B. Du Bois, kaj George Padmore, kaj liaj rilatoj kun ili. Multo de lia kompreno kaj rilato al tiuj homoj estis kreita dum siaj jaroj en Usono kiel studento.[34] Kelkaj fakuloj asertas, ke lia plej granda inspiro estis Marcus Garvey,[35] kvankam li havis ankaŭ gravan rilaton kun C. L. R. James. Nkrumah rigardis al tiuj homoj por elpensi ĝeneralan solvon al la malsanoj de Afriko. Por sekvi laŭ tiu intelekta vojo Nkrumah intencis pluigi sian edukadon en Londono, sed trovis sin mem engaĝiĝinta en rekta aktiveco.[36] Tiam, motivita per konsiloj el Du Bois, Nkrumah decidis fokusiĝi al kreado de paco en Afriko. Li iĝis pasia defendanto de la "Afrika Personeco" enkorpiĝinta en la moto "Afriko por la afrikanoj" pli frue popularigita de Edward Wilmont Blyden kaj li konsideris politikan sendependecon kiel antaŭkondiĉo por ekonomia sendependeco.[37] La dediĉoj de Nkrumah al tutafrikismo en agado altiris tiujn intelektulojn al liaj Ganaaj projektoj. Multaj usonanoj, kiel Du Bois kaj Kwame Ture, venis al Ganao por aliĝi al li en liaj klopodoj. Tiuj du homoj estas entombigitaj tie nuntempe.[38] Lia gazetara respondeculo dum ses jaroj estis la Grenada kontraŭkoloniisto Sam Morris. La plej granda sukceso de Nkrumah tiukadre estis lia grava influo en la fondo de la Organizaĵo por Afrika Unueco.[39]
Nkrumah iĝis ankaŭ simbolo por la liberigo de nigruloj en Usono. Kiam en 1958 la Harlema Asocio de Advokatoj havis eventon en honoro de Nkrumah, diplomato Ralph Bunche diris jenon:
Ni salutas vin, Kwame Nkrumah, ne nur ĉar vi estas ĉefministro de Ganao, kvankam jam tio estas sufiĉa tialo. Ni salutas vin ĉar ni estas vera kaj viva reprezento de niaj esperoj kaj idealoj, de la rezoluteco kiun ni havas por esti akceptitaj tute kiel egaluloj, de la fiero kiuj ni havas kaj kiun ni nutras pri nia afrika deveno, de la libereco pri kiu ni estas kapablaj, de la libereco en kiu ni kredas, de la digneco necesa al nia alteco kiel homoj.[40][41]
En 1961, Nkrumah faris diskurson nomitan "Mi parolas pri libereco". Dum tiu diskurso li parolis kial "Afriko estu unu el la plej grandaj fortoj de bono en la mondo".[42] Li mencias kiel Afriko estas tero de "vastaj riĉoj" kun mineralaj rimedoj kiuj "gamas el oro kaj diamantoj al uranio kaj nafto".[42] Nkrumah diras, ke la tialo kial Afriko ne progresas estas ĉar eŭropaj potencoj estis forprenante ĉiujn riĉojn por si mem. Se Afriko estus sendependa el la eŭropa regado, diris li, tiam ĝi povus vere flori kaj kontribui pozitive al la mondo. En la finaj vortoj de tiu diskurso Nkrumah alvokis sian popolon agadi dirante "Tiu ĉi estas nia ŝanco.[43] Ni devas agadi nuntempe. Morgaŭ eble estos tro malfrue kaj la oportuno estos pasinta, kaj kun ĝi la espero de la survivado de libera Afriko".[42] Tio sendis la nacion en naciisman movadon.
Kwame Nkrumah edziĝis al Fathia Ritzk, egiptikopta bankolaboristino kaj iama instruistino, la vesperon de sia alveno en Ganaon: Novjare de 1957–1958.[44] La patrino de Fathia malakceptis beni tiun geedziĝon, pro malpreteco vidi alian filon foriri kun eksterlanda edzo.[45][46]
Kiel geedzoj, la familio Nkrumah havis tri filojn: Gamal (1959), Samia (1960), kaj Sekou (1963). Gamal estas ĵurnalisto, dum Samia kaj Sekou estas politikistoj. Nkrumah havis ankaŭ alian filon, Francis, pediatro (1962).[47] Ŝajne estas alia filo, Onsy Anwar Nathan Kwame Nkrumah, naskiĝinta al egiptia patrino[48][49] kaj kroma filino, Elizabeth.[49] La postulo de Onsy esti filo de Nkrumah estas malakceptita de la aliaj gefiloj de Nkrumah.[50][51]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.