Usona ministerio pri eksterlandaj aferoj
ministerio de la usona registaro From Wikipedia, the free encyclopedia
La Usona ministerio pri eksterlandaj aferoj (angle United States Department of State aŭ State Department, laŭvorte "Usona departemento de ŝtato") estas la parto de la plenuma povo de la usona registaro, kiu respondecas pri rilatoj inter Usono kaj la cetera mondo, precipe per diplomatio. Ĝi estas gvidata de la Usona ministro pri eksterlandaj aferoj, proponita de la prezidanto kaj konfirmita de la senato.

La ministerio asistas la prezidanton kaj la ministron rilate al la internacia politiko. Ĝi reprezentas Usonon en la ekstero, antaŭ aliaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj, krom en tiuj pri kiuj aliaj ministerioj okupiĝas. Ĝi proponas kaj plenumas la internacian traktatojn de Usono kun aliaj landoj. Ankaŭ ĝi protektas la usonajn civitanojn, entreprenojn kaj instituciojn ekster Usono.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.