La Partio de la Kunveno de la Popolo, en angla Convention People's Party (CPP, en Esperanto PKP) estas socialisma politika partio en Ganao bazita sur la idearo de la unua Prezidento de Ganao, Kwame Nkrumah.[1] La PKP estis formita en Junio 1949 post Nkrumah elrompis el la Unuigita Ormarborda Kunveno (UOK). Nkrumah estis la tiam nomumita Ĝenerala Sekretario de la UOK kiam li estis arestita de la estro de la UOKG kaj enprizonigita pro supozita pensoj, planoj kaj agado kontraŭ la estreco de Kwame Nkrumah. Kwame Nkrumah tiam formis la Partio de la Kunveno de la Popolo kun apogo de kelkaj membroj de la UOK kaj havis celon por memregado.[2] Kun Kwame Nkrumah kiel estro de la PKP, li organizis neviolentan protestan strikon por apogi la celon de memregado kio rezultis en dua lia enprizonigo, sed li estis liberigita post venko per amasa balotado al la PKP en kolonia ĝenerala balotado dum li estis en prizono. La sekvantoj de la PKP aporgis la ideojn de Nkrumah kaj voĉdonis por li amase por la povo de memregado.[3]
Partio de la Kunveno de la Popolo | ||
---|---|---|
[[File:.|250px]] | ||
partio | ||
Komenco | 12-a de junio 1949 vd | |
Poste | Popola Nacia Partio vd | |
Lando(j) | Ganao vd | |
Sidejo | Akrao | |
Ideologio |
Tut-Afrikismo • afrika socialismo • Nkrumaism | |
Fondinto(j) | Kwame Nkrumah vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.