Remove ads
urbo en Anglio, Unuiĝinta Reĝlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Manĉestro (angle Manchester, prononco norme ˈmænˌʧɛstə, loke ˈmanˌtʃɪstə) estas kaj urbego kaj metropola distrikto en la angla regiono Nordokcidenta Anglio (North West England).
Manĉestro | |
angle Manchester | |
urbo kaj metropola distrikto | |
|
|
Oficiala nomo: Manchester | |
Ŝtato | Britio |
---|---|
Regiono | North West England |
Ceremonia subdistrikto | Greater Manchester |
Situo | Manĉestro |
- alteco | 38 m s. m. |
- koordinatoj | 53° 28′ 00″ N 02° 14′ 00″ U (mapo) |
Areo | 115,65 km² (11 565 ha) |
Loĝantaro | 502 900 (2011) |
Denseco | 4 348,47 loĝ./km² |
Horzono | GMT (UTC+0) |
- somera tempo | BST (UTC+1) |
Poŝtkodo | M |
ISO | Greater Manchester district |
ISO-3166 | GB-MAN |
Situo de Manĉestro enkadre de Anglio
| |
Situo enkadre de Eŭropo
| |
Vikimedia Komunejo: Manchester | |
Retpaĝo: www.manchester.gov.uk | |
Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 547 627 loĝantoj sur areo de 115,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 737 loĝantoj/km².
Ĝi estas la hejmurbo de futbalteamoj Manchester United (unu el la plej gravaj en la mondo. Ejo: Old Trafford) kaj Manchester City.
En 79 tie ekzistis romia kastelo. La urbo estis fondita en la 9-a jarcento, en loko de iama kelta loĝloko. En 1927 tie okazis grava ergotismo.[1]
Helpe de kanalo la urbo povis evolui kiel grava havenurbo.
La Universitato de Manĉestro havas kolektaĵon nomita Neil Salvesen Esperanto Collection[2], kio estas la kolektaĵo de libroj de la esperantisto Neil Salvesen. La kolektaĵo enhavas 710 librojn. La urba Esperanto-societo fondiĝis komence de la 20-a jarcento. El la intertempe multaj prezidintoj interalie nomeblas John William Pickard.
La 16-a kongreso de la Sennacieca Asocio Tutmonda okazis en Manĉestro, inter la 2-a kaj la 7-a de aŭgusto 1936. Aliĝis 196, kaj ĉeestis 167 homoj el 14 landoj[3].
En julio 2017 la Esperanto-Grupo de Manĉestro (EGdM) estis fondita denove kun la helpo de la EAB kaj la retpaĝo Meetup. En marto 2018 la EGdM estis la unua brita Esperanto-Grupo ĉe la nova Duolingo Groups servo.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.