hungara kuracisto kaj pediatro From Wikipedia, the free encyclopedia
Ágost Schöpf-Merei [Agoŝt ŝopf-merei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schöpf-Merei Ágost estis hungara kuracisto pri infanoj (pediatro), profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1835). Lia origina nomo estis Schoepf-Merei, krome menciindas, ke nomformo Schöpf-Mérei estas malĝusta.
Ágost Schöpf-Merei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1804 en Győr |
Morto | 12-an de marto 1858 (53-jaraĝa) en Manĉestro |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Ágost Schöpf-Merei naskiĝis la 24-an de septembro 1804 en Győr. Li mortis la 12-an de marto 1858 en Manĉestro (Manchester).
Ágost Schöpf-Merei frekventis universitatojn laŭvice en Vieno, Prago, Padovo, Pavio. Li komencis kuracadi en Vieno en 1832. En 1836 li fondis instituton en Pest (urbo), kiun la granda inundo forviŝis post 2 jaroj. Same tiam en 1836 li ekinstruis en la universitato kiel titulara eksterordinara profesoro. En 1839 li fondis malsanulejon por infanoj. Li frue profitis la metodon: frapeti la korpon dume aŭdadi por konstati eblajn malsanojn. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis armea kuracisto de la itala legio. Post falo de la liberecbatalo li fuĝis al Manchester, kie li fondis porinfanan malsanulejon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.